Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Primara strukturo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
La primara strukturo de proteino estas ĉeno de aminoacidoj.

Laprimara strukturo signifas la ordon aŭ sinsekvon deaminoacidoj en proteina ĉeno, rezulto de la peptidaj ligoj inter aminoacidoj.

Ekz: H2N-Leu-Leu-His-Arg-Val-Gln-Gln-Gln-Gln-Met-Gly-Pro-Gly-Val-Ala-Trp-Ala-Tyr-COOH

De ĝi dependas la aliaj strukturaj niveloj, kiel lasekundara,terciarakvaternara strukturoj.

Ne estas atestoj ke iu ajn specifa ordo de aminoacidoj estas preferata aŭsuperrega en proteinaj ĉenoj. La sinsekvo de aminoacidoj por iu ajn specifaproteino estas, tamen, ĉiam la sama; la plej eta devio foje havas gravajnsekvojn. Bona ekzemplo estas la hereda afekcio nomata falĉilforma anemioaŭ drepanocitemio. La hemoglobino de trafita persono enhavas valinan unuonen pozicio de proteina ĉeno kiun normale okupas glutam-acida unuo. Ĉi tiusubstituo, en kiu partoprenas nur unu aminoacido inter 150 aminoacidajunuoj de hemoglobino, kaŭzas drastan ŝanĝiĝon en la ecoj de la proteino.

Nenormalahemoglobino emas precipitiĝi en la ruĝaj globuloj, misformanteilin en karakterizan lunarkan formon - la kialo por la nomo falĉilformaanemio. La misformitaj ĉeloj kunbuliĝas kaj ofte ŝtopaskapilarojn, ĉesigante la provizon de oksigen-portanta sango al la histoj.Serpoĉela anemio, kiu estas ĝenerale mortiga, limiĝas preskaŭ senescepteal homoj de afrika deveno.

Rilato kun la nukleotida sinsekvo

[redakti |redakti fonton]

Eblas dedukti la primaran strukturon de la vicordo de lanukleotidoj en laDNA, pere de lagenetika kodo. Tiel, ekzemple, per komputila programo, oni povas ligi genon al teoria proteino. Tiamaniere, ekzemple, se oni scias, ke la nukleotida sinsekvo de geno estasatggccctgtggatgcgcctcctgccc..., oni povas dedukti, ke la proteino estos sinsekvo de:

  • atg > Met
  • gcc > Ala
  • ctg > Leu
  • tgg > Trp
  • atg > Met
  • cgc > Arg
  • ctc > Leu
  • ctg > Leu
  • ccc > Pro

ktp

Kiu fakte, estas ekzemplo elĉerpita de ambaŭ la gena kaj proteina sinsekvoj de la homainsulino[1][2].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. [1], uzita por la proteina aminoacid-sinsekvo, pere de la datumbazoUniProt
  2. [2][rompita ligilo], uzita por la gena nukleotid-sinsekvo, pere de la datumbazo de laEŭropa Bioinformatika Instituto (European Bioinformatics Institute)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Primara_strukturo"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp