| Von den Juͤden vnd jren Luͤgen | |
|---|---|
| skribita verko • broŝuro | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Marteno Lutero |
| Lingvoj | |
| Lingvo | fru-nova altgermana lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1543 |
| Ĝenro | antisemitisma falsaĵo • kristana literaturo |
Pri judoj kaj iliaj mensogoj (germane:Von den Jüden und iren Lügen; je moderna ortografioVon den Juden und ihren Lügen) estas kontraŭjuda 65 000-vortatraktaĵo verkita en 1543, fare de la estro de laProtestantaReformacio,Marteno Lutero.

La konduto de Lutero kontraŭjudoj grave ŝanĝiĝis dum lia vivo. En lia plej komenca etapo, antaŭ1537, li penadis konvertigi judojn al kristana protestantismo, sed li malsukcesis konvinki ilin. Post tio, specife kiam li verkis ĉi traktaton, li kalumniis kontraŭ ili, kaj kuraĝigis ke oni persekutu ilin.[1]
En ĉi tiu polemika traktato, li deklaris ke la judaj lernejoj kajsinagogoj estu forbruligitaj, la preĝlibroj estu detruitaj, oni malpermesu alrabenoj predikadon, kaj ke oni devus bruligi iliajn hejmojn kaj elpreni iliajn posedaĵojn kaj enspezojn. Oni ne devus, liavorte, elmontri ajnan kompaton aŭ bonecon al ili, nek leĝan defendadon, kaj ke "ĉi tiuj venenigaj enveneniĝintaj vermoj" devus esti senditaj en servutado aŭ rekte esti ekspelitaj porĉiame.[2][3][4] Ankaŭ li ŝajnas pravigi ilian mortigon: "Ni kulpas pro ne mortigi ilin".[5]