LaPrezidanto de Usono, ankaŭPrezidanto, (anglePresident of the United States of America, mallongigitePOTUS) estas la regnestro deUsono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto,George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estasDonald Trump, ekde la20-a de januaro2025.
Laŭ lausona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de lausona armeo. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:
La Oficejo de la Plenuma Aŭtoritato/Branĉo de la Prezidanto de Usono aŭ Administra Oficejo de la Prezidanto de Usono (angleExecutive Office of the President of the United States, mallongigita: EOP aŭ EOPOTUS) konsistas el teamoj de la Prezidanto de Usono kaj helpaj teamoj kiuj raportas al la Prezidanto. La Direktoro de la Oficejo de la Plenuma Aŭtoritato estas la Stabestro de la Blanka Domo. La nombro da Blankdomo-kunlaborantaro pliiĝis signife ekde 1939.
LaKonsilio pri Nacia Sekureco de Usono, Usona Nacia Sekureckonsilio aŭ Nacia Sekureckonsilio (angleUnited States National Security Council, akronime konata kiel NSC) estas usona federacia instanco kiu subtenas la usonan prezidanton en la disvolviĝo, efektivigo kaj kunordigo de la sekureco kaj ekstera politiko de la lando.