Enekologio, la terminopredado priskribas biologian interagadon kiepredanto (ĉasanta organismo) manĝas sianpredon (atakita organismo).[1] Predantoj povas aŭ povas ne mortigi sian predon antaŭ manĝi ĝin, sed la ago predi ĉiam rezultas en morto de la predo kaj eventuala absorbo de histo de predo tra konsumo.[2] La alia ĉefa kategorio dekonsumo estasdetritovorado, nome la konsumo de mortinta organisma materialo (detrito). Foje malfacilas separi ambaŭmanĝokutimojn[1], ekzemple kie parazitaj specioj predas gastan organismon kaj tiam demetas ovojn sur ĝi por ke sia idaro manĝu la putriĝintan korpon. La ŝlosila karaktero de predado tamen estas la rekta sekvo de la predanto sur la preda populacio. Aliflanke detritovoroj simple manĝas kio disponeblas kaj ne havas rektan sekvon sur la organismo donanta.Ĉiomanĝaj homoj estas aparte grandimpaktaj predantoj[3] per sia nutrauzado de bestoj (fiŝkaptado,ĉasado, kajbredado).
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.