Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Praskandinava lingvo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Praskandinava lingvo
pralingvo
Nordĝermana lingvaro
Parolata enSkandinavio
Parolantojneniu (mortinta lingvo)
Skribomaljuna runalfabeto
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Nordĝermana lingvaro
praskandinava aŭ pranordlanda lingvo
Lingvaj kodoj
  Glottologolde1239
Angla nomoProto-Norse
Franca nomoproto-norrois
vdr

Lapraskandinavapranordlanda lingvo estas la plej antikva skribita lingvo deSkandinavio. Ĝi troviĝas kiel ĉirkaŭ 200 mallongaj,runaj ĉizaĵoj dise tra Suda Skandinavio, surmenhiroj kaj tomboŝtonoj. La unuopajn vortojn kaj frazetojn (skribitaj per la plej antikva run-sistemo, la 24-literafuþark) oni plejparte sukcesis deĉifri, sed ili estas tro malmultaj por riveli koheran gramatikon. Tamen, per lakompara metodo la sciencistoj konstruis teorian modelon de la lingvo.

La Praskandinava estas rekta ido de la senatestaPraĝermana lingvo, kaj tre proksima kuzo de laGota. Ĝermanoj supoze ekloĝis la areon ĉirkaŭ jaro 0, kaj ĉirkaŭ 200 jarojn poste ekaperis la unuaj praskandinavilingvaj run-skribaĵoj. Inter ĉirkaŭ 500 kaj 700 (la tielnomitasinkopa epoko) la lingvo evoluegiĝis, disiĝanta alPranorvega (kiu esence identas kunPraislanda, la fama lingvo de lasagaoj),Pradana kajPrasveda.

La Praskandinava tiom antikvas ke kelkaj Germanaj sciencistoj opiniis ke la fama skribaĵo de la "Oraj Kornoj" (vidu sube) samegale povus esti antikvec-germana. Ĉar la Kornoj datiĝas de ĉirkaŭ 400, nur ducent jaroj post la disiĝo de la Ĝermana, kelkaj trajtoj kun tiu komuna lingvo evidente pluvivis.Malnovgermana lingvo kutime estas taksata posta al 700, do posta al la sinkopa epoko.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]

La plej fama frazo de la Praskandinava estas skribaĵo sur unu el la hodiaŭ perditaj "Oraj Kornoj" (Guldhornene) el antikvaJutlando. Ĝi legatas:

ek hlewagastiR holtijaR horna tawido
"Mi HlewagastiR Arbarano (la) kornon faris."

(La majusklaR reprezentas sonon ie meze interz kajr, eble simila al laĈeĥa ř. En la postajNorena kaj orientnordiaj lingvoj ĝi kunfandiĝis kunr.)

En la Norena ĉi frazo estus "Ek Hlégestr hyltir táða horn", kvankam *"táða" ne estis praktike uzata.

Pere de tio oni povas doni etan priskribon:

  • Male al sia pli konata ido Praislanda, la vortoj de la Praskandinava, ankoraŭ ne reduktitaj, aspektas trelongaj. Kp. la postan version de la nomo: Hlegestr.
  • La substantivoj havas sufiksojn kiuj montras kazon, sekson ktp. Por masklaj vortoj unu\nombraj, tiu estasR.
  • La vokalsistemo estas preskaŭ kiel la Esperanta, sed oni distingas inter longaj kaj mallongaj.
  • Preteriton de multaj verboj markasdentala sufikso, simile al en aliaj ĝermanidaj lingvoj:tawi-do "faris".
  • Artikoloj malestas.
  • La baza vortordo estasSOV.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Praskandinava_lingvo"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp