| Prago 2 | |||
| urba parto | |||
Prago kun Dancanta domo | |||
| |||
| Oficiala nomo: Prago 2 | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Urba parto | Prago 2 | ||
| Administrado | Prago 2 | ||
| Administra municipo | Prago | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Konata loko | Dancanta domo | ||
| Domoj | 2 336(2021) | ||
| Rivero | Vultavo | ||
| Situo | Prago 2 | ||
| - koordinatoj | 50° 04′ 27″ N14° 26′ 34″ O / 50.07417 °N, 14.44278 °O /50.07417; 14.44278(mapo) | ||
| Katastro | 4,19 km² (419 ha) | ||
| Loĝantaro | 45 405 (2021) | ||
| Plataĵo | Praga plataĵo | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Katastraj teritorioj | 1 + 3 partoj de k.t. | ||
| Partoj de municipo | 1 + 3 partoj | ||
| Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Situo enkadre de Prago | |||
| Retpaĝo: praha 2 (cz) | |||
Prago 2, aŭ pli formale la 2-a urbodistrikto de Prago, konsistigas la sudorientan ĝis sudan rektan ĉirkaŭaĵon de la urbocentro dePrago. Ĝi situas oriente de la riveroVultavo. Parto de ĝi estas interalie la historia fortikaĵoVyšehrad kaj laPlaco Karolo, kaj ankaŭ la arkitekte solvitadancanta domo. Laŭ la stato de 2021 en la urbodistrikto vivis45 405 loĝantoj sur areo de4,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de10 837 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon enhorloĝa direkto kunPrago 3 nordoriente,Prago 10 oriente,Prago 4 sudoriente,Prago 5 okcidente trans la riveroVultavo kaj krome tuŝas la plej centran distriktonPrago 1 nordokcidente ĝis norde.
Urba parto Prago 2 estas unuo de loka administrado de la teritorie membrigita statuta urbo Prago, kiu estas administrata de balotata reprezentantaro, konsilantaro kaj ofico de la urba parto.
Administra distrikto Prago 2 estas teritorio, en kiu plenumas la urba parto Prago 2 (unuo de teritoria mem-administrado) certan amplekson en transprenita efiko.
Distrikto Prago 2 estas unuo de la teritoria membrigo de ŝtato en simila nivelo kiel distrikto.
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 50 901 |
| 2021 | 45 405 |
