Prémesques - prononco laŭsistemo IFA [pʁemɛk ], jenfrance , originenederlande respektiveokcidentflandre Permeke - estaskomunumo deFrancio kadre de la historia pejzaĝoFranca Flandrio ,Frans-Vlaanderen respektiveFlandre française . Ĝisituas en la departemento Nord [nɔʁ ], nederlande/flandreNoorderdepartement , en laregiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə) ˈfʁɑ̃s ], laŭvorte "supraĵo de Francio"pikarde Heuts-d'Franche ) kaj en la antaŭa regionoNordo-Kaleza Markolo (franceNord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale' ], nederlande/flandreNoord-Nauw van Calais ). Fine de 2023 en la komunumo vivis2 031 loĝantoj sur areo de5,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de401 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al laarondismento Lille (france Arrondissement Lille ,nederlande Arrondissement Rijsel respektiveokcidentflandre Arroundissement Rysel ), kaj al lakantono Armentières / Armentiers .
La tradicia flandra loknomoPermeke cetere ankaŭ funkcias kielfamilia nomo , ekzemple de la belga pentristo kaj skulptisto Constant Permeke (1886–1952), gvida figuro de la flandra ekspresionismo, laŭ kiu baptiĝis la asteroido43767 Permeke .
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj