Pozzuoli estaskomunumo deItalio. Ĝi apartenas al laregionoKampanio kaj laprovinco Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis76 331 loĝantoj sur areo de 43.44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 757 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Prokolo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Pozzuoli kuŝas laŭ la bordo de laGolfo de Napolo (fakte ĉe gulfeto, la Golfo de Pozzuoli, parto de la pli granda Golfo de Napolo) kaj havas sian havenon, kiu estis grava subRomio. Hodiaŭ ĝi utilas ĉefe por la ŝipoj celantaj la proksimajn insulojn (Ischia,Procida).
Ĉe la bordo de la urbeto (apenaŭ 2km for de la centro) estasSolfatara, unu el la ĉirkaŭ 40 volkanoj de la areo, kies lasta erupcio okazis verŝajne en1198 (sed eble nur antaŭ 4000 jaroj).[1] Nuntempe estas tie signoj de vulkana aktiveco, kiel sulfuraj vaporoj, etaj gejseroj, ŝlimvulkanetoj.
Ne multe pli malproksime (4km de la urbocentro) estasMonte Nuovo (Nova Monto), vulkano erupcinta en1538.[1]
Apud Pozzuoli estas ankaŭ la vulkandevena lagoAverno (5km) kaj la krateroAstroni (6 km), ambaŭ laste erupciintaj antaŭ ĉ. 4000 jaroj.[1]
La grundo ĉirkaŭ Pozzuoli malrapide supren- aŭ subenleviĝas (bradisismo). Pli precize, la grundo malaltiĝis de la 2-a ĝis la 9-a jarcento, poste plialtiĝis ĝis la 16-a jarcento, denove malaltiĝis ĝis 1970. Dum la lastaj jardekoj alternis tempoj de altiĝo kaj de malaltiĝo (de 2005 la grundo suprenleviĝas).
Restas videblaj ŝpuroj de tiuj movoj sur la kolonoj de la templo de Serapido, ĉar, kiam la kolonoj estis parte sub la mara surfaco, maraj moluskoj estigis truojn en la ŝtono.
La lasta bradisisma suprenleviĝo devigis transloki la havenon de Pozzuoli ĉirkaŭ 50m foren.
Verŝajne Pozzuoli estis fondita de helenaj koloniistoj venantaj elSamoso (aŭ el la proksimaKumo) en 531 antaŭ nia erao, kaj nomiĝisDikearĥia. En la postaj du jarcentoj ĝi estis konkerita de laSamnitoj (421 a.K.) kaj poste de laRomianoj (338 a.K.), kiuj donis al ĝi la novan nomon dePuteoli (= putetoj), eble pro la multaj fontoj de varmaj akvoj.
Ĝi iĝis tre grava haveno por Romo kaj retenis tiun rolon dum pluraj jarcentoj.
Post la fino de la Romia Imperio, ĝia historio sekvis ĝenerale la historion deNapolo.