Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekd3 la 1-a ĝis la 3-a)[1].
La28-an de junio1956, la laboristojribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.
La unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi ĉe Poznano jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantoj el la okcidento al la orientokeltoj nek la migrantoj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinentogotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj dehunoj, kiuj superlavangis la regionon en la5-a jarcento.
Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano, alportis nur la9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvolviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortikigita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.
Urbodomo
En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstruaĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de Pollando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.
Katedralo, turo interne
La unua episkopo de Pollando, Jordan, havis sian sidejon en Poznano en la Katedralo de la sankta Petro troviĝanta sur la insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando.
Kiel skribas la unua pola kronikisto, Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. La katedralon post preskaŭ jarcento oni rekonstruis, kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la jaro 1320 la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.
Poznano devis pli okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo bone evoluis. Poznano estis agnoskita urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la situigo de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris soleGdansko kajKrakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj laOrdeno de germanaj kavaliroj. En la15-a jarcento oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo. Sekve de la dua el ladispartigoj de Pollando-Litovio, ekde januaro 1793 la urbo apartenis al la teritorio de la nova provinco Suda Prusio de laReĝlando Prusio. Post pli ol 500 jaroj da formala kunekzistado, la du partoj de la urbo estis unuigitaj en 1793. En la unuaj jaroj da prusa regado, la polaj loĝantoj havis la samajn rajtojn kiel la prusoj. Egala traktado ankaŭ validis por la lingvo, tiel ke la pola estis uzita en lernejoj kaj aŭtoritatoj, kvankam klopodoj estis faritaj por pliigi la proporcion de la germana populacio per preferaj setlejoj. Post laViena Kongreso de 1815, konfirmiĝis la aparteno alPrusio, kadre de GrandduklandoPosen. La urba registaro estis transprenita de prusaj oficistoj kaj la pola oficiala lingvo estis anstataŭigita per la germana, kio estis nur la komenco de germanigo. Post laNovembra ribelo de 1830, la speciala pozicio de la Grandduklando ene de la prusa ŝtato estis plejparte eliminita. Post larevolucio de 1848 en Germanio, la areo estis nur nomita provincoPosen. De la dua duono de la 19-a jarcento, la pola lingvo estis sub kreskanta politika premo, ekzemple pollingvaj lernejaj lecionoj estis sisteme subpremitaj. Al tio aldoniĝis la tielnomatakulturbatalo ekde 1871, kiu celis kontraŭagi la influon de la katolika eklezio en la novfonditaGermana Regno kaj kompreneble interalie tre influis la urbon Poznano, kies germanaj loĝantoj estis ankaŭ parte katolikaj, sed la polaj urbanoj estis komplete katolikoj. Ekde post novembro 1918, la urbo transdoniĝis al laDua Pola Respubliko.
14.11.1939: en la Poznana regiono oni devigis judojn portiflavajn brakbendojn
17.08.1940: laŭ Historische Gesellschaft en Poznano oni sekrete esploris en la jaroj 1933-39genealogian arbon degermanoj loĝantaj enTria Regno, kies prauloj loĝis en Pollando
26.08.1940: en la urbo loĝis 288 291 personoj, en tio 232 157poloj, 50 874germanoj, 4332 personoj kun neklarigitanacieco, 838 fremdlandanoj kaj 190 senŝtatuloj. Samdate en 1944 al Poznano venis unua parto de rabita havaĵo el laribelanta Varsovio.
Ĝi estas urbo kun ampleksa kultura heredaĵo sed ankaŭ ĝi forte disvolviĝas ekonomie, interalie en la teksa industrio kaj la novaj teknologioj.Kiel ĉefa pola urbo pri ekonomio, ĝi eltenas sian heredaĵon el sia pasinteco de urbo ĉe la vojkruciĝo de la ĉefaj vojoj, ĝi ankaŭ okazigas foirojn (Międzynarodowe Targi Poznańskie).
Lakatedralo de Poznano, la ĉefepiskopa katedralo Sankta Petro kaj Paŭlo (pole:Bazylika archikatedralna św. Piotra i św. Pawła w Poznaniu), estas lakatedralo de la ĉefepiskopujo Poznano kaj grava historia monumento de la urbo.
Tra Poznano gvidas grava fervoja linio deBerlino alVarsovio. Do estas regula konekto inter tiuj du ĉefurboj ĝuste tra Poznano. Temas priBerlin-Warszawa-Express - trajnoj. Regulaj rektaj trajnkonektoj estas ankaŭ alVroclavo.