Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Posumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Posumo[1]
Fotokunmetaĵo de specioj
Fotokunmetaĵo de specioj
Biologia klasado
Regno:Animalia
Filumo:Chordata
Klaso:Mammalia
Infraklaso:Marsupialia
Ordo:Diprotodontia
Subordo:Phalangeriformes
Szalay inArcher, 1982

Phalangeroidea

Petaŭroedoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Posumoj (elangla:possum) estas grupo de 69specioj de malgrandaj arbarajmarsupiuloj elsubordoPhalangeriformes, indiĝene loĝantaj enAŭstralio,Nov-Gvineo kajSulaveso. Ili ankaŭ estas enkodukitaj en kelkaj areoj deNovzelando kajĈinio. La nomo devenas de Aŭstralio, kie oni prononcis "possum" kiel mallongigo de "opossum", kaj ĝis nun iam nomas posumojn "opossums". Vere,oposumoj (didelfoj) estas similaj al posumoj je aspekto kaj konduto, sed ili estas tute alia branĉo de marsupiuloj kaj troveblas en alia hemisfero (plejparte enSuda Ameriko).

Posumoj estas diverse grandaj, depende de la specio: la plej malgrandaj estas same longaj kiel homa fingro kaj pezas ne pli ol 160 gramojn (ekzemple,pigmea posumo) kaj la plej grandaj longas 120 cm kaj pezas ĝis 14.5 kg (penikvostaj kaj ringvostaj posumoj). La plej komunaj specioj (kutima penikvosta posumo kajkutima ringvosta posumo) estas ankaŭ la plej grandaj. Averaĝe, tamen, posumoj pli-malpli same grandas kielhejma kato. Ili havas grizan aŭ brunan felon. Ĉiuj posumoj estasnoktaj kaj oportunismeĉionvoraj. Dum tago ili kaŝas sin en nestoj inter branĉoj, en truoj de arbaj trunkoj aŭ enkavernoj, kaj serĉas manĝaĵon nokte. Plejparto de ilia dieto konsistas jefolioj kaj junaj branĉoj de arboj, sed ili volonte manĝasinsektojn,ovojn kaj eĉ malgrandajnbirdojn kajreptiliojn, se ili havas ŝancon. Enurba sistemo ili ofte invadasrubejojn kajkompostujojn, serĉante por manĝeblaj forĵetaĵoj. En ekologio de Aŭstralio ili okupas similan niĉon kielsciuroj enNorda Hemisfero kaj ofte havas iom similan aspekton.

Por homoj estas ne rekomendinde provi kapti posumojn per nuda mano aŭ iel alie instigi ilin, ĉar per siaj mordoj ili ofte transdonas danĝeranviruson, nomatan "Patch-Attack".

Interagoj kun homoj

[redakti |redakti fonton]

Aŭstraliafolkloro kajpopola kulturo enhavas multajn referencojn pri posumoj ekde tempoj antaŭ Eŭropa koloniado de la lando.Indiĝenaj aŭstralianoj uzadis posumajn felojn por tradicia ludoMarn Grook. Manteloj el posuma felo estis grava vestaĵo de indiĝenoj en sud-eosta Aŭstralio, kiu havis simbolan valoron de socia statuso kaj de laklano.

En nuna Aŭstralio posumoj ofte troveblas en ĉeurbaj areoj, kies loĝantoj ofte rigardas ilin malutiluloj pro ilia kutimo manĝifruktojn,legomojn kajflorojn enĝardenoj kaj fari nestojn sur tegmentoj. Ankaŭ, sufiĉe laŭta teritoria voĉa signalo de vira penikvosta posumo en la mezo de la nokto estas ĝena por la ĉeurbanoj. Por forigi la posumojn el loĝataj areoj homoj ofte uzas naturajn odorilojn, malplezurajn por posuma fortaflarkapablo. Plej efikaj el tiuj estasajlo,kamforo kajnaftalino. En Aŭstralio posumoj estas protektataj kiel indiĝena specio de la lando, kaj leĝoj malpermesas mortigi ilin, eĉ se ili troveblas en urbaj aŭ ĉeurbaj loĝareoj. Forigo de posumo malproksimen de ĝia teritorio ankaŭ estas malpermesita, ĉar posumoj estas teritoriaj animaloj kaj povas ne travivi konkuron en teritorio de alia speciano. Anstataŭe, oni rekomendas konstrui apartajn kestojn, kie posumoj povus nesti ne ĝenante la domojn.

Kvankam kutima penikvosta kaj ringvosta posumoj bone adaptiĝis al urba sistemo, aliaj specioj de posumoj povas nur vivi en arbaroj kaj iĝis nunminacataj.

Posumoj en Nov-Zelando

[redakti |redakti fonton]

Komuna penikvosta posumo estas enkondukita enNovzelando far Eŭropaj koloniistoj por establi felan industrion en la lando, kie native ne vivas iuj ajnmamuloj. Pro manko de naturaj malamikoj por posumoj en Novzelando kaj pro sufiĉe taŭga klimato, ili reproduktiĝis ĝis tiom grandaj nombroj, ke ili iĝis grava danĝero por la landa ekologia sistemo. Krome, ili damaĝas novzelandajn nativajn arbojn kaj ŝtelas ovojn de novzelandaj birdoj, multaj el kiuj estas minacataj, kaj transdonasbovan tuberkulozon, danĝeran por labruto. Oni ofte konsideras posumojn tiom granda danĝero, kielkunikloj kajmaraj bufoj enAŭstralio.

Ekde1996 oni provas uzi posuman felon por industrio de vestaĵoj. Novzelandamoda firmaoUntouched World kreis markon delano, kiu estas meiksaĵo de posuma felo kun lano deŝafo. Tiu ĉi produkto, vendata sub nomojmerinomink,eco-possum,possumdown,eco furpossum wool, utiligas na 95% de feloj de komerce kaptataj posumoj. Krome, oni uzas posumajn felojn porjakoj, litaj kovriloj kaj farasgantojn el posuma ledo. Ĉiujn felojn oni ricevas el sovaĝaj posumojn, ĉar en Novzelando ili estas oficie invada specio kaj estas laŭleĝe ĉasi kaj mortigi ilin.[2]

En2009 novzelandaDepartamento pri konservado anoncis, ke aktivecoj por kontrolo la nombron de posumoj en la lando donas notindan frukton, kaj kvanto de posumoj malkreskis ĝis malpli ol duopo de kvanto de1980-aj jaroj - de 70 ĝis 30 milionoj de la bestoj. Tamen ĝis nun preskaŭ duono de novzelanda teritorio (13.3 milionoj dehektaroj) havas iujn ajn aktivecojn por kontroli kvanton de posumoj.[3]

Klasado

[redakti |redakti fonton]
Kutima penikvosta posumo
(Trichosurus vulpecula)
Penikvosta posumo en ĉeurba areo nokte.
Dresita posumo enBusselton,Uesta Aŭstralio.
Ringvosta Posumo nokte

Aŭstralio estas hejmo de granda plimulto el nun vivantaj specioj demarsupiuloj. Ĉirkaŭ du triopoj de ili apartenas alordoDiprotodontia, kiu, siavice, dividiĝas je trisubordoj:Vombatiformes (vombatoj kajkoalo, entute 4 nun vivantaj specioj),Macropodiformes (kanguruoj,potoruoj,valabioj ktp.) kaj la plej granda kaj diversa subordoPhalangeriformes - la posumoj kaj la glisuloj. La lasta subordo apartiĝas jene:

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.:Mammal Species of the World,3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 44–56.ISBN 0-801-88221-4.
  2. New Zealand turns a pest into luxury business.
  3. NZ possum population halved since 1980s
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Posumo&oldid=8967916"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp