Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Portugala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala
português (por/tu/geĵ)(por/tu/gejz)
natura lingvomoderna lingvo
Galegportugala lingvaro
Parolata enPortugalio,Brazilo,Angolo,Mozambiko k.a.
Parolantoj221 000 000
Denaskaj parolantoj250 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo porĉa. 23 milionoj
Skribolatina kun kelkaj aldonoj
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida lingvaro
Ibero-latinida lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enPortugalio,Brazilo,Angolo,Mozambiko k.a.
Reguligita deInstituto Internacia de Lingvo Portugala, Komunumo de portugallingvaj landoj, Brazila Beletristika Akademio, Akademio de Sciencoj de Lisbono
Lingva statuso1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1pt
  ISO 639-2por
  ISO 639-3por
  Glottologport1283
Angla nomoPortuguese
Franca nomoportugais
Vikipedio
vdr

Laportugala lingvo (portugale português) estaslatinida lingvo, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata enEŭropo,Ameriko,Afriko, kajAzio. Nur lamandarena, lahispana, laangla, lahindia, labengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel laaraba lingvo aŭ larusa laŭ la nombro de parolantoj.

LaInstituto Camões estas institucio kreita por proponi kaj plenumi politikon de portugala kunlaborado, same kiel la promocio de la portugala lingvo kaj de ĝia kulturo tra la tuta mondo. La Instituto Camões tiel nomiĝis honore alLuís de Camões, nome la plej konata kaj prestiĝa verkisto dePortugalio.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de la portugala lingvo.

Origino

[redakti |redakti fonton]

La lingvo estiĝis enPortugalio (en la frua12-a jarcento), devene de la regionavulgara latino, kiu estis parolata enIberio de la1-a jarcento a.K. ĝis la9-a jarcento, kaj poste labarbara latino, ĝis la12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj : la originala branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estasGalegio), kaj alia pli poste sude, nomita islam-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodojn: laarĥaikan portugallingvon (12-a jarcento ĝis15-a jarcento) kaj lamodernan portugallingvon (15-a jarcento ĝis nun).

Evoluo

[redakti |redakti fonton]

Lahistorio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de laIbera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata enPortugalio kaj en kelkajlandoj de portugallingva esprimo. En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la rezulto de organika evoluo ekde lavulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markitakeltasubstrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de laRomia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kieloficiala lingvo de la regnoPortugalio de la reĝoDinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en laRenesanco, kun laCancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, deFernão de Oliveira kajJoão de Barros. Ekde la 16a jarcento, kun la ekspansio dum laepoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn.

Strukturoj

[redakti |redakti fonton]

Prononco

[redakti |redakti fonton]
e =e, sedi en malfortaj pozicioj
u =u
o =u kiam ĝi ne akcentas post forta silabo, regione ankaŭ antaŭ forta silabo;o kiam ĝi akcentas
ou =;ooi regione
nhnj
lhlj
s =s vortdebute aŭ postkonsone;z inter du vokaloj;ŝz, laŭ regiono, vortfine aŭ antaŭc,f,p,t,q (ekzemplo: os Portugueses (uŝ Purtugezeŝ) = la portugaloj)
j =ĵ
ã = francaun
ão = naza francaan, sed la o ankaŭ estas naza
x =ŝ,s,ksz. Kune kunc havas nenian sonon (ekzemplo: exceto (esetu) = escepte de)
z =z sedŝ vortfine en Lisbono kaj Rio-de-Ĵanejro

Fonemiko

[redakti |redakti fonton]
Specimeno
LaPatro Nia

(Aŭdigu sondosieron[rompita ligilo])

Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal

a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]*, s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]**, z [ze] — krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dabljuduplu ve], y [ipsilon, aŭi-gregu).

  • La /R/ estas elparolata multmaniere de portugallingvanoj. La prononcoĥ estas komuna nur enRio-de-Ĵanejro kajLisbono, kie eblas ankaŭ prononcih, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭrr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
  • La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn : /z/ : exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/

Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn : á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú. Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliterojch (kiel esperantaŝ), "lh" /ʎ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" /ɲ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipajg kajk', tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj.

Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭan fonemon.

La plej grava en la portugala lingvo estas daŭro devokaloj. En la portugala, silabo povas estiforta,duonfortamalforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortajsilaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. EnPortugalio kajAfriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed enBrazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononcas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvon kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (li/ŝi/ĝi estas).

La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo enlatina lingvo.

Estas tutnecese fari la "sandion" aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

Diftongoj

[redakti |redakti fonton]

En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive lanazaj diftongoj : ão kaj õe, preskaŭ neprononceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom + adjektivo aŭ adverbo) estas prononcata /kŭãŭn/(unusilaba). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/, escepte en pli malnovaj prononcoj, ekz-e tiuj de nordportugalio, kiuj estas malpli nazecaj.

Diftongo (IFA)EkzemploTraduko
Diminuendaj diftongoj

(vokalo + duonvokalo)

malvastaj[ej]lei, seileĝo, (mi) scias
[oj]boi, foi, joiobovo, estis, herbaĉo
[uj]cuidado, aleluia,uirapuruatento, haleluja, ujrapuruo (birdo el la familio Pipredoj)
[ew]eu, meu, pigmeu, leumi, mia, pigmeo, (li/ŝi/ĝi) legis
[iw]viu, til, funil(li/ŝi/ĝi) vidis, tildo, funelo
[ow]golfe, houvegolfo (sporto), okazis
vastaj[aj]pai, maiopatro, majo
[aw]mau, animal,álbummalbono, animalo
[ɛj]anéis, fiéisringoj, fideluloj
[ɔj]androide, asteroide, dóiandrojdo, asteroido, (ĝi) doloras
[ɛw]céu, véu, melĉielo, vualo, mielo
[ɔw]sol, rol, arrebolsuno, listo, ĉielruĝo
nazaj[ɐ̃j], [ɐ̃j̃]mãe, pães, cãibrapatrino, panoj, kramfo
[ẽj], [ẽj̃]alguém, tem, trem,em, jovem, amém, homensiu, (li/ŝi/ĝi) havas, trajno, en, junulo, amen, viroj
[õj], [õj̃]põe, corações(li/ŝi/ĝi) metas, koroj
[ũj], [ũj̃]muitotre
[ɐ̃w], [ɐ̃w̃]mão, pão, orgão, não, amammano, pano, organo, ne, ili amas
Kresĉendaj diftongoj

(duonvokalo + vokalo)

malvastaj[je]iemanjá, historietaJemaja, historieto
[ji]série, calvícieserio, kalveco
[jo]iodo, ansioso, biologiajodo, anksia, biologio
[ju]cílio, exílio, viuvezcilio, ekzilo, vidv(in)eco
[we]doer, soerguerdolori, leveti
[wi]linguiça, tranquilo, arguir, tênuekolbaso, trankvila, argumenti, subtila
[wo]duodécimo, fluorescente, impetuosamentedekdua, fluoreska, impete
[wu]ambíguo, mútuo, exíguoambigua, reciproka, malvastega
vastaj[ja], [jɐ]Ianomâmi, Brasília, eutanásia, rédeaJanomamo (etnonomo), Braziljo, eŭtanazio, brido
[jɛ]dieta, quietodieto, kvieta
[jɔ]idiota, pior, viola,iogaidioto, malplej bona, vjolo, jogo
[wa], [wɐ]quase, aguardar, mágoapreskaŭ, atendi, ĉagreno
[wɛ]cueca, sueco, sequestrokalsono, svedo/sveda, malliberigo/kapto/sekvestro
[wɔ]qrumkvorumo
nazaj[jã], [jɐ̃]ianque (ĝi originale ne havas diftongon, sed estas banale prononcita tiel.)jankio
[jẽ]iemenita, alienação, clientejemenano, alieneco, kliento
[jõ]abolicionismo, acionista,e onde,e ontem,e homemaboliciismo, akciano, kaj kie, kaj hieraŭ, kaj viro
[jũ]médium, triunfalmediumo, triumfa
[wã], [wɐ̃]quanto, quando, minguantekiom, kiam, malkreskanta luno
[wẽ]aguentar, afluenteelteni, alfluanto
[wĩ]constituinte, pinguimkomponanto, pingveno
[wõ]o onze,o ombrola dekunuo, la ŝultro
P.S. 1: En la portugala lingvo, la kresĉendaj diftongoj okazas ĉefe en rapida parolado. En malrapida elparolo, ili fariĝas hiatoj.

P.S. 2: La referenca prononco de la ekzemploj estas la brazila, laŭ la akĉento deRio-de-Ĵanejro. Tamen ili egalas ĉe la plejparto de la aliaj akĉentoj.

Forta silabo

[redakti |redakti fonton]
Averta signalo pri fervojo enValença (Portugalio).

Forta silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (turdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto.

La meto de forta silabo en vorto dependas nur deetimologio. Sekve, oni devas koni la prononcon en lalatina lingvo por scii la fortan silabon en la portugala.

Morfologio

[redakti |redakti fonton]

Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala : flekseblaj kaj neflekseblaj.

Flekseblaj estasartikoloj,numeraloj,pronomoj,nomoj kajverboj. Neflekseblaj estaskonjunkcioj,prepozicioj,adverboj,interjekcioj.

Artikoloj

[redakti |redakti fonton]

Artikoloj : povas esti aŭ difinaj aŭ nedifinaj. La difina povas esti vira unu-nombra (o), vira multe-nombra (os), ina unu-nombra (a) kaj ina multe-nombra (as). La nedifina povas esti vira unu-nombra (um), vira multe-nombra (uns), ina unu-nombra (uma) kaj ina multe-nombra (umas).

SpecoNombroViraInaEkzemploj
DifinajSingularooao cachorro = la hundo

a cachorra = la hundino

Pluraloosasos cachorros = la hundoj

as cachorras = la hundinoj

NedifinajSingularoumumaum cachorro = hundo

uns cachorros = hundoj

Pluralounsumasuma cachorra = hundino

umas cachorras = hundinoj

Numeraloj

[redakti |redakti fonton]

Estas nur du tipoj denumeraloj en la portugala, la nombraj vortetoj kiuj indikas la kvanton kaj la vicordaj o-nombrovortoj kiuj indikas la rangon.

1um30trinta1-aprimeiro
2dois40quarenta2-asegundo
3três50cinquenta3-aterceiro
4quatro60sessenta4-aquarto
5cinco70setenta5-aquinto
6seis80oitenta6-asexto
7sete90noventa7-asétimo
8oito100cem8-aoitavo
9nove101cento e um9-anono
10dez102cento e dois10-adécimo
11onze110cento e dez11-adécimo primeiro, undécimo
12doze120cento e vinte12-adécimo segundo,

duodécimo

13treze200duzentos13-adécimo terceiro
14catorze, quatorze300trezentos20-avigésimo
15quinze400quatrocentos21-avigésimo primeiro
16dezasseis, dezesseisBrazilo500quinhentos22-avigésimo segundo
17dezassete, dezesseteBrazilo600seiscentos30-atrigésimo
18dezoito700setecentos40-aquadragésimo
19dezanove, dezenoveBrazilo800oitocentos50-aquinquagésimo
20vinte900novecentos60-asexagésimo
21vinte e um1000mil70-aseptuagésimo
22vinte e dois1001mil e um80-aoctogésimo
23vinte e três1100mil e cem90-anonagésimo
24vinte e quatro1101mil cento e um100-acentésimo
25vinte e cinco1201mil duzentos e um200-aducentésimo
26vinte e seis1999mil novecentos

e noventa e nove

300-atrecentésimo
27vinte e sete2016dois mil e dezesseis400-aquadringentésimo
28vinte e oito1 000 000milhão500-aquingentésimo
29vinte e nove1 000 000 000bilhão600-aseiscentésimo, sexcentésimo
1 000 000 000 000trilhão700-aseptingentésimo
1 000 000 000 000 000quatrilhão800-aoctingentésimo
1 000 000 000 000 000 000quintilhão900-anongentésimo, noningentésimo
1 000 000 000 000 000 000 000sextilhão921-anongentésimo vigésimo primeiro
1 000 000 000 000 000 000 000 000septilhão999-anongentésimo nonagésimo nono
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000octilhão1000-amilésimo
1 000 000 000 000 000 000 000 000 000 000nonilhão2000-ao dois milésimo, o segundo milésimo

Pronomoj

[redakti |redakti fonton]

Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havaskazojn (nominativon,akuzativon kajdativon).

Personaj pronomoj : eu (mi), tu (ci, vi unu-nombra), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi multe-nombra), eles (vira ili, aŭ neŭtra multe-nombro), elas (ina ili).

Ne estas io kielĝi,oni, sed krom la simplani estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós" por traduki la esperanta ni. "A gente" laŭlitere signifasla genton, iu ajn homaro kiu inkluzivas "min", kaj "Nós" signifas rekte "ni". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale "vós" (vi multe-nombra, reĝa vi), sed "vocês. La parola uzado de "vós" nuntempe iĝas arĥaisma kaj estas tre malofta, kaj apenaŭ uzeblas de maljunaj generacioj en kamparaj lokoj en Portugalio, aŭ en religiaj kuntekstoj; "tu" estas la familiara "vi" (unu-nombra) en Portugalio. En la plejmulto de regionoj de Brazilo, la familiara "vi" estas "você".

NombroPersonoKazoj
NominativoAkuzativoDativo
En la portugalaEn EsperantoEn la portugalaEn EsperantoEn la portugalaEn Esperanto
Singularo1-aeu

Eu sou esperantista

mi

Mi estas esperantisto

me

Ele me viu

min

Li min vidis

me,

a mim

p(a)ra mimBrazilo

Ele me deu a flor

Ele deu a mim a flor

Ele deu pra mim a florBrazilo

al mi

Li donis al mi la floron

2-atu, vocêBrazilo

Tu és esperantista

Você é esperantista

vi

Vi estas esperantisto

te

Ele te viu

vin

Li vin vidis

te

a ti

p(a)ra ti

p(a)ra vocêBrazilo

Ele te deu a flor

Ele deu a ti a flor

Ele deu pra ti a flor

Ele deu a flor pra vocêBrazilo

al vi

Li doni al vi la floron

3-aele, ela

Ele/Ela é esperantista

Ele é o esperantista

Ela é a esperantista

Ele é um cachorro.

Ela é uma vaca.

li, ŝi, ĝi

Li/Ŝi estas esperantisto

Li estas la esperantisto

Ŝi estas la esperantistino

Ĝi estas hundo

Ĝi estas bovino

ovira ,aina

lo, la,

na, no,

elekontraŭgramatika en Brazilo,

elakontraŭgramatika en Brazilo

(ekz. 1) Ele viu o homem → Ele o viu

(ekz. 2) Ele viu a mulher → Ele a viu

(ekz. 3) Ele tem o livro → Ele o tem

(ekz. 4) Ele tem a caneta → Ele a tem

(ekz. 5) Ele conseguiu vê-lo

(ekz. 6) Ele conseguiu vê-la

(ekz. 7) Eles viram-no

(ekz. 8) Eles viram-na

(ekz. 9) Ele viu ele

(ekz. 10) Ele viu ela

lin, ŝin, ĝin

(ekz. 1)Li vidis la viron → Li lin vidis

(ekz. 2)Li vidis la virinon → Li ŝin vidis

(ekz. 3)Li havas la libron → li havas ĝin

(ekz. 4)Li havas la plumon → li havas ĝin

(ekz. 5)Li sukcesis vidi lin

(ekz. 6)Li sukcesis vidi ŝin

(ekz. 7)Ili vidis lin

(ekz. 8)Ili vidisŝin

(ekz. 9) Li vidis lin

(ekz. 10) Li vidis ŝin

lhe,

a ele, a ela,

p(a)ra eleBrazilo,

p(a)ra elaBrazilo

Ele lhe deu a flor

Ele deu a ele a flor

Ele deu a ela a flor

Ele deu pra ele a florBrazilo

Ele deu pra ela a florBrazilo

Ele deu a flor ao cachorro = Ele deu a flor pra ele

al li, ŝi, ĝi

Li donis al li floron

Li donis al ŝi floron

Li donis floron al la hundo

Pluralo1-anós

Nós somos esperantistas

ni

Ni estas epserantistoj

nos

Ele nos viu

nin

Li vidis nin

nos

Ele nos deu a flor

al ni

Li donis al ni la floron

2-avós, vocêsBrazilo

Vós sois esperantistas.

Vocês são esperantistas.

vi

Vi estas esperantistoj

vos,

vocêskontraŭgramatika en Brazilo

Ele vos viu

Ele viu vocês

vin

Li vin vidis

vos,

a vocêsBrazilo

p(a)ra vocêsBraziloEle vos deu a flor.

Ele deu a flor a vocês

Ele deu a flor pra vocês

al vi

Li donis la floron al vi

3-aeles, elas

Eles são esperantistas

Elas são esperantistas

Eles são cachorros

Elas são vacas

ili

Ili estas esperantistoj

Ili estas esperantistinoj

Ili estas hundoj

Ili estas bovinoj

os,as

los,las

nos,nas

eleskontraŭgramatika en Brazilo,

elaskontraŭgramatika en Brazilo

Ele viu os homens → Ele os viu

Ele viu as mulheres → Ele as viu

Ele viu os livros → Ele os viu

Ele viu as canetas → Ele as viu

Ele conseguiu vê-las

Ele conseguiu vê-los

Eles viram-nos

Eles viram-nas

Ele viu eles

Ele viu elas

ilin

Li vidis la virojn → Li ilin vidis

Li vidis la virinojn → Li ilin vidis

Li vidis la librojn → Li ilin vidis

Li vidis la plumojn → Li ilin vidis

Ili vidis ilin

Ili vidis ilin

lhes,

a eles, a elas,

p(a)ra elesBrazilo

p(a)ra elasBrazilo

Ele lhes deu flores

Ele deu flores para eles

Ele deu flores para elas

Ele deu flores pra eles

Ele deu flores pra elas

al ili

Li donis al ili florojn

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per-z,-s-r, la pronomoj 'o, os, a, as' fariĝas 'lo, la, los, las.'

Ekz.: ver + o = vê-lo

Kiam la verbo kiu antaŭas la objektan pronomon finiĝas per naza sono, la pronomoj 'a, o, as, os' fariĝas 'no, na, nos, nas'.

Ekz.: viram + o = viram-no

Substantivoj kaj adjektivoj

[redakti |redakti fonton]
Grundopentraĵo en Lisbono pri la riveroTaĵo: laŭ la rivero Taĵo oni iras...

Estas du tipoj de "nomoj" en portugala lingvo :substantivoj kajadjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon =radiko +tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari multe-nombron oni plejofte metas -s post la tema vokalo; se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, escepte se la lastafonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klara): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knaboj), lebre/lebres (leporo/leporoj), lápis/lápis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn.

La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kajgenro.

NombroGenroEn la portugalaTraduko
Singularovirahomem bonitobela viro
inamulher bonitabela virino
Pluralovirahomens bonitosbelaj viroj
inamulheres bonitasbelaj virinoj

Verboj en la portugala, kiel en ĉiujlatinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Estas tri tempoj (estonta, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivo,indikativo kajimperativo), triaspektoj (perfekta, pluolperfekta kaj daŭra) kaj ses personoj. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn.


Estas du tipoj deadverboj (kiel enEsperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj (e-vortecaj vortetoj) ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj (e-vortoj) kutime finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive).


Konjunkcioj,prepozicioj kajinterjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepoziciona (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepoziciode (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.

Sintakso

[redakti |redakti fonton]

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je):

Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).

En la brazila variaĵo la metado de adverbo estas tutlibera, inkluzive "não" (ne). Tiu rilate, la portugalia varianto estas pli ortodoksa kaj nefleksema:

Não faça isso (PT/BR = (Vi) ne faru tion) / Faz isso não (BR = (Vi) faru tion ne).
Hoje eu não vou lá (PT/BR = Hodiaŭ mi ne iras/iros tien)
Hoje não vou eu lá(PT/ BR = hodiaŭ mi ne estas tiu, kiu iras/iros — duminversio, tio estas, antaŭ dependa frazo, aŭ kun forta enfazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou lá hoje não (BR = mi iras/iros tien hodiaŭ ne)
samsignifas, nur havas stilan ŝanĝon. Hodiaŭ, brazilaj junuloj emas meti "não" (ne) post la verbo. Laŝemida adverbo "lá" uzata nur kun verbo "saber" (scii) devige venas post verbo: "sei lá",mi ne scias (laŭliteremi scias ne).

Parolantoj

[redakti |redakti fonton]
mapo pri la lingvoj parolataj sur laIbera duoninsulo: la portugala bildigita malhelverde

Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas oficiala lingvo :

La landoj en la mondo kie la portugala estas oficiala lingvo

Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan:Barato (Dio, Damao,Goa,Mumbajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961);Makao enĈinio.

Variaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Eŭropa portugala (en portugala:português europeu, prononce [puɾtuˈɣez ewɾuˈpew]), konata ankaŭ kiel Luzitana portugala (português lusitano), Iberia portugala (português ibérico) kaj Portugala de Portugalio (português de Portugal) aŭ eĉ “norma portugala”, “normiga portugala” aŭ “malnovmonda portugala” referencas al la portugala lingvo parolata en Portugalio. La norma portugala prononcmaniero, la prestiĝa normo bazita sur la Eŭropa portugala, estas la referenco por Portugalio, la portugal-parolantaj landoj de Afriko, Orienta Timoro kajMakao. La vorto “Eŭropa” estis elektita por eviti la ripeton “Portugala portugala” (“português português”) kontrasta al la Brazila portugala.

LaBrazila portugala (en portugalabrasileiro, aŭportuguês do Brasil) estas serio dedialektoj de la portugala lingvo uzita ĉefe en Brazilo. Ĝi estas parolata de proksimume la 200 milionoj da loĝantoj el Brazilo kaj de kelkaj milionoj da brazilaj elmigrintoj, ĉefe enUsono,Paragvajo,Japanio, Portugalio, kajArgentino. La Brazila portugala havis sian propran disvolviĝon.

Lingua geral (portugala kiu laŭvorte signifas "ĝeneraligita lingvo") estas la komuna nomo por du kontaktlingvaĵoj, kiuj funkciis kiellingvafrankao en la sudamerikaj kolonioj de Hispanio kaj Portugalio, ĉefe enkolonia Brazilo de 1500 ĝis 1758.

Nova ortografio

[redakti |redakti fonton]

Ekdejanuaro de 2008, la landaro de la Komunumo de landoj de la portugala lingvo, nome: Angolo, Brazilo, Kabo-Verdo, Gvine-Bissaŭo, Mozambiko, Portugalio, Santomeo kaj Principeo, kaj Orienta Timoro — uzan la unuiĝintan ortografion.

  • La paroksitonoj kun duobla ”o”-termino ne plu portos cirkumflekson. Anstataŭ “abençôo”, “enjôo” aŭ vôo, ĉiuj skribiĝos kiel “abençoo” kaj “voo”.[1]
  • Estis ŝanĝitaj la reguloj pri la uzado de dividostreko en la mezo de la vortoj. La dividostreko malaperos en la mezo de la vortoj, krom tiuj en kiuj la prefikso havas la finaĵo ‘r’, kaze de “hiper”, “inter-“ kaj “super”. Pro tio oni skribos “extraescolar”, aeroespacial” kaj “autostrada”.[2]
  • Oni ne plu uzos la cirkumflekson ĉe la triaj personoj de la pluralo de la prezenco de la indikativo, nek ĉe la substantivo de la verboj “crer”, “dar”, “ler”, “ver” kaj ĝiaj derivaĵoj. Estos korektaj la formoj “creem”, “deem”, “leem” kaj “veem”.[1]
  • Oni kreis kelkajn kazojn de duopa formo por fari distingon, kiel, ekzemple, la uzado de dekstrakorna akcento ĉe la unua persono de la pluralo de la perfekta preterito de verboj de la unua konjugacio, kiel ekzemple, “louvámos” en kontrasto kun “louvamos”, kaj “amámos” en kontrasto kun “amamos”. Tiaj formoj, tamen, ne estas tre konsekvencaj ĉar oni ne povas uzi ĝin por la dua aŭ tria konjugacio. Ekzemple, comemos (estinto aŭ estanto, neniam "comêmos" por estinteco), partimos (estinteco aŭ estanteco, neniam "partímos" por la estinteco)
  • La tremao (brazila) entute malaperas. Estos korekte en Brazilo skribi “linguiça”, “sequência”, “frequência” kaj “quinquênio”, anstataŭ lingüiça, seqüência, fregüência kaj qüinqüenio.[3]
  • La alfabeto havos 26 literojn anstataŭ nur 23, inkludante la literojn “k”, “w” kaj “y”.[4]
  • Ne plu uziĝos la akcento por distingi inter “pára” (verbo) kaj “para” (prepozicio).
  • En Brazilo la dekstrakorna akcento foriĝos de la malfermitaj diftongoj “ei” kaj “oi” de la paroksitonaj vortoj kiel “assembléia”, “idéia”, “heróica” e “jibóia”. Korektaj formoj estos assembleia, ideia, heroica e jiboia;[5]
  • En Portugalio malaperos ĉe la skribita lingvo la “c” kaj “p” en vortoj, kie ili ne prononciĝas, kiel en “acção”, “acto”, “adopção” e “baptismo”. Ĝustaj estos: ação, ato, adoção e batismo.
  • Portugalio konservos la dekstrakornan akcenton super la “e” kaj la “o” antaŭ “m” aŭ “n”, dum Brazilo daŭre uzos circumflekson ĉe ĉi tiuj vortoj, tiele: académico/acadêmico, génio/gênio, fenómeno/fenômeno, bónus/bônus.[1] Portugalio konservos duobligitajn konsonantojn "nn" kaj "mm" kiam ili estas legitaj malkunigite, ekz-e comummente (legita en Portugalio kiel comum-mente), kaj connosco (legita com-nosco). Braxilo tamen ne uzos ilin, ĉar tradicie ili ne ekzistas en Brazilo kaj estas legitaj kiel "comumente" kaj "conosco". Aliaj malsamoj estas ekzemple "amnistia" en Portugalujo kaj "anistia" en Brazilo, kvankam ambaŭ skribas "amnésia", "amniótico" ktp.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,2Acento circunflexo – O que mudaportugale
  2. Hífen – Acordo Ortográficoportugale
  3. Trema – é hora de partir!portugale
  4. O Alfabeto Brasileiro e as 26 Letras!portugale
  5. Acento Agudoportugale

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/08, paĝo 21:La portugala verkita de Bradley Kendal.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Portugala_lingvo&oldid=9307826"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp