Porto-Riko[1] (hispanePuerto Rico, laŭ la hispanlingva nomoHaveno Riĉa), ankaŭ esperantigita kielPuertoriko aŭPuerto-Riko (pli preferata nomo, pli ĝusta, pli proksima al la hispanlingva), estasdependa teritorio de Usono enKariba Maro. Ĝi apartenas al laGrandaj Antiloj kaj situas oriente deHispanjolo.
Al Porto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletojCulebra kajVieques oriente de la ĉefa insulo, kiuj estas nomitaj laHispanaj Virgulininsuloj kaj geografie apartenas al la insularoVirgulininsuloj. La Virgulininsuloj estis trovitaj deKristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kielSanta Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigiteLas Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo priSankta Ursulo de Kolonjo.
La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.
Ĝi estis unue vizitata de eŭropanoj dum la dua vojaĝo deKristoforo Kolumbo en1493. De tiam, ĝi restis kolonio de lahispana monarkio.
Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceterajiberamerikaj landoj, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En1898, okaze de lahispana-usona milito, Porto-Riko estis aligita al Usono.
En1945Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en1952 estas organizita aŭtonoma regado.
Porto-Riko sendas sian propran teamon al laOlimpiaj ludoj. La porto-rikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).
La portorikanoj ne rajtas elekti laprezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanton al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.
LaPuertorika amazono (Amazona vittata), konata ankaŭ kielPuertorika papago,cotorra puertorriqueña aŭiguaca, estas la nura ekzistantapapago endemia de la arkipelago Puertoriko. Ankaŭ laPuertorika lacertokukolo (Coccyzus vieilloti) estas endemio de la insulo Puertoriko.
La ekonomio de Porto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.
Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.
Porto-rika kulturo estas miksaĵo de kvar kulturoj:Afrika (elsklavoj),Taína (el Amerikaj indianoj),Hispana (el Eŭropo), kaj pli lastatempe,Nordamerika (el Usono). ElIberio, ili ricevis laHispanan lingvon, la katolikan religion, kaj multe da pliaj tradicioj.