Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Porto-Novo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porto-Novo
urbo
komunumo de BeninoRedakti la valoron en Wikidatavd
Administrado
 
Ĝemelurboj
Metropolo Liono(2022–)
Cergy-Pontoise(1995–)Redakti la valoron en Wikidatavd
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro264 320  (2013)[+]
Loĝdenso5 083 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo6° 29′ N,2° 37′ O(mapo)6.48333333333332.6166666666667Koordinatoj:6° 29′ N,2° 37′ O(mapo)[+]
Alto38 m[+]
Areo52 km² (5 200 ha)[+]
Porto-Novo (Benino)
Porto-Novo (Benino)
DEC
Situo de Porto-Novo
Porto-Novo (Porto-Novo)
Porto-Novo (Porto-Novo)
DEC
Situo de Porto-Novo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoPorto-Novo[+]
vdr
Porto-Novo en la departementoOuémé de Benino

Porto-Novo (aŭPorto Novo) estas la ĉefurbo de la okcidentafrika landoBenino. La urbo estas sidejo de laparlamento kaj de kelkajministerioj, dum la aliaj, plimulte da ili, troviĝas en urboKotonuo (france Cotonou). Krome Porto-Novo estas la administra centro de la ŝtata departementoOuémé.

Laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis264 320 loĝantoj sur areo de52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de5 083 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Porto-Novo estas havena urbo borde de la laguno de Porto-Novo, kiu estas flanka parto de laGolfo de Gvineo. En 2013 la urbo havis 264 320 loĝantojn, kio igas ĝin la dua plej loĝata urbo de Benino, kvankam ekonomie malpli grava ol la urbo de la registara sidejo,Kotonuo. La geografiaj koordinatoj estas 6° 29' 0" norde kaj 2° 37' 0" oriente.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Ĝis la 17-a jarcento la urbo nomiĝisAjatche kaj estis la ĉefurbo de la reĝlandoAja. Sian nunan nomon (en Esperanto "haveno nova") ĝi ricevis dum la 17-a jarcento de portugalaj maristoj, kiuj sklavigis afrikanojn kaj de ĉi-tie ŝipe sendigis ilin al Norda Ameriko.

Dum la jaro1863 la reĝlando akceptis la "protekton" de la franca armeo, por bari la antaŭeniron de la brita armeo. La najbara reĝlandoDahomey tamen malaprezis la sekvan ĉeeston de francaj soldatoj en Aja, kaj komenciĝis milito inter la du regnoj. Dum la jaro1883 laFranca Mararmeo okupis Porto-Novon kaj la urbo iĝis parto de la franca kolonioDahomey. Dum1900 la urbo iĝis la ĉefurbo de Dahomey, la hodiaŭaBenino.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estas la centro de agrikultura regiono, kies ĉefaj produktoj estaspalmoleo kajkotono, kaj kiu krome eksportaskapokon.

Kulturo kaj eduko

[redakti |redakti fonton]
Butiko en Centro Songhai. FotisMireille Grosjean

LaÉcole du Patrimoine Africain, instituto pri la konservo de la kultura heredaĵo de Afriko, aktivas en 26 landoj de la kontinento sude de laSaharo, en kiuj la ĉefa lingvo estas lafranca,hispana kajportugala.

En Porto Novo situas lertigejo por kamparanoj, kies nomo estas CentroSonghai, laŭ la nomo de la vastega imperio, kiu ekzistis en tiu regiono antaŭ la alveno de blankuloj. En Songhai oni bredas porkojn, fiŝojn, kokinojn. Oni kreskigas legomojn, cerealojn, fruktoarbojn. En la Centro oni produktas konfitaĵojn, fruktosukojn, sapojn, ktp. La uzantoj de la centro manĝas el la produktoj de la centro. La urbanoj povas veni aĉeti varojn en la butiko de la centro.

En la Centro staras granda domo, en kiu oni recikligas plaston.

La studentoj de Centro Songhai venas el diversaj franclingvaj afrikaj landoj.

Esperanto en Porto-Novo

[redakti |redakti fonton]
La Esperanto Arbo en Centro Songhai. Fotis en2012Mireille Grosjean

En2007 ILEI organizis en Porto Novo en Centro Songhai seminarion por lertigi instruistojn.En somero2008 okazis en Porto Novo en Centro Songhai tutmonda konferenco deILEI, la Ligo de instruistoj deEsperanto. Partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el 4 kontinentoj, du trionoj estis afrikanoj el 5 landoj. Okazis sesio deInternaciaj Ekzamenoj de ILEI /UEA. En Centro Songhai staras arbo plantita dum la Konferenco en2008 kunZEO-ŝildo "ARBRE DE L'ESPERANTO".

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Porto-Novo&oldid=9000195"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp