Vi povas troviĝeneralan helpon pri multaj Vikipediaj temoj. Tamen vi povas rekte peti pri helpo aŭ babili pri ia afero ĉe laDiskutejo. Vi povas diskuti specifan temon en la diskuta paĝo de ĉiu artikolo.
Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) jenivelo de leginda artikolo aŭ eĉ jenivelo de elstara artikolo.
La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.
Alidirektu! Iufoje, unu ĉefa artikolo povas havi plurajn aliajnAlidirektajn ligilojn el aliaj titoloj. Ekzemploj estas kiel mallongigo (ELNA alidirektas alEsperanto-Ligo por Norda Ameriko) aŭ fremda literumo (Paris alidirektas alParizo) aŭ esence sama temo (Ranedo alidirektas alRano). Oni simple povas fari specialan ligilon por alidirekti. En la elligota artikolo, tajpuenligota artikolo alklaku la butonon kaj konservu. La artikolo nun alidirektos ĝuste. Vidu ekzemple artikolojn:ELNA,Paris, kajRanedo.