Porrentruy situas en la centro deAjoie norde de la montoMont Terrible, kiu apartenas al la katenaĴuraso kaj laŭ kiu nomiĝis iama franca departemento. Tra la urbeto fluas la riveroAllaine, kiu alfluas en Francio alDoubs. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,84 km², de kiuj 41% estas kovritaj dearbaro, 38% servas poragrikulturo kaj 20% porsetlado.
La unua dokumenta mencio de Porrentruy datiĝas el la jaro1136 kielPurrentru. Unuaj setlejoj ekzistis en Porrentruy tamen jam en lakelta kaj laromia epoko.[1]
La setlejo apartenis unue al laGrafejoMontbéliard (germaneMömpelgard) antaŭ ĝi fariĝis en la jaro1271 posedaĵo de la PrincepiskopejoBazelo. Post lareformacio de1528 ĝis1792 Porrentruy estis la residenco de la princepiskopoj de Bazelo kaj tiel la ĉefurbo de la princepiskopejo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al laRaŭraka Respubliko, kiu kiel departamentoMont Terrible, kies ĉefurbo Porrentruy fariĝis, estis integrita alFrancio. De1800 ĝis1815 Porrentruy apartenis al la franca departementoHaut-Rhin, kaj en la jaro1816 ĝi fariĝis la ĉefurbo de samnoma distrikto deKantono Berno. Ekde la 1-a de januaro1979 Porrentruy apartenas kun la tuta distrikto al la novaKantono Ĵuraso.
Vidinda estas en Porrentruy la malnova urbocentro, kiu konservis sian mezepokan aspekton kun multnombraj urboportaloj kaj la preskaŭ komplete konservitaj urbomuroj kun la akvofoso ĉirkaŭ ĝi. Super la urbo tronas la kastelo, kiu ankaŭ hodiaŭ entenas la lokan tribunalon kaj malliberejon. De la kastela turo oni havas mirindan belvidon al la tua regiono de laAjoie. Ekster la malnova urbokerno troviĝas multnombraj noblaj vilaoj de la tiel nomita bela epoko fine de la 19-a jarcento.