Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Porko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri granda dombesto kaj subspecio "Sus scrofa domesticus" el ordo parhufuloj (Artiodactyla). Por bestoj el ordo ronĝuloj (Rodentia) foje nomataj "mara porketo", "porko el Gvineo" kaj "porko el Hindio" rigardu la paĝonKavio.
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porko
Porkino kaj porkido
Porkino kaj porkido
Biologia klasado
Regno:BestojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:MamulojMammalia
Superordo:Cetartiodactyla
Ordo:ParhufulojArtiodactyla
Familio:SuedojSuidae
Genro:SuoSus
Specio:S. scrofa
Subspecio:PorkoS. s. domesticus
Sus scrofa domesticus
Linnaeus,1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj
Sus domesticus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Porko (Sus scrofa domesticus) estas malsovaĝigita granda dikhaŭtamamulo, en laordoparhufuloj kaj la familiosuedoj, kiu ne remaĉas, kaj ofte estas bredata por homa nutrado.[1] Ĝi estas kutime konsiderata subspecio de laapro (Sus scrofa), sed foje kiel aparta specio. Ĝia kap-korpa longo gamas de 0.9 ĝis 1.8 m, kaj la plenkreskulo povas pezi de 50 ĝis 350 kg. Kompare kun aliaj cetartiodaktiloj, porka kapo estas relative longa, pintoforma, kaj senveruka. Kvankam cetartiodaktiloj estas ĝeneraleherbovoruloj, la malsovaĝa porko estas ĉiomanĝanto, kiel la apro.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Porkino kaj porkidoj
Kranio de Porko

La bredata porko tipe havas grandan kapon, kun longa muzelo plifortigita per speciala antaŭnaza osto kaj disko dekartilago ĉe la pinto.[2] La muzelo uziĝas por fose por serĉi manĝaĵon en la grundo, kaj estas tre kapabla sensorgano. Ladentara formulo de plenkreskaj porkoj estas 3.1.4.3/3.1.4.3, kio havigas totalon de 44dentoj. La malantaŭaj dentoj estas adaptitaj al muelado. Ĉe maskloj la kaninaj dentoj povas fariĝidentegoj, kiuj kreskas kontinue kaj estas akrigataj per konstanta raspado de unu kontraŭ alia.[2]

Estas kvar fingroj kunhufoj sur ĉiu piedo, kun la du pli grandaj centraj fingroj eltenantaj la plejparton de la pezo, dum ankaŭ la aliaj du eksteraj estas uzataj sur mola grundo.[3]

La plejparto de malsovaĝaj porkoj havas malabundan hararon kovrantan la haŭton, kvankam oni bredas ankaŭ lankovritan rason nomatanMangalico.[4]

Porkoj ruliĝantaj en koto

Porkoj havas kaj apokrinajn kaj ekrinajnŝvitoglandojn, kvankam tiuj lastaj ŝajnas limigitaj al la areoj de la muzelo kaj de la dorsa nazo.[5] Porkoj, tamen, kiel aliaj "senharaj" mamuloj (ekz. elefantoj, rinoceroj, kaj kampo-ratoj), ne uzas termikajn ŝvitoglandojn por refreŝiĝi.[6] Porkoj ankaŭ estas malpli kapablaj ol multaj aliaj mamuloj forigi varmon el la malsekajmukozoj de la buŝo per anhelado. Ilia termoneŭtrala zono estas 16 ĝis 22 °C.[7] Je pli altaj temperaturoj, porkoj malvarmigas sin per ruliĝado en koto aŭ akvo; tamen oni sugestis ankaŭ ke tiu ruliĝado en koto povus utili ankaŭ por aliaj celoj, kiaj protekto kontraŭ sunbruligo kajektoparazitoj, kaj odor-markado.[8] Tiu konduto estas komuna kun aproj, kiuj krome kutimas poste grati sin kontraŭ plej aspraj arboŝeloj, ekzemple el anzinoj aŭ aliaj kverkoj, aŭ eĉ kontraŭ rokoj.

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]
Porkoj ŝmirantaj koton sur si

La konduto de porkoj estas iom pli simila alhundoj kajhomoj ol aliaj brutoj (ekz.bovoj) aŭŝafoj; laŭ multaj manieroj, ilia konduto ŝajnas esti meza inter tiu de karnomanĝuloj kaj la pli evoluintaj parhufuloj.[9] Porkoj elserĉas la akompanon unu de alia kaj ofte klopodas por konservi fizikan kontakton, kvankam ili ne nature formas grandajn gregojn.

Se kondiĉoj permesas, malsovaĝigitaj porkoj manĝas ade dum multaj horoj kaj poste dormas ankaŭ dum multaj horoj, kontraste alremaĉuloj kiuj tendencas manĝi por mallonga tempo kaj poste dormi ankaŭ por mallonga tempo. Porkoj estasĉiovoruloj kaj estas tre multflankaj en sia manĝokonduto. Ili povas pluvivi bone perkadavromanĝado kaj per la samaj specoj de manĝaĵoj kiujn homoj aŭ hundoj uzas. En natura medio, ili estas furaĝaj bestoj, ĉefe manĝante foliojn, herbojn, radikojn, fruktojn kaj florojn. Porkoj estas inteligentaj[10] kaj povas esti trejnitaj por plenumi multajn taskojn kaj trukojn.[11]

Tre malofte, aŭ nature kiel rezulto de nekutime agresema konduto, aŭ eble kiel rezulto de patologia procezo kiu ŝanĝas ilian konduton, bredataj porkoj iĝis agresemaj kaj vundis aŭ eĉ manĝis siajn prizorgantojn.[12]

Prizorgado de idoj

[redakti |redakti fonton]

Porkoj estas tre fekundaj bestoj, havantaj po 5-12 porkidojn samtempe, kaj tial povas pli rapide multobliĝi ol aliajbestoj kiuj havas po 1-2 idoj (kio okazas ĉebovoj,ĉevaloj, kajŝafoj).

Nesto

[redakti |redakti fonton]

Konduta trajto de porkoj kiujn ili kunhavas kun karnomanĝuloj estas konstruado de nestoj kaj pretigo de litoj (kvankam modernaj bredosistemoj ofte malhelpas tion). Porkoj elfosas kaj ŝmiras depresiojn (fosante per sia muzelo) kaj la porkinoj enkonstruas nestojn tie por naski. Unue la porkino fosas depresion laŭ la grandeco de sia korpo. Ŝi poste kolektas branĉetojn, herbojn kaj foliojn, kaj portas tiujn en sia buŝo al la depresio, konstruante per ili amaseton. Ŝi fosas en pli malgranda, pli bona materialo al la centro de la tumulo per siaj piedoj. Kiam la tumulo atingas la deziratan altecon, ŝi metas grandajn branĉojn, ĝis 2 metrojn longajn, sur la surfaco. Ŝi eniĝas en la tumulon kaj ĉirkaŭajn radikojn por krei depresion ene de la kolektita materialo. Ŝi tiam naskas en kuŝanta pozicio, kiu denove estas diferenca de aliaj parhufuloj, kiuj kutime naskas starante.[9]

Mamnutrado

[redakti |redakti fonton]
Porkino kun mamsuĉaj porketoj. Notu la preferon al la antaŭaj cicoj, kiu motivas konkuron pri la cicordo.

Kompare al la plej multaj aliaj mamuloj, porkoj montras kompleksan flegadan kaj mamsuĉan konduton.[13] Flegado okazas ĉiujn 50-60ajn minutojn, kaj la porkino postulas stimulon de porkidoj antaŭ lakto-liverado. Sensaĵoj (voĉoj, odoroj de mamoj kaj naskofluidoj, kaj la aranĝo de la haroj de la patrino) estas aparte gravaj tuj post naskiĝo por ke la porkidoj trovu la cicojn.[14] Komence, ili konkuras pri pozicio ĉe la mamaro, kaj poste ĉiu porkido masaĝas ĉirkaŭ sia respektivacico per siamuzelo, dum kiu tempo la porkinogruntas je malrapidaj, regulaj intervaloj. Ĉiu serio de gruntoj varias en frekvenco, tono kaj magnitudo, indikante la stadiojn de flegado al la porkidoj.[15] La fazo de konkurado pri cicoj kaj de nazumo ĉe la mamaro daŭras dum proksimume unu minuto, kaj finiĝas kiam laktofluo komenciĝas. En la tria fazo, la porkidoj tenas la cicojn en siaj buŝoj kaj suĉas per malrapidaj movoj de la buŝo (po unu en sekundo), kaj la ritmo de la patrinaj gruntoj rapidiĝas dum ĉirkaŭ 20 sekundoj. La gruntpinto en la tria fazo de mamnutrado ne koincidas kun lakto-livero sed kun la liberigo deoksitocino de lahipofizo en la sangocirkuladon.[16] La kvara fazo koincidas kun la periodo de ĉefa laktofluo (10-20 sekundoj) kiam la porkidoj subite retiriĝas iomete de la mamaro kaj komencas suĉi per rapidaj movoj de la buŝo po proksimume tri en sekundo. Dum tiu fazo, la patrinaj gruntoj rapidiĝas en pli malalta tono kaj ofte en rapidaj serioj de tri aŭ kvar. Finfine, la fluo ĉesas kaj same la gruntado de la porkino. La porkidoj tiam povas impeti de cico al cico kaj rekomenci mamnutradon per malrapidaj movoj, aŭ nazumo ĉe la mamaro. Porkidoj masaĝas kaj mamsuĉas la cicojn de la porkino post kiam laktofluo ĉesas por sciigi la patrinon pri sia nutrostatuso. Tio helpas al ŝi reguligi la kvanton de lakto liberigita de tiu cico en estontaj mamnutradoj. Ju pli intensa la postfuraĝa masaĝado de cico, des pli bona la estonta laktoliberigo de tiu cico estos.[17]

Cicordo

[redakti |redakti fonton]
Porkino kaj porkidoj

Ĉe porkoj,domin-hierarkioj povas esti formitaj en tre frua aĝo. Bredporkidoj estas tre frumaturaj kaj kelkajn minutojn post naskiĝo, aŭ foje eĉ sekundojn, ili provas mamsuĉi. La porkidoj naskiĝas havantaj jam akrajn dentojn kaj ili batalas por starigi cicordon ĉar la antaŭaj cicoj produktas pli grandan laktokvanton. Post kiam la cicordo estas decidita, ĝi restas stabila kaj ĉiu porkido kutimas trinki de speciala cico aŭ grupo de cicoj.[9] Estas montrite ke stimulo de la antaŭaj cicoj ŝajnas esti grava en kaŭzado al lakto-liverado[18], do eble estas bone por la tuta porkidaro, ke tiujn cicojn okupu sanaj porkidoj. En eksperimento kie oni vartis grupojn de porkidoj per artefarita porkino, oni konstantis ke rekono de cico en speciala areo de la mamaro dependis komence de vida orientiĝo per referencpunktoj de la mamaro por trovi la areon, kaj poste de la flarsento por pli preciza serĉo ene de tiu areo.[19]

Sensoj

[redakti |redakti fonton]
Pendventra porko.

Porkoj havas panoraman vidkapablon de ĉirkaŭ 310° kajduokulan vidkapablon de 35° ĝis 50°. Estas opiniite ke ili ne havas okulmoveblon;[20] aliaj bestoj kiuj ne havas okulmoveblon, ekz. ŝafoj, levas siajn kapojn por vidi malproksimajn objektojn.[21] La amplekso laŭ kiu porkoj havas kolorvidon daŭre estas fonto de iu debato, aliflanke, la ĉeesto de konusĉeloj en laretino kun du apartaj ondolongaj sentemoj (bluaj kaj verdaj) indikas ke almenaŭ ia kolorvido ĉeestas.[22] Porkoj estas scivolemaj kaj tio devus esti memorita kiam okazas movado de ili. Se ili ne estas urĝigitaj kaj povas esplori kien ili iras antaŭen, ili povas esti movitaj per multe malplia fortostreĉo.

Porkoj havas bone evoluintan flarsenton kaj ties uzado estas profitita en Eŭropo kie ili estas trejnitaj por serĉi subterajntrufojn. Flaraj prefere ol vidaj stimuloj estas uzataj en la identigo de samspeciuloj.[23] Ankaŭ aŭdado estas bone evoluinta kaj lokalizo de sonoj estas farata per movado de la kapo. Aŭdaj stimuloj estas utiligitaj grandskale de porkoj kiel komunikilo en ĉiuj sociaj agadoj.[24] Alarmo kaj malamikaj stimuloj estas elsenditaj al samspeciuloj ne nur per aŭdaj signaloj sed ankaŭ perferomonoj.[25] Simile, Pporkino kaj ŝiaj porkidoj rekonas unu la alian per flaraj kaj voĉaj signaloj.[26]

Homaj uzoj

[redakti |redakti fonton]
Porko-bredejo.

Diversajrasoj de porkoj estasbredataj por diversaj celoj. Ili origine estis bredataj por akiriviandon kajgrason, el kiuj nun gravas ĉefe la vianda celo (porkaĵo). Dum lahibridigoj, oni celas rapide kreskantan porkon rilate al la donitafuraĝo.

Porka viando estas manĝata vaste tra la mondo. Grava escepto estas islamajlandoj, ĉar laislama regularoHalalo (same kiel lajudismakoŝera regularo) malpermesas manĝadon de porkaĵo. Same enhispana kiel entajvanakuirartoj oni manĝas kiel viandon ĉion venantan el korpo de porko:ŝinkon,kolbasojn,orelojn,muzelon,lardon, kaj eĉ lasangon. EnBrazilo, lanazo,oreloj kajpiedoj estas rigardataj kiel noblaj viandoj; male, enUsono homoj ne manĝas ilin, sed manĝigas ilin alhundoj. En Hispanujo porkoj abundas en la regionojEkstremaduro kajAndaluzujo, per la glanoj de kies multajanzinoj kelkaj nutriĝas, libere vivante en la kamparo. Krome ankaŭ lafelo, haroj kaj ostoj estas uzataj por industriaj celoj.

Montro dekolbaso.

La porko estas plejparte uzata por siaviando, nomeporkaĵo. Aliaj manĝvaroj faritaj de porkoj estas porkaĵakolbaso (enfermaĵoj faritaj el laintestoj),lardo, fumaĵitaŝinko, ŝinko- kaj porkaĵ-gratadoj (faritaj el lafelo aŭ lardhaŭto). La kapo de porko povas esti uzita por produkti konservitanĵeleon nomatanporkokapaĵo (foje konata kielgalantino). Ankaŭhepato,intestoj,sango (por sangopudingo aŭsangokolbaso), kaj alia buĉ-forĵetaĵoj de porkoj estas vaste uzataj por manĝado, kiel ĉetripaĵoj kajŝmiraĵoj. En kelkaj religioj, kiel ekzemplejudismo kajIslamo, porkaĵo estastabuo-manĝaĵo.

La uzado de porkalakto por homa konsumo okazis iam, sed ĉar ekzistas certaj malfacilaĵoj por akiri ĝin, ekzistas malmulte da komerca produktado. Rara fromaĝo nomataPorcorino estas produktata enToskanio. Porka haŭto kutime estas uzata por produkti sidilajn kovraĵojn, vestojn, pork-lardaĵojn, kaj aliajn erojn.

Lastatempe, porkoj ĝuas iom da populareco kiel hejmbestoj, precipe lapendventra porko kaj aliaj nanaj rasoj.[27][28] Ekzemple la fama usona aktoroGeorge Clooney havis vjetnaman porkon, kiu mortis post 18-jara vivo.[29]

Bredado

[redakti |redakti fonton]

Proksimume 1.5  miliardoj da porkoj estas buĉataj en jaro.[30]. Tio estas pli ol la tuta loĝantaro tial, ke ili kutime havas malpli ol unu jaro kiam oni buĉas ilin. Aliaj, kiujn oni juĝas tro feblaj kiam ili naskiĝas, estas mortigataj per batado kontraŭ muro[31].

Intensa bredado

[redakti |redakti fonton]

Intensa industria bredado konsistigas preskaŭ la tutan mondan produktadon de porkaĵo, motive de la tre malgranda mona kosto. Oni grupigas la porkojn en konstruaĵoj nomataj grasigejoj, dividitaj en ĉambregojn havantajn plurajn kaĝojn kun lataj plankoj por faciligi la pritraktadon deflusterko. La ĉambroj ne bezonas varmigon, krom por la plej junaj porkidoj, kiuj bezonas ekstran varmigon, ĝenerale per movebla mazuta aŭ petrola varmigilo. Por regi la temperaturon konvene al la aĝo de la porkoj (kutime de 27°C por la plej junaj ĝis 21°C por la baldaŭ buĉotaj), oni uzas ventolilojn, kiuj forigas la ekscesan varman aeron. La denso de la porkoj en la ĉambro estas tre alta. En multaj lokoj ĝi ne estas jure regulata; kie tiaj reguloj ekzistas, la garantiata spaco estas malgranda. Ekzemple, eŭropa juro postulas por pli ol 110-kilograma porko spacon de 1 m², aŭ por porkido 0.15 m². Por ke la porkoj ne mutilu unu la alian, precipe mordante la vostojn, oni ofte fortranĉas la voston kaj muelas aŭ tranĉas la dentojn al la porkidoj. Preskaŭ ĉiuj bredistoj kastras la porkidojn sen anestezo antaŭ la aĝo de sep tagoj por ŝpari tempon kaj monon.

Taksonomio

[redakti |redakti fonton]

La malsovaĝa porko kaj laapro estas plej ofte konsiderataj kielsubspecioj de unu sama specioSus scrofa, nomita deCarl Linnaeus en 1758; sekve de tio, la formala nomo de la malsovaĝa porko estasSus scrofa domesticus.[32][33] Tamen, en 1777,Johann Christian Polycarp Erxleben klasigis la malsovaĝan porkon kielspecion apartan. Li donis al ĝi la nomonSus domesticus, kiu estas ankoraŭ uzata de kelkaj taksonomiistoj.[34][35]

Historio

[redakti |redakti fonton]
Spermo-kolektado por artefarita fekundigo.

Arkeologiaj pruvoj indikas ke porkoj estismalsovaĝigitaj el aproj jam en la jaroj 13,000-12,700 a.K. en laProksima Oriento, pli specife en laTigrisa Baseno[36], kaj komence estis mastrumataj en natura medio laŭ maniero simila al la maniero kiel ili estas administritaj fare de iuj nuntempaj novgvineanoj.[37] Restaĵoj de porkoj estis datitaj al pli frue ol 11,400 a.K. enKipro. Tiuj bestoj devis deveni el la kontinento, kio indikas malsovaĝigon faritan en la apuda kontinento ĉirkaŭ tiam.[38] Okazis ankaŭ aparta malsovaĝigo en Ĉinio antaŭ proksimume 8000 jaroj.[39][40]

DNA trovita en subfosiliaj restaĵoj de dentoj kaj makzeloj deneolitikaj porkoj montras ke la unuaj porkoj en Eŭropo estis alportitaj el la Proksima Oriento. Tio stimulis la malsovaĝigon de loka eŭropa apro rezultiganta trian malsovaĝigon pro kiu la genoj de Proksima Oriento malaperis en eŭropaj porkoj. Modernaj malsovaĝaj porkoj rezultas el kompleksaj interŝanĝoj, en kiuj eŭropaj bredlinioj estis eksportitaj en victurno al la praa Proksima Oriento.[41][42] Historiaj registroj indikas ke aziaj porkoj estis prezentitaj en Eŭropon dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.

Varmo al porkidoj en porko-bredejo

La fleksebla naturo kaj ĉiovora dieto de la apro permesis al fruaj homoj malsovaĝigi ĝin volonte. Porkoj estis plejparte uzataj por manĝado, sed fruaj civilizoj ankaŭ uzis porkajn felojn por ŝildoj, ostojn por iloj kaj armiloj, kaj haregojn por brosoj.[43] EnHindio, porkoj estas uzitaj por longa tempo, plejparte enGoao kaj kelkaj kamparaj lokoj, enporknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo deekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

Porkoj estis alportitaj al sudorientaNordameriko el Eŭropo fare dede Soto kaj aliaj fruaj hispanajesploristoj. Eskapintaj porkoj resovaĝiĝis kaj kaŭzis grandan damaĝon al indianoj kiuj havis neniujn brutojn.[44] Porkoj resovaĝiĝis ankaŭ en multaj aliaj mondopartoj (ekz.Nov-Zelando kaj nordaKvinslando) kaj kaŭzis grandan medipoluon.[45][46] Sovaĝaj hibridoj de la eŭropa apro kun la porko estas tre damaĝaj kaj al la medio kaj alagrikulturo (inter la 100 plej damaĝaj bestospecioj), precipe en sudorientaSudameriko deUrugvajo ĝis SudaMato-Groso deBrazilo (Centra-Okcidenta Regiono), kajSan-Paŭlo (ŝtato) (Sudorienta Regiono), kie ili estas konataj kieljavaporcos (dejavali kajporco, tio estas "apro-porkoj").[47][48][49][50][51]

En tradicia bredado, ĉiu kampara familioj tenis kelkajn porkojn, kiuj ĝis buĉado iradis libere ĉirkaŭ la bieno. Ili nutris sin mem, fosante perglanoj kajkaŝtanoj.

Kun proksimume unu milo da milionoj da samtempe vivantaj individuoj, la malsovaĝigita porko estas unu el la plej multnombraj mamuloj sur la planedo.[52][53]

En homa kulturo

[redakti |redakti fonton]

Ĉar porkoj estas tiom konataj bestoj, ili ofte aperas en literaturo kaj aliaj manifestaĵoj de la homa kulturo. Menciindas lapopola rakonto deLa tri porketoj, kie tri porketoj ludas pozitivajn rolojn dumlupo funkcias kiel negativa fiulo. En la konata noveloLa Besto-Farmo deGeorge Orwell, porkoj faras diversajn gravajn rolojn. Tre popularaj fikciuloj deanimacio estas la usonaPorky Pig kaj la ĉefrolulo deGordy.

Porkidoj.
  • La porko estas unu el la 12 bestoj kiuj aperas en la ĉinazodiako.
  • La porko ne povas levi sian kolon supren.
  • La porko povas ĝui orgasmon de 30 minutoj.
  • Pri la porko oni diras, ke ĝi estas la ununura animalo kiu neniam mortas pro maljuneco, ĉar oni buĉas ilin kiam ili estas junaj, kaj oni diras, ke el la kadavro de la porko oni profitas ĉion, ĉar kuirarto uzas eĉ partojn kiujn oni ĉiam forĵetas ĉe aliaj buĉitoj: krurojn, muzelon, orelojn, intestojn, testikojn, kaj internaĵojn (renojn, hepaton, pulmojn, koron ktp.).
  • Homoj ofte asocias porkojn kun manĝ-avido kaj malpuremo; tio lasta devenas probable de ilia kutimaro ruliĝi en koto, kio fakte kontribuas al higieno per forigo de parazitoj kaj aliaj agentoj de infekto vivantaj sur la haŭto. Pro tio ofte oni insultas malpuremajn personojn per la pejorativa uzado de la terminoporko.
  • La brazila nacia pladoFeijoada estas farita el porko.
  • Enbrazilafolkloro la terminoporko rilatas al la 18-a nombra grupo, t.e., ĉiuj numeroj finiĝantaj per 69-70-71-72.

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 27an ĉapitron "Fabelo el Samoo" al komentoj pri tiu lando; poste ŝi rakontas la fabelon "Kiel Porkoj Venis al Samoo".[54]

Proverboj

[redakti |redakti fonton]
La lupo akcidente plonĝas en la kuirpoton. Fino de laLa tri porketoj.

Ekzistas pluraj (6)proverboj pri porko en laProverbaro Esperanta deL. L. Zamenhof, inter ili[55]:

  • Citaĵo
     Al porko Dio kornojn ne donas. 
  • Citaĵo
     Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. 
  • Citaĵo
     Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. 

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV2, p. 902.
  2. 2,02,1ADW: Sus scrofa: Information
  3. Feral Pig / Hog / Pig / Wild Boar Hunting
  4. Royal visit delights at the Three Counties Show.. Arkivita ella originalo je 2008-05-21. Alirita 2014-11-08 .
  5. Sumena, K.B., Lucy, K.M., Chungath, J.J., Ashok, N. kaj Harshan, K.R., (2010). Regional histology of the subcutaneous tissue and the sweat glands of large white Yorkshire pigs. Tamilnadu Journal of Veterinary and Animal Sciences, 6(3): 128-135[1][rompita ligilo]
  6. Folk, G.E. and Semken, H.A., (1991). The evolution of sweat glands. International Journal of Biometeorology, 35: 180-186
  7. Sweat like a pig?
  8. Bracke, M.B.M., (2011). Review of wallowing in pigs: Description of the behaviour and its motivational basis. Applied Animal Behaviour Science, 132(1): 1-13
  9. 9,09,19,2Clutton-Brock, J., (1987). A Natural History of Domesticated Mammals. Cambridge University Press, Cambridge, pp.73-74
  10. (November 2009) “Pigs learn what a mirror image represents and use it to obtain information”,Animal Behaviour 78 (5),p. 1037–1041.doi:10.1016/j.anbehav.2009.07.027. Alirita 2010-07-28.. [rompita ligilo]
  11. Angier, Natalie, "Pigs Prove to Be Smart, if Not Vain",The New York Times Company, 2009-11-09. Kontrolita 2010-07-28.
  12. 70-year-old Oregon farmer eaten by his hogs
  13. Fraser, D., (1980). A review of the behavioural mechanisms of milk ejection of the domestic pig. Applied Animal Ethology, 6: 247-256
  14. Rohde Parfet, K.A. and Gonyou, H.W., (1991). Attraction of newborn piglets to auditory, visual, olfactory and tactile stimuli. Journal of Animal Science, 69: 125-133
  15. Algers, B., (1993). Nursing in pigs: communicating needs and distributing resources. Journal Animal Science, 71: 2836-2831
  16. Castren, H., Algers, B., Jensen, P. and Saloniemi, H., (1989). Suckling behaviour and milk consumption in newborn piglets as a response to sow grunting. Applied Animal Behaviour Science, 24: 227-238
  17. Jensen, P., Gustafsson, G. and Augustsson, H. (1998). Massaging after milk ejection in domestic pigs - an example of honest begging? Animal Behaviour, 55: 779- 786
  18. Fraser, D., (1973). The nursing and suckling behaviour in pigs. I. The importance of stimulation of the anterior teats. British Veterinary Journal, 129: 324-336
  19. Jeppesen, L.E., (1982). Teat-order in groups of piglets reared on an artificial sow. II. Maintenance of teatorder with some evidence for the use of odour cues. Applied Animal Ethology, 8: 347-355
  20. Animalbehaviour.net (Pigs). Arkivita ella originalo je 2012-03-17. Alirita9a de decembro 2012 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-03-17. Alirita 2014-11-08 .
  21. Animalbehaviour.net (Sheep). Arkivita ella originalo je 2012-12-26. Alirita 9a de decembro 2012 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-12-26. Alirita 2014-11-08 .
  22. Lomas, C.A., Piggins, D. and Phillips, C.J.C., (1998). Visual awareness. Applied Animal Behaviour Science, 57: 247-257
  23. Houpt, K.A., (1998). Domestic Animal Behavior for Veterinarians and Animal Scientists. 3rd edition. Iowa State University Press, Ames.
  24. Gonyou, H.W., (2001). The social behaviour of pigs. In "Social Behaviour in Farm Animals", eds. Keeling, L.J. kaj Gonyou, H.W. CABI, Oxford.
  25. Vieuille-Thomas, C. and Signoret, J.P., (1992). Pheromonal transmission of an aversive experience in domestic pigs. Journal of Chemical Ecology, 18: 1551-1557
  26. Jensen, P. and Redbo, I., (1987). Behaviour during nest leaving in free ranging domestic pigs. Applied Animal Behaviour Science, 18: 355-362
  27. Oink, oink, cerdos como mascota - mascotanet.com. Arkivita ella originalo je 2008-09-15. Alirita 2014-11-08 .
  28. Piggies are friends not food - YouTube
  29. http://www.20minutos.es/noticia/179543/0/George/Clooney/cerdo/ Ha muerto el cerdo de George Clooney, alirita la17an de septembro 2013,4a de decembro de 2006
  30. FAOSTAT. Alirita 25-a de oktobro 2019 .
  31. Finger, Sarah. Maltraitance animale : «Les porcelets hurlent de douleur» (france) (23-a de oktobro 2019).
  32. National Center for Biotechnology Information data page
  33. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (2004). “The naming of wild animal species and their domestic derivatives”,Journal of Archaeological Science 31 (5),p. 645–651.doi:10.1016/j.jas.2003.10.006. 
  34. Corbet kaj Hill (1992) aludis al ĝi en MSW3 id=14200054
  35. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (1996). “Proposed conservation of usage of 15 mammal specific names based on wild species which are antedated by or contemporary with those based on domestic animals”,Bulletin of Zoological Nomenclature 53,p. 28–37. Arkivigite je 2014-10-14 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-10-14. Alirita 2014-11-08 .
  36. Sarah M. Nelson, Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. (1998)
  37. Rosenberg M, Nesbitt R, Redding RW, Peasnall BL (1998).Hallan Çemi, pig husbandry, and post-Pleistocene adaptations along the Taurus-Zagros Arc (Turkey). Paleorient, 24(1):25–41.
  38. (2009) “Pre-Neolithic wild boar management and introduction to Cyprus more than 11,400 years ago”,Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (38),p. 16135–8.doi:10.1073/pnas.0905015106. 
  39. (2000) “The origin of the domestic pig: independent domestication and subsequent introgression”,Genetics 154 (4),p. 1785–91. 
  40. History of domestication, Jean-Denis Vigne, Anne Tresset kaj Jean-Pierre Digard, 3a de julio, 2012,http://www2.mnhn.fr/archeozoo-archeobota/IMG/pdf/Cucchi_ChinaPig_JAS_Online.pdf[rompita ligilo]
  41. BBC News, "Pig DNA reveals farming history" 4 September 2007. The report concerns an article in the journalPNAS
  42. (2007) “Ancient DNA, pig domestication, and the spread of the Neolithic into Europe”,Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 104 (39),p. 15276–81.doi:10.1073/pnas.0703411104. 
  43. Oral Care.. Arkivita ella originalo je 2007-09-16. Alirita 2014-11-08 .
  44. II.G.13. – Hogs.. Arkivita ella originalo je 2007-12-20. Alirita 2014-11-08 .
  45. Alien Species Threaten Hawaii's Environment.
  46. Introduced Birds and Mammals in New Zealand and Their Effect on the Environment.
  47. Authorization for the slaughter of the 'javaporco' reassures farmers in Assis, SP en portugala
  48. IBAMA authorizes capture and slaughter of 'javaporcos' – Folha do Sul GaúchoArkivigite je 2017-07-03 per la retarkivoWayback Machine en portugala
  49. 'Javaporco' gives damage and scares farmers in Maracaí, SP – O Grito do BichoArkivigite je 2019-01-23 per la retarkivoWayback Machine en portugala
  50. MS Rural – farmers are authorized to make populational control of exotic species, such as the European boarArkivigite je 2014-10-12 per la retarkivoWayback Machine en portugala
  51. Status and Distribution of wild boar in Rio Grande do Sul, Southern Brazil (2009).
  52. Production, Supply and Distribution Online QueryArkivigite je 2010-10-18 per la retarkivoWayback Machine, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service
  53. Swine Summary Selected CountriesArkivigite je 2012-03-29 per la retarkivoWayback Machine, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service, (total number is Production (Pig Crop) plus Total Beginning Stocks
  54. Marjorie Boulton,Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro,Universala Esperanto-Asocio,Roterdamo, 1984, 2-a eldono 1993. Paĝoj 221-227.
  55. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15 .

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Lyall Watson: „The whole hog“. Exploring the extraordinary potential of pigs. Profile Books, London 2004,ISBN 1-86197-736-0.
  • Ingo König, Ingeborg Tschinkel, Heinz Scheller: Schweinebesamung. Biologie, Technik, Organisation. Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1971.
  • Groves, C. P., G. B. Schaller, G. Amato, kaj K. Khounboline. 1997. Rediscovery of the wild pig Sus bucculentus. Nature 386:335.
  • Larson, G., K. Dobney, U. Albarella, M. Fang, E. Matisoo-Smith, J. Robins, S. Lowden, H. Finlayson, T. Brand, E. Willerslev, P. Rowley-Conwy, L. Andersson, A. Cooper. 2005. Worldwide phylogeography of wild boar reveals multiple centers of pig domestication. Science 307(5715):1618-1621.
  • Lucchini, V. E. Meijaard, C. H. Diong, C. P. Groves, kaj E. Randi. 2005. New phylogenetic perspectives among species of South-east Asian wild pig (Sus sp.) based on mtDNA sequences and morphometric data. Journal of Zoology 266:25-35.
  • Robins, J. H., H. A. Ross, M. S. Allen, kaj E. Matisoo-Smith. 2006. Taxonomy: Sus bucculentus revisited. Nature 440:E7
  • Nelson, Sarah M. 1998.Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. UPenn Museum of Archaeology at Google Books.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
En angla
En germana
Portala ikonoPortalo pri biologio
Portala ikonoPortalo pri zoologio
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je la31-a de julio 2016 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Porko&oldid=9156351"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp