Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Popola muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPopolmuziko)
Folklora muziko elKantabrio,Hispanio.
Grupo demariaĉoj ĉe Mariaĉfestivalo deGuadalajara (Meksikio).
Ĵazo, naskita inter la plej malaltaj tavoloj de la socio de nigruloj en Usono, integriĝis plenplene en la kulturo muzika nuntempa.

Ne konfuzenda kun"Folk music" aŭmuzikofolk, kiu estas angla-usona tradicia popolmuziko.

Popola muziko estas tradicia muziko depopolo aŭ aliaetna grupo. Alia termino estasetna muziko.kiu tamen en multaj muzikvendejoj signifas "Triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". En historiaj epokoj la popola muziko dumlonge estis la muziko de laplebo, dum laaristokratio aŭskultadisklasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis (parte aŭ entute), forpelate depopo kaj la komercaj muzikoj.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]

Lafolkloro fontas de la tradiciaj muzikoj. Ĝi fiksis la tradiciajn muzikojn kaj celas montri spektaklon al publiko.Dume la tradiciaj muzikoj estas vivantaj, ĉar muzikistoj kaj dancistoj ilin praktikas kaj daŭre komponas.

Folkloristoj kaj poste etnomuzikologoj registradis la verkojn de maljunaj popolmuzikistoj por kolekti eble plej da popolmuzikoj.Etnomuzikologoj esploras la tradiciajn muzikojn, studante kolektitajnmelodiojn. Nuntempaj etnomuzikologoj analizas la nuntempan fenomenon. (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj). Ekzistas ankaŭkalendaroj por scii kie okazos la venonta balo en la propra regiono (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj).

La nuntempaj popolmuzikistoj koncertas kaj dancigas en popolajbaloj. Tiuj baloj havas diversajn repertuarojn laŭ la regionoj ĉar ili enhavas la dancojn kiujn la loka popolo scipovas danci. La popolmuzikoj estas liberaj je rajtoj (ili ne estas posedataj de komponistoj do ili ne estas protektitaj.) Aktualaj komponistoj kreas novajn dancmuzikojn por baloj de tradiciaj dancoj. En pluraj landoj deokcidenta Eŭropo okazadas regulaj festivaloj de popolaj muzikoj kie okazadas koncertoj kaj baloj (Vidu sube, en Eksteraj ligiloj, listo de festivaloj).[1]

Surstrate en urboj la popolaj muzikoj estas tiuj de kanzonistoj kaj gurdistoj kies kartonaj diskoj koncernas malnovajn kanzonojn. Ne plu estas ursomontristoj. Krom okaze de festoj kaj muzikaj procesioj maloftas la popolaj muzikoj (ne komercaj, sed tradiciaj) surstrate (vidu enFrancujo la "Violonades", procesio de amatoraj popolviolonistoj enOkcitanujo.)

Diversaj ĝenroj

[redakti |redakti fonton]
Keltaharpo ludita dum Kelta festivalo en 2010.

Popolmuzikistoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. en la franca vikipedio

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri muziko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primuziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Popola_muziko&oldid=8875699"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp