Ponto de Amikeco | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
ĵaluziponto road-rail bridge(en) ![]() internacia ponto ŝtala ponto ponto por piedirantoj ![]() | ||||
Estiĝo | 20-a de junio 1895 | |||
Malfermo | 20-a de junio 1954 | |||
Lando | Bulgario Rumanio ![]() | |||
Situo | Ruse | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 43° 53′ 15″ N,26° 0′ 26″ O(mapo)43.887526.007222222222Koordinatoj:43° 53′ 15″ N,26° 0′ 26″ O(mapo) | |||
Parto de | landlimo inter Bulgario kaj Rumanio![]() | |||
LaPonto de Amikeco estas voja ponto surDanubo inter la urbojGiurgiu enRumanio kajRuse enBulgario. Ĝi estis konstruita inter la jaroj1952 kaj1954.
La ponto estis malfermita la20-an de junio 1954. Ĝi estas 1 058 metrojn longa kaj situas 30 metrojn super la meza akvonivelo. Ĝi estas konstruita en ŝtal-trusa maniero kaj havas du etaĝojn, unu porfervojo kaj unu por aŭtoj, kun du koridoroj kajtrotuaroj por piedirantoj. Centre estas movebla parto de 85 metroj, kiun eblas forfaldi[1] por ebligi la pasadon de tre altaj ŝipoj. La ponto estas la sola ponto sur la parto (almenaŭ 450 km longa) de Danubo inter Bulgario kaj Rumanio (plia tia ponto estasnun konstruata interCalafat en Rumanio kajVidin en Bulgario). Laŭ la datenbankostructurae desegnis ĝin arĥitektoP. Andreev, laŭ aliajGeorgi Ovraĉov.
Bulgare la ponto nomiĝasМост на дружбата (Most na druĵbata),rumanePodul prieteniei; ambaŭ esprimoj signifas "ponto de (la) amikeco". Bulgaroj nomas la ponton ankaŭ la "danuba ponto" (Дунав мост /dunav most), ĉar ĝi estas la sola tia, kiu tuŝas Bulgarion. Ĝi estas parto de dueŭropaj ŝoseoj: E70 interBukareŝto kajVarno kaj E85 inter Bukareŝto kajVeliko Tarnovo.
Ĉar la ponto ligas du landojn, ĝi havas lim-kontrolan stacion. De la1-a de januaro 2007doganaj kontroloj ne plu estas, ĉar ambaŭ landoj apartenas alEŭropa Unio. La personaj kontroloj okazas en komuna oficejo; ankaŭ ili nuliĝas, kiam Rumanio kaj Bulgario plene aliĝas al laTraktato de Schengen; tio laŭplane okazas en marto2024.
La ponto situas je43° 53′ 22″ N26° 0′ 19″ O / 43.88944 °N, 26.00528 °O /43.88944; 26.00528(mapo), aŭ je kilometro 488,70 de la riverfino de Danubo.