Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pondokilogramo de forto (kgf), ofte ankaŭ nomata kilopondo (kp) estas tradicia unuo por mezuro deforto. Laŭ difino, unu forta kilogramo estas tia forto, kiu agas al korpo kunmaso de unukilogramo engravito deTero. La unuon oni enkondukis en 19-a jarcento, kaj nur poste oni malkovris, ke la forto de gravito ŝanĝiĝas depende delatitudo sur Tero kaj alteco super mara nivelo. Pro tio oni difinas laakcelon de libera falo por kalkulo de fortaj kilogramoj kiel precize 9.80665 m/s². Do, unu forta kilogramo egalas precize 9.80665neŭtonojn.[1][2]

La pondo estas arĥaa mezurunuo. Ĝi neniam iĝis parto deSistemo Internacia de Unuoj, kiu estis kreita en1960. La SI-unuo por forto estas neŭtono. Tamen la pondoj estas ankoraŭ uzataj en kelkaj problemoj deinĝenierarto, aparte enEŭropo kajĈinio. Ĝi ankaŭ estis uzata enSovetunio, kie ĝi estis standarda unuo portrakcio deraketoj kajaviadiloj.

Krome, estas uzataj unuoj kielmegapondo (1000 kgf). En moderna fiziko ofte anstataŭ la pondo estas uzatadekaneŭtono, kiu egalas precize al 10 neŭtonoj anstataŭ 9,80665.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. NISTGuide for the Use of the International System of Units (SI) Special Publication 811, (1995) page 51
  2. BIPM SI brochure, chapter 2.2.2.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pondo&oldid=7075263"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp