Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pompeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPompeius)
Tiu ĉi teksto ekde la unua meto en 2002 estas verkita grandparte en stilo patosa, pompa, balada, kaj ne konvenas al sobra enciklopedia teksto. Bona elirvojo el tio estus nove traduki iujn blokojn aŭ la tutan tekston el nacilingva vikipedia teksto...

Ne konfuzu la homon Pompeo kun la urboPompejo


Pompeo
Persona informo
Cn. Pompeius Cn.f.Sex.n. Clu. Magnus
Naskiĝo29-a de septembro106 a.K.
en Picenum,Romia Respubliko
Morto29-a de septembro48 a.K.
en Pelusium, Ptolemea Egiptio
Mortis proHommortigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perPikvundoRedakti la valoron en Wikidatavd
ReligioRomia religiovd
Lingvojlatinavd
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Partiooptimates(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroGnaeus Pompeius Strabo(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoLucilia(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojPompeia(mul)Traduki kajPompeia(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAntistia(en)Traduki(86 a. K.–82 a. K.)
Aemilia Scaura(en)Traduki(82 a. K.–82 a. K.)
Mucia Tertia(en)Traduki(79 a. K.–59 a. K.)
Juliino(59 a. K.–54 a. K.)
Cornelia Metella(en)Traduki(52 a. K.–48 a. K.)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojGnaeus Pompeius Magnus(en)Traduki
 (Mucia Tertia(en)Traduki)
Pompeia Magna(en)Traduki
 (Mucia Tertia(en)Traduki)
Seksto Pompeo
 (Mucia Tertia(en)Traduki)
Pompeius/Pompeia(en)Traduki
 (Juliino)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupoRomia politikisto
ancient Roman military personnel(en)Traduki
politikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojsenatano en la Antikva Romo(nekonata valoro–nekonata valoro)
moneyer(en)Traduki(71 a. K.–71 a. K.)
konsulo(70 a. K.–70 a. K.)
moneyer(en)Traduki(49 a. K.–49 a. K.)
kvestoro
pretoroRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojUnua triumviraroRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Pompeo

Pompeo[1] (naskiĝis la29-an de septembro106 a.K., mortis la29-an de septembro48 a.K.) (latine,Gnaeus Pompeius Magnus) estis unu el launua triumviraro deRomio kune kunCezaro kajKraso en la finaj jaroj de laRomia Respubliko. Kiam Kraso mortis, Cezaro kaj Pompeo luktis por kapti laimperion por si mem. Cezaro fine venkis ĉe laBatalo de Farsalo. Pompeo fuĝis alEgiptio, kie reĝo Ptolemeo, la frato de la famaKleopatra, senkapigis lin.

De la aĝo de 23 jaroj, Pompeo estis sukcesa generalo kaj estis komparata kunAleksandro la Granda. Antaŭ la aĝo 45, li konkeris por laromia imperio:

Li ankaŭ konkeris parton de norda Afriko kajHispanion, batalis kunKraso kontraŭSpartako, kaj liberigis laMediteraneon depiratoj, kiuj floris dum la civilaj militoj.

Kompreneble, li nun estis nomata ne nur Pompeo, sed Pompeo la Granda.

Oni timis, ke Pompeo revenu el la militoj en Azio kun sia armeo por kaptiRomon, kaj por starigi sin kiel tiranon. Sed Pompeo revenis sen la armeo, respektante la respublikon.

Li nun estis mezaĝa kaj loĝis enRomo por ĝui siajn novajn riĉon kaj famon, kaj ankaŭ vivon kun sia edzino.

Inter aliaj aferoj, li helpis novan generalon, kiu batalis enGaŭlio:Julio Cezaro. Li eĉ edzinigis ties filinon, Julia.

KvankamCicerono kajKatono tuj vidis tra la afabla mieno de Cezaro, kaj prave komprenis lian minacon al laRespubliko, Pompeo longe subtaksis lin kaj estis tro memfida. Eĉ post la granda sukceso de Cezaro en Gaŭlio, Pompeo nur ridetis, kaj diris, ke li nur devus piedfrapi, kaj multe pli granda armeo venus al li por batali kontraŭ Cezaro.

Dum la vivo de Julia kaj Kraso, Cezaro eble ne estis minaco al Pompeo, sed tiam Julia mortis. Kaj sekve Kraso. Kaj tiam Cezaro venis kaj transirisRubikonon...

Romo estis ĥaosa kaj Pompeo fuĝis el Romo kajItalio, kaj iris trans la maron kun la plimulto de la Senato kaj kun sia armeo. Cezaro kaptis Italion sen batalo.

Kvankam Pompeo tute regis la maron, kaj komandis armeon duoble grandan, li tamen evitis rektan batalon kontraŭ Cezaro (kiu ja estis la pli bona generalo). Anstataŭe li kuris post Cezaro por lacigi kaj malsatigi lian armeon. Sed amikoj kaj kunuloj de Pompeo maltrankviliĝis, kaj deziris batalon. Do, ĉe laBatalo de Farsalio, Cezaro kaj Pompeo finfine batalis, unu kontraŭ la alia.

Kaj en unu horo Pompeo perdis ĉion. Ne nur la batalon, sed ankaŭ la militon, laimperion, la potencon. Kaj en tiu horoRomio perdis por ĉiam sian respublikecon, spite al la postaj penoj deKatono,Bruto kaj aliaj.

En la batalo, kiam Pompeo vidis la detruon de sia maldekstra alo, li malrapide kaj senparole foriris, tra la tendaro, kie staris la luksaj tendoj kaj tabloj de lia vanta armeo, al la maro. Li dormis ĉe la domaĉo de fiŝkaptisto, kaj la sekvan matenon li ŝipiris al Mitileno por kolekti sian edzinon kaj filon, kaj fuĝis al Egiptio.

En Egiptio la reĝo Ptolemeo timis Cezaron. Tial li senkapigis Pompeon. La finaj vortoj de Pompeo al sia edzino kaj filo estis la vortoj deSofoklo:

Tiu, kiu unufoje eniras la pordon de la tirano
Sklaviĝas, kvankam li antaŭe estis libera.

Ĉe la strando de Egiptio, du sekvantoj de Pompeo honoris lin, kaj bruligis lian forĵetitan senkapan korpon en funebraĵo. Lia ŝtiparo estis farita el tabuloj de malnova boato.

Poste, kiam Cezaro alvenis, li rifuzis la kapon, sed akceptis la sigelan ringon de Pompeo (kies bildo estis leono kun glavo). Cezaro larmis.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikoloPompeo en laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 1970, presita eldono, paĝo 847
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pompeo&oldid=8926280"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp