Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Polvosekego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farmisto kaj liaj du filoj dum polvoŝtormo en Kantono Cimarron,Oklahomo, Aprilo 1936. Ikona foto de Arthur Rothstein.

LaPolvosekego, aŭ enanglaDust Bowl, estis periodo de akrajpolvoŝtormoj kiuj ege damaĝis laekologion kajagrikulturon deprerioj elUsono kajKanado dum la1930-aj jaroj; forta sekego kaj malsukceso aplikisekfarmajn metodojn por eviti la ventajn procezojn (venterozio) kaŭzis la fenomenon.[1][2] Tiu sekego venis en tri tajdoj, 1934, 1936, kaj 1939–1940, sed kelkaj regionoj de altebenaĵoj suferis sekegajn kondiĉojn dum ĉirkaŭ ok jaroj.[3] Kun nesufiĉa kompreno de la ekologio de la ebenaĵoj, farmistoj estis kondukintaj etendanprofundplugadon de la praa grundopinto en laGrandaj Ebenaĵoj dum la antaŭa jardeko; tio forigis la indiĝenajn, profund-radikajn herbojn kiuj normale estis retenintaj grundon kaj humidecon eĉ dum periodoj de sekegoj kaj fortaj ventoj. La rapida mekanizado de farmekipaĵaro, speciale per malgrandaj benzin-traktoroj, kaj disvastigita uzado dekombajna rikoltilo kontribuis al decidoj fare de farmistoj konverti aridajn herbejojn (multo el kio ricevis ne pli ol 10 250 mm da precipitaĵo jare) por kultivi.[4]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. McLeman, R. A.; Dupre, J.; Berrang Ford, L.; Ford, J.; Gajewski, K.; Marchildon, G. (2014)."What we learned from the Dust Bowl: lessons in science, policy, and adaptation". Population and Environment. 35 (4): 417–440. doi:10.1007/s11111-013-0190-z. PMC 4015056.PMID 24829518. Alirita la 27an de majo 2019.
  2. Ben Cook; Ron Miller; Richard Seager."Did dust storms make the Dust Bowl drought worse?". Columbia University. Alirita la 27an de majo 2019.
  3. "Drought: A Paleo Perspective – 20th Century Drought".Arkivigite je 2010-10-02 per la retarkivoWayback Machine National Climatic Data Center. Alirita la 27an de majo 2019.
  4. "The American Experience: Drought". PBS. Alirita la 27an de majo, 2019.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Polvosekego&oldid=8409714"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp