Poltavo (ukraineПолтава, latinliterigitePoltava) estas urbo en la centro deUkrainio, borde de la riveroVorskla. Ĝi estas la centro de la samnomaPoltava provinco, kaj ene de la provinco ankaŭ de samnoma distrikto. La urbo situas proksimume 350 kilometrojn sude de la ukrainia ĉefurboKievo kaj ekde la epoko deSovetunio konsistas el la tri urbopartoj "Kijivo", "Lenino" kaj "Oktobro".
La areo de la urbo jam dum la ŝtonepoko estis home loĝata, pri kio atestas arkeologiaj restaĵoj. Enbulgaraj dokumentoj de la 7-a jarcento menciiĝas urbo "Baltavar" ĉe rivero Vorskla, dokumento de laKieva Regno el la jaro 1174 raportas pri la urbo "Ltava", kaj aliaj dokumentoj mencias la lokon "Oltava". Ne certas, ĉu la loko seninterrompe estis loĝata dum la epoko de la mongolaj invadoj de la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Dum la jaro 1403 la urbo unuafoje menciiĝas kun sia nuna nomo en dokumento de laGrandduklando Litovio, kiu poste iĝis la duobla monarkioPollando-Litovio. Dum la jaro 1641 Poltavo de la (pli kaj pli pole dominita)Pola-Litova Unio ricevis la urbajn rajtojn – tiutempe en la urbo vivis 812 loĝantoj kaj ekzistis 11 akvomuelejoj.
la ĉirkaŭaĵo de Poltavo (1650)
Dum la liberiga batalo de laukrainaj kozakoj kontraŭ la pola regado inter la jaro 1648 kaj 1658 la urbo estis grava centro de la ribeloj. Ekde la jaro 1668 Poltavo pli kaj pli estis influata de laRusia Imperio, kvankam la kozakoj komence ankoraŭ havis ampleksajn rajtojn je aŭtonomio. Dum la jaro1709 proksime de la urbo okazis unu el la plej grandajbataloj de laGranda Nordia Milito. Post venko de interalie Rusio en tiu milito la urbo ekde la jaro 1713 estis parto de laRusia Imperio. Dum la18a jarcento konstruiĝis la katedralo Uspenskij (1705-1801), de kiu tamen nur la aparte konstruita sonorila turo pretervivis la epokon deSovetunio; la cetero de la katedralo tamen post 1990 laŭ la historia modelo rekonstruiĝis en la origina loko.
la Aleksandra placo (1850)
Ekde la jaro 1803 la urbo estis centro de la rusia guberniejo Poltavo. Tiuepoke komenciĝis la laŭplana novigo de la urbocentro honore al la 100-jariĝo de la rusia venko. Aparte impresa estas la "Ronda Placo" kunklasicismaj konstruaĵoj.
Ĝis la fino de la19a jarcento la urbo havis iom pli ol 53.000 loĝantoj. Inter ili tiutempe estis 56 procentoj da ukrainanoj, po 20 procentoj da rusoj kaj da judoj, kaj 2 procentoj da poloj. Dum la epoko deSovetunio, kiam oni tre penis pri urbigo kaj industriigo, la urbanaro draste plimultiĝis, kvankam antaŭe dum la rusia interna milito sekve de la Unua Mondmilito, kaj dum atako de la armeo deNazia Germanio kadre de laDua Mondmilito mortis multaj loĝantoj. Ankaŭ post la kolapso deSovetunio kaj la starigo de sendependaUkrainio la urbo plukreskis: nuntempe ĝia loĝantaro konsistas el 88 procentoj da ukrainanoj kaj 11 procentoj da rusoj – tre etaj minoritatoj estas la belorusoj (0,2%) kaj armenoj (0,2%).