Oni ĝenerale konsentas, ke la establo de la pola ŝtato okazis en la jaro966, kiam regantoMjeŝko la 1-a akceptiskristanigon de la lando (tiel nomatanBapton de Pollando).[4] Pollando fariĝis reĝlando en1025 kaj en1569 establisunion kun laGranda Duklando de Litovio. Dum plej longa parto de sia ekzisto, Pollando estis lando sendependa, multetna kaj diverseklezia. Ĝi estis tre liberala ŝtato ĉefe je la adopto de laKonstitucio de la 3-a de Majo de1791.[5][6][7]
La ŝtato ekzistis ĝis la jaro1795 kiam ĝia teritorio estis dividita de tri okupaciantoj:Rusia imperio,reĝlando Prusio kajAŭstra imperio (procezo tiel nomatadispartigoj de Pollando). Sian sendependecon Pollando regajnis en1918 post launua mondmilito. Dum ladua mondmilito la lando estis okupaciita de la naziaTria Regno kaj deSovetunio. Aparte la okupado per la de la naziaTria Regno rezultis en laHolokaŭsto kaj pereo de milionoj da civitanoj de respubliko, plejparte de la en larespubliko aparte multaj aŝkenazaj judoj, sed ankaŭ de aliaj etnoj.[8][9] Post la milito Pollando fariĝis socialisma ŝtato, grandparte dependa deSovetunio, kaj fondinta membro de laVarsovia Pakto. En1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno almerkata ekonomio.
Deveno de la nomoPolska ne estas tutcerta. Laŭ la unua teorio, la nomo devenas de la gento de polanoj (pole:Polanie), kiu loĝis en la nunaGrandpollando. La vorto polanoj, cetere, venas de la pollingva vortopole (kampo) – rilate aŭ alterkulturo kiel ĉefa okupo de la gento, aŭ al loĝado sur ebenaĵoj (kompare kun la gentoj de vistulanoj aŭ mazovianoj)[10]. Iuj historiistoj (ekz. Przemysław Urbańczyk) kontestas tamen eĉ la ekziston de polanoj, kiuj en skribaj dokumentoj aperas nur unufoje en la12-a jarcento ĉekronikisto Nestor:
„ а от тѣхъ Лѧховъ прозвашасѧ Полѧне, Лѧховѣ друзии - Лютицѣ, инии Мазовшане, а нии Поморѧне (kaj de tiuj laĥoj unuaj nomiĝis polanoj, duaj laĥoj – luticoj [t.e. veletoj], aliaj – mazovianoj, kaj aliaj - pomerianoj ”
Denaro el la 11-a jarcento kun la latina nomo "Polonie".
Enlatino ĉirkaŭ la jaro1000 oni uzis la nomon de Pollando kiel la regiono-nomon:Polania, Polonie, kajBolizlauo Palaniorumduce, Bolizlavonem Poloniae, Bolizlavo Polianicus. Antaŭe tiun landon oni nomis nur per la tutetna formo:in Sclaviam, duce Sclavonica Bilizlavone susceptus, in Sclavania, Sclavonia, per kio oni povis konfuzi Pollandon kun Ĉeĥio, eĉ pli, se ambaŭ landoj estis regataj de Boleslaoj. Diskutindas laŭ historiistoj, ke - se la nomo de Pollando devenas de polanoj- strangas, ke la gento mem skribis la nomon de sia lando kun eraro (Polanie, sedPolonia, Polonie, Polonus). Ĉiukaze neniu dubas, ke la etimologio troviĝas en la tutslava vortopole (kampo).
La nomo povas ankaŭ deveni de la vortoopole, kiu signifas primitivan formon de genta organizo kun elektata reganto kaj komuna posedo de la tero. Laŭ alia teorio, la nomoPolska estas adjektivo, kiu signifis en la epoko de polanoj “kampara”. La tutan nomon “Kampara lando” povis postresti nur la unua parto de ĝi[11].
En la pasinteco oni plej ofte uzadis la latinajn nomojnterra Poloniæ – pola tero kajRegnum Poloniæ – Pola Reĝlando. La nomoPolska rilate al la tuta ŝtato estas uzata ekde la11-a jarcento.
La unua mencio pri Pollando (en la laŭvorta signifo de la nomo) troviĝas surmoneroj deMjeŝko la Maljuna, stampitaj de judoj estrantaj la monfarejon enKalisz. La surskribo, transliterumita el la hebrea alfabeto, dirasMSZKA KROL POLSKI (Mszka – Mjeŝko – la reĝo de Pollando aŭ la reĝo pola, ĉar ambaŭ vortoj samformas)[12].
La landon de polanoj ekde la14-a jarcento oni nomis Malnovpollando, poste Grandpollando, kompare al la sudaj teritorioj nomataj Malgrandpollando. Alilingvaj nomoj de Pollando, ekz.persaLaĥistan,litovaLenkija kajhungaraLengyelorszag, devenas verŝajne de la nomo de la gento laĥoj (aŭ lendianoj), loĝinta en sud-orienta Pollando. La vortoPolacy (poloj) en latina formoPolani, Poleni, Poloni aperis la unuan fojon en tekstoj deSankta Adalberto verkitaj ĉirkaŭ la jaro 1000. Dum longa tempo per la vorto “polo” oni nomis nurnobelojn, sendepende de iliaj etnaj devenoj.
Polonia estas la oficiala politika kaj nacia personigo de Pollando. Ĝi estas grava ero de pola nacia identeco, kiu esprimiĝas en literaturo, artaĵoj kaj popola kulturo. La termino devenas de la latina nomo por Pollando ("Polonia") kaj estas uzata ankaŭ rilate al la pola diasporo.
La vorto “respubliko” estas tradukata al la pola lingvo dumaniere:
kielRzeczpospolita – ĝi estas traduko de la latina, kutime uzata nur kiam oni parolas pri Pola Respubliko; tiel Pollandon la unuan fojon nomis kronikistoWincenty Kadłubek;
kielrepublika – ĝi estas kopio de la latinares publica kaj ne uzatas rilate al Pollando mem.
Dumantikva epoko la terenoj de nuntempa Pollando estis loĝataj de diversaj gentoj. Daŭre oni disputas pri etnaj kaj lingvaj apartenoj de tiuj grupoj, ĉefe pri deveno kaj ekspansio deslavoj.
En1933 en Biskupin oni trovis restaĵojn de ligna setlejo, establita ĉirkaŭ la jaro-738 kaj rilata alsoraba kulturo.
En la10-a jarcento Pollando formiĝis kiel unueca teritorio. La unua, historie atestita reganto de ĝi estisMjeŝko la 1-a, kiu en966 akceptis bapton alkristanismo. Tio komencis luktojn kontraŭ la slava pagana religio kaj kristanigon de la socio. La unuareĝo de Pollando estis filo de Mjeŝko la 1-a nomeBoleslao la Brava.
En1138 post la morto deBoleslavo la 3-a Pollando estis dividita de liaj filoj. Tiel komenciĝis preskaŭ 200-jarafeŭda dispartigo de la lando.Feŭda dispartigo estis periodo en la historio de Pollando, kiu konvencie daŭris ekde 1138 ĝis la kronado de Ladislao la 1-a en 1320. Karakteriza kvalito de tiu periodo estis progresanta diserigo de la pola ŝtato al ĉiam pli etaj, grandparte sendependaj, feŭdaj teroj. La procezo estis ligita al multobliĝo de la dinastio de Piastoj, kies ĉiu ano, laŭ la pola kutimjuro, havis la rajton posedi parton de la patra heredaĵo. Similaj procezoj okazis en la historio de la piasta lando jam antaŭe, sed tiam oni sukcesis ilin frue bremsi.
En la13-a jarcento du sileziaj regantoj, nomeHenriko la 1-a kaj Henriko la 2-a, unuigis du feŭdajn partojn, nomeSilezion kajMalgrandpollandon, sed postmongolaj atakoj kaj la bataloj ĉe Chmielnik kajLegnica en1241, ilia ŝtato denove dispeciĝis. Unuigon de la lando efektivigisLadislao la 1-a, kiu en1320 iĝis reĝo de Pollando. Lia filo,Kazimiro la Granda, efike plifortigis signifon de Pollando en la regiono, pligrandigis ĝian teritorion, subskribis diversajndefendopaktojn kaj faris diversajn enlandajn reformojn, ĉefe en konstruado kaj ekonomio. Post lia seninfana morto la dinastio de Piastoj kiel regantoj de Pollando malaperis.
LaSzlachta [ŝlaĥta] estis laŭleĝe privilegiita nobela klaso en laReĝlando Pollando. Ĝi gajnis instituciajn privilegiojn inter 1333 kaj 1370 dum la regado deKazimiro la 3-a (la Granda), kaj post 1413 ankaŭ enhavis nobelaron de Litovio.
Tiutempe okazis rapida evoluo de pola kulturo, scienco kaj ekonomio, danke al gravuloj kielKoperniko kajJan Kochanowski. Kutima estis ankaŭ religia toleremo. Komence de la16-a jarcento oni kreis la unuajn trupojn de polajhusaroj, rajdantoj kiuj venkis plurajn batalojn.
En la jaroj1474-1569 Pollando kaj Litovio estis celoj de 75 invadoj[13].
En1569 post la Lublina Unio estis establitaRespubliko de Ambaŭ Nacioj. Post la morto de la lasta jogajlido oni decidis en la jaro1573 pri libera elektado de la reĝoj. Tiutempa respubliko, precipe danke al leĝodecido pri religiaj liberoj, estis nomata “la azilo de herezuloj”; ĉi tien fuĝis persekutataj en Okcidenta Eŭropomenoanistoj,hugenotoj elFrancio kajjudoj forpelitaj elHispanio fare deinkvizicio. Nobelaro en Pollando, pli multnombra ol okcidente, utiligis la privilegiojn de tiel nomata Ora Nobela Libereco. En tiu periodo, nomita pola Ora Epoko, la respubliko pligrandiĝis kaj fariĝis unu el la plej grandaj landoj en Eŭropo.
En la17-a jarcento la respubliko eniris konflikton kontraŭSvedio (Sveda diluvo),Kozakoj (ribelo de Ĥmjelnicki) kaj Rusio (pola-rusa milito 1654-1667). Kaj la konfliktoj kaj mallerta regado kaŭzis poioman kadukiĝon de la lando. Malgraŭ tio,Johano la 3-a Sobieski kapablis venki turkan armeon dum labatalo deVieno en1683.
En la dua duono de la19-a jarcento aŭtonomion gajnisGalicio, troviĝanta en Aŭstrio. Ĝis1846 ekzistisLibera Urbo Krakovo, post la krakova ribelo aligita al Aŭstrio. En Prusio ekzistisGranda Poznana Duklando, nuligita post la grandpollandaj ribeloj en la jaroj 1846 kaj 1848. En1863 komenciĝis laJanuara Ribelo, kiu daŭris pli ol unu jaron.
Komence la Dua Respubliko estis demokratia respubliko kun multpartia parlamenta-kabineta reĝimo. La politika sistemo draste ŝanĝiĝis pro lamaja renverso en1926. Tiam estis enkondukita la prezidanta-aŭtoritata reĝimo.
Lamaja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole:przewrót majowy aŭzamach majowy) estispuĉo realigita en Pollando fare de marŝaloJózef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidantoStanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata deKazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore alIgnacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.
La provincoj pomeria, silezia, poznana kaj lodza, la regiono deSuwałki, norda kaj okcidenta partoj de Mazovio kaj okcidentaj partoj de la provincoj krakova kaj kielca fariĝis partoj de la Tria Regno. El centra parto de la landoAdolf Hitler decidis krei apartan administran unuon, kontrolatan de germanoj, nome Ĝeneralan Gubernion. La ceteran teritorion de Pollando aneksis Sovetunio. Formale la tereno fariĝis parto de Sovetunio surbaze deplebiscitoj en Okcidenta Belorusio kaj Okcidenta Ukrainio, kaj sekve – anekso per leĝdono de la Plej Alta Konsilantaro de Sovetunio. Respektivajn leĝodonojn decidis Hitler pri kreo de la Ĝenerala Gubernio. Ĉiuj leĝoj, kiuj decidis pri teritorioj de sendependa Pollando, estis kontraŭaj al la Haga Konvencio subskribita de ambaŭ okupaciantoj, kaj laŭ lainternacia juro nevalidaj. La okupaciantoj decidis, ke la28-an de septembro1939 post kapitulacio de Varsovio la pola ŝtato ĉesis ekzisti.
Nazigermanaj fortoj laŭ ordono elAdolf Hitler kreis ses germanajnekstermejojn en okupaciita Pollando, kielTreblinka,Majdanek kajAŭŝvico. La germanoj transportis milionojn de judoj el la tuta okupaciita Eŭropo por esti murditaj en tiuj koncentrejoj.[14][15] Entute, 3 milionoj da polaj judoj[16][17] – proksimume 90% de la pola antaŭmilita judaro – kaj inter 1.8 kaj 2.8 milionoj da etnaj poloj[18][19][20] estis mortigitaj dum la Germana Okupacio de Pollando (1939–1945), inklude inter 50 000 kaj 100 000 membroj de la polaintelektularo – akademiuloj, doktoroj, advokatoj, nobeloj kaj pastroj. Nur dum la Varsovia Ribelon, ĉirkaŭ 150 000 polaj civiluloj estis mortigitaj, plej el ili murditaj fare de la germanoj dum la masakroj deWola kaj deOchota.[21][22] Ĉirkaŭ 150 000 polaj civiluloj estis mortigitaj de sovetoj inter 1939 kaj 1941 dum la okupacio fare de Sovetunio de orienta Pollando (Kresy), kaj aliaj ĉirkaŭkalkulitaj 100 000 poloj estis murditaj de la bander-naciismaUkraina Ribela Armeo (UPA) inter 1943 kaj 1944 en tio kio iĝis konata kiel laVoliniaj masakroj.[23][24] El ĉiuj militantaj landoj, Pollando perdis la plej altan procenton de ties civitanoj: ĉirkaŭ 6 milionoj forpasis – pli ol sesono de la antaŭmilita loĝantaro de Pollando –duono el ili polaj judoj.[25][26][27] Ĉirkaŭ 90% de la mortintoj estis ne-militistaj nature.[28]
Dum la Dua Mondmilito laŭleĝa registaro de Pollando funkciis enekzilo. Ĝia administra reprezentanto ene de la pola teritorio estisPola Partizana Ŝtato, kaj la reprezentanto armea estisArmia Krajowa (la Landa Armeo). Konforme al decidoj deteherana,jalta kajpocdama konferencoj, post la Dua Mondmilito,Pola Popola Respubliko ricevis centrajn kaj okcidentajn terenojn de la Dua Respubliko kaj tiel nomatajnregajnitajn teritoriojn (ĝis la riveroOdra; krome sudanOrientan Prusion kajGdanskon). La terenoj troviĝantaj oriente deCurzon-linio fariĝis partoj de Sovetunio.
La "translokiĝo" de Pollando (komparo antaŭ kaj post laDua Mondmilito)
Pollando, kiu post la Dua Mondmilito devis cedi preskaŭ la tutan teritorion oriente de laCurzon-linio de1920 (inkluzive de lapseŭdoŝtata teritorio Centra Litovio ĉirkaŭVilno) alSovetunio, laŭ premo de la registaro de Sovetunio ricevis preskaŭ la tutan teritorion de laGermana Regno oriente de laOdro-Niso-limo. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el la teritorio oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la Curzon-linio jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, tiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio kaj ceteraj aliancanoj. La novaj polaj komunismaj aŭtoritatoj plenumis politikon de kultura kaj lingva "poligo" de la okcidentaj ricevitaj teritorioj, ĝis tiam duonpolaj (ĉefe kampare) kaj duongermane (ĉefe urbe), por eviti iaman regermanigon de tiu areo.
Nur la traktatoj pri lareunuigo de Germanio en1990 laŭinternacia juro garantiis, ke la "novaj okcidentaj teritorioj" konsideriĝas integra parto de Pollando kaj tiel restos. Tiam la komunisma reĝimo de la Pola Popola Respubliko jam estis disfalinta: Dum ties tuta daŭro do la necerteco pri ebla perdo de triona parto de la ŝtata teritorio estis kontinua minaco, kiu kontribuis al sento de necerteco kaj depolitika agitado kontraŭ la ne-komunismaFederacia Respubliko Germanio.
Dum la komunisma reĝimo okazis multaj protestoj kontraŭ manko de libereco en Pollando, ekzemple per la nomitajLetero de 34 kajLetero de 59.
Fine de 1988 en multaj lokoj de Pollando okazisstrikoj, kiujn malforta, komunisma reĝimo ne povis estingi. En tiu situacio ŝtataj oficialuloj decidis diskuti kunLech Wałęsa kaj aliaj reprezentantoj deSolidareco. Rezulte de tio la sindikato estis leĝe registrita kaj oni permesis al membroj deSolidareco kundebati pri la estonto, tute kontraŭ la iama sinteno de la komunisma reĝimo.
Tiuj debatoj estas konataj kielRonda Tablo. Tiam oni decidis, ke opoziciantoj povos havi deputitojn alSejmo kajSenato, estos kreitaj liberajamaskomunikiloj kaj opoziciantoj ne plu estos persekutataj. La unua libera baloto okazis la 4-an kaj la 18-an de junio1989.Solidareco gajnis la plej altan eblan (laŭ interkonsento kun komunistoj) rezulton, t.e. 35% de sejmaj deputitoj. La24-an de aŭgusto1989 kreiĝis la unua demokratiaregistaro deTadeusz Mazowiecki. Unu jaron posteLech Wałęsa fariĝis prezidanto de la respubliko.
Dum la unuaj jaroj de la Tria Pola Respubliko la aŭtoritatoj efektivigis diversajn ŝanĝojn kaj reformojn. Krom la nomo, ŝanĝiĝis ankaŭ la blazono alblanka aglo kun krono kaj nuliĝis unupartieco. En 1990 estis akceptita ekonomia reformaro, konata kiel “plano deBalcerowicz, kiu enkondukismerkatan ekonomion. En 1997 pola ŝtatestro akceptis novankonstitucion, kiu ĝis nun validas.
Ekde la formiĝo en 1989 la Tria Pola Respubliko signife evoluis socie kaj ekonomie. Dum la unuaj dudek jaroj de ĝia ekzisto la ĉefaj celoj de laregistaroj estis membriĝi enNATO (kio okazis en 1999) kaj enEŭropa Unio (2004).
Pollando estas la naŭa plej granda lando en Eŭropo. Proksimume 311 895 km² de la landa teritorio konsistas el tero, 2 041 km² estas internaj akvoj kaj 8 783 km² estas teritoria maro.[29] Topografie, la pejzaĝo de Pollando estas karakterizita per diversaj terformoj, akvejoj kaj ekosistemoj.[30] La centra kaj norda regiono borde al laBalta Maro kuŝas ene de laNordeŭropa Ebenaĵo, sed en suda parto de la lando estas montetoj kaj montaroj,[31] kie estas ankaŭ plej alta pola montoRysy. La averaĝasupermara alteco estas ĉirkaŭkalkulita je 173 metroj.[29]
La lando havas marbordon 770 km longan, etendan el la bordoj de la Balta Maro, laŭlonge de la Golfo de Pomeranio en la okcidento de laGolfo de Gdansko oriente.[29] La stranda marbordo estas abunda jesablaj dunaroj aŭ marbordaj montetoj kaj indentigita perterlangoj kajlagunoj, elstare ĉe laHel Duoninsulo kaj laVistula Laguno, kiu estas kunhavita kun Rusio.[32] La plej granda pola insulo en la Balta Maro estasWolin, ene de la Nacia Parko Wolin.[33] Pollando kunhavas laLagunon de Szczecin kaj la insulonUsedom kun Germanio.[34]
La montara ĉeno de la plej suda Pollando estas dividebla en du ĉefajmontaroj; nomeSudetoj okcidente kajKarpatoj oriente. La plej alta parto de la Karpata masivo estas laTatra Montaro, etende laŭlonge de la suda bordo de Pollando.[35] La plej alta pinto de Pollando estas la MontoRysy kun 2501 m en Tatroj.[36] La plej alta montopinto de la Sudeta masivo estasMonto Śnieżka kun 1603.3 m, kunhavata kunĈeĥio.[37] La plej malalta punkto en Pollando estas en Raczki Elbląskie en laVistula Delto, kiu estas je 1.8 m submarnivelo.[29]
Alpa lagoMorskie Oko en laTatra Montaro. Pollando havas unu el la plej altaj densecoj de lagoj en la mondo.
Plej gravaj riveroj estasVistulo,Odra,Varto kajBugo. Aliaj riveroj estasNarevo, ties alfluantoVkra kaj aliaj.[29] La lando posedas ankaŭ unu el la plej altaj densecoj delagoj en la mondo, nombre ĉirkaŭ dek mil ĉefe koncentrataj en la nordorienta regionoMazurio, ene de laLagoregiono Mazurio.[38] La plej grandaj lagoj, kovrante pli ol 100 km² estasŚniardwy kajMamry, kaj la plej profunda estasLago Hańcza kun 108.5 m de profundeco.[29]
Klimato de Pollando estas influita de okcidento de apudmara klimato kaj de oriento de kontinenta klimato.[39] Averaĝaj januaraj temperaturoj estas -1 °C, juliaj 19 °C.[40] La plej varma kaj sunhava parto de Pollando estasMalsupra Silezio sudokcidente kaj la plej malvarma regiono estas la nordorienta argulo, ĉeSuwałki enPodlaĥia provinco, kie la klimato estas tuŝita de malvarmaj veterfrontoj el Skandinavio kaj Siberio.[41]
Precipitaĵo estas plej ofta dum someraj monatoj, kun plej grandapluvo-kvanto registrita el Junio ĝis Septembro.[42] Vintroj estas iĝantaj iom post iom pli sekaj, kun malpli da neĝo kaj depluvneĝo.[39]
Laleĝdona asembleo de Pollando estasduĉambraparlamento konsistanta el 460-membra malsupra ĉambro (Sejmo) kaj 100-membra supra ĉambro (Senato).[55] La Sejmo estas elektita laŭproporcia balotsistemo laŭ laMetodo d'Hondt por voĉ-sidloka konverto.[56] La Senato estas elektita laŭ la ununoma balotsistemo, laŭ kiu nur po unu senatano estas elektita el ĉiu el la cent balotjurisdikcioj.[57] La Senato havas la rajton amendi aŭ malakcepti statuton aprobitan de la Sejmo, sed la Sejmo povas superi la decidon de la Senato per majoritata voĉdonado.[58]
La administra divido de Pollando ŝanĝiĝis plurfoje. Depost la Dua Mondmilito reformoj de la sistemo okazis en la jaroj: 1946, 1950, 1957, 1975, kaj la lasta - kiu validas de la1-a de januaro1999.
La divido estas trigrada. Provincoj estas dividitaj al distriktoj, kaj tiuj - al komunumoj:
306 urbaj komunumoj (komunumo, kiu troviĝas ene de administraj limoj de urbo)
597 urb-vilaĝaj komunumoj (komunumo, en kiu troviĝas urbo kaj kelkaj vilaĝoj)
1576 vilaĝaj komunumoj (komunumo, kiu en sia teritorio ne havas urbon).
En Esperanto por pola provinco oni foje uzas la poldevenan vortonvojevodio (pole:województwo) kaj por distrikto -poviato (pole:powiat). La vorto vojevodio devenas de la nomo de ĝia estro - vojevodo, kio signifas laŭvorte "armeestro".
Pollando vidis lastatempe grava pliiĝon en la nombro de turistoj post la aliro al la Eŭropa Unio en 2004.[61][62] Kun preskaŭ 21 milionoj da eksterlandaj alvenintoj en 2019, turismo kontribuis konsiderinde al la ĝenerala ekonomio kaj konsistigas relative grandan proporcion de la landa servomerkato.[63][64]
Turisma altirado en Pollando varias, el la montoj en la sudo ĝis la sablajstrandoj en la nordo, kun ampleksa montro de preskaŭ ĉiu arkitektura stilo. La plej vizitata urbo estasKrakovo, kiu estis iam ĉefurbo de Pollando kaj servas kiel rememorigo de la Polaj Orepoko kajRenesanco. Krakovo ankaŭ estis scenejo de lareĝaj kronigoj deplej el polaj reĝoj kaj monarkoj ĉeWawel, nome la ĉefa historia loko de la lando. Inter aliaj elstaraj lokoj en la lando estasWrocław, unu el la plej malnovaj urboj en Pollando kiu estis modelo por la fondo de Krakovo. Wrocław estas fama pro siajnanaj statuoj, grandabazarplaco kun duRatusz (urbodomoj), kaj la plej malnovabestoĝardeno kun unu el la plej grandaj nombroj de animalajspecioj en la mondo. La pola ĉefurboVarsovio kaj ĝia historia Malnova Urbo estis tute rekonstruita post lamilittempa detruado. Aliaj urboj kiuj altiras multnombrajn turistojn estasGdańsk,Poznań,Lublin,Toruń same kiel la loko de lanazigermanaAŭŝvica koncentrejo enOświęcim. Elstara mirindaĵo estas laSalminejo Wieliczka de la 13-a jarcento kun siaj laberintaj tuneloj, subteralago kaj kapeloj ĉizitaj de ministoj el laroksalo subgrunde.
Pollando havis populacion de proksimume 38.2 milionoj je 2021, kaj estas la naŭa plej loĝata lando en Eŭropo, same kiel la kvina plej loĝata ŝtato membro de laEŭropa Unio.[68] Ĝi havas populacidensecon de 122 loĝantoj por kvadrata kilometro.[69] Lafekundindico estis ĉirkaŭkalkulita je 1.42 filoj por virino en 2019, kio estas inter la plej malaltaj de la mondo.[70] Krome, la loĝantaro de Pollando estas iom post iom ege maljuniĝanta, kaj la lando havasaveraĝan aĝon de ĉirkaŭ 42.[71]
Populacio de Pollando el 1900 ĝis 2010 en milionoj da loĝantoj.
Ĉirkaŭ 60% de la populacio de la lando loĝas en urbaj areoj aŭ gravaj urboj kaj nur 40% en ruraj zonoj.[72] En 2020, 50.2% de poloj loĝis enunufamiliaj loĝejoj kaj 44.3% enapartamentoj.[73] La plej loĝata administracia provinco aŭ subŝtato estas laMazovia provinco kaj la plej loĝata urbo estas la ŝtata ĉefurbo,Varsovio, kun 1.8 milionoj da loĝantoj kun pliaj 2-3 milionoj da personoj loĝantaj en ĝiametropola areo.[74][75][76] La metropola areo deKatowice estas la plej granda urbakunurbaĵo kun populacio inter 2.7 milionoj[77] kaj 5.3 milionoj da loĝantoj.[78] Populacidenseco estas pli alta en la sudo de Pollando kaj koncentrata ĉefe inter la urbojWrocław kajKrakovo.[79]
En la pola censo de 2011, 37 310 341 personoj registrispolan identecon, 846 719silezan identecon, 232 547kaŝuban identecon kaj 147 814germanan identecon. Aliajidentecoj estis registritaj de 163 363 personoj (0.41%) kaj 521 470 personoj (1.35%) ne specifis naciecon.[80] Oficialaj populacistatistikoj ne inkludas migrantajn laboristojn kiuj ne posedas permesilon por permanenta rezidado aŭKarta Polaka.[81] Pli ol 1.7 milionoj daukrainaj civitanoj jam laboris laŭleĝe en Pollando en 2017.[82] Tiuj nombroj ege pliiĝis ekde la komenco de laInvado de Rusio en Ukrainion. La nombro de migrantoj estas rapide pliiĝanta; la lando aprobis 504 172 laborpermesilojn por eksterlandanoj nur en 2021.[83]
Armenoj en Pollando estas unu el naŭ laŭleĝe agnoskitaj naciaj minoritatoj en Pollando, estanta parto de Armena diasporo, loĝanta dise en la tuta lando, asimiligita kun plurjarcenta tradicio de setliĝo sur la teritorioj de laRespubliko de Ambaŭ Nacioj. Plimulto de armenoj setliĝintaj en Pollando okupiĝis prikomerco kun Azio kaj rapide ĝin dominis. Aliaj laboris kiel ormetiistoj, ofte produktante grandiozajn objektojn. Plimulto de polaj armenoj estis bone edukita. Danke al siaj komercaj kontaktoj kunOriento ili scipovis paroliorientajn lingvojn, kion ofte profitis polaj reĝoj kaj polaj senjoroj – plimulto de oficialaj misioj alTurkio aŭPersio estis priservata de armenoj. Riĉaj armenaj komercistoj kelkiam pruntedonis monon al ĉiam suferantaj pro manko de mono polaj reĝoj. Oni ofte emfazas unuavican rolon de armenoj en orientalismigo de la polanobela kulturo. Ĝuste armenoj kunkreis sarmatismon, venigante al Pollando interalie nedisigeblan atributon de sarmato – kortuŝan veston, popularan armenansabron aŭ plurajn ekzotajn spicaĵojn kaj ornamaĵojn.
Lakulturo de Pollando estas tre ligita kun ties historio interplektita de 1000 jaroj.[84] Ties unika karaktero disvolviĝis kiel rezulto de komplika geografia situo de Pollando en la kuniĝejo deOkcidenta kajOrienta Eŭropoj. Laŭ la tempopaŝo, la pola kulturo estis profunde influita de ties ligiloj kun la germana, latinida kaj bizanca mondoj, kiel ankaŭ la kontinua dialogo kun multaj aliaj etnaj grupoj kaj la minoritatoj kiuj loĝis kaj loĝas en Pollando.[85] La popolo de Pollando konsideriĝis tradicie gastema al la eksterlandaj artistoj kaj ema sekvi la kulturajn kaj artajn tendencojn en aliaj landoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la poloj fokusiĝis al la kulturaj aferoj ofte hegemonie super la politika kaj ekonomia aktivaĵo. Tiuj faktoroj kontribuis al la multflanka naturo de la polaj artoj, kun multaj kompleksaj nuancoj.
La palaco de Krasiński en Varsovio, kiel parto de la nacia biblioteko, konservas malnovajn polajn eldonaĵojn.La ĉefa foirplaco deKrakovo estas kultura centro de tiu malnova urbo.
Pola literaturo en lamezepoko estis kreata sub forta influo de okcidentaj landoj kaj kristanismo. Ĝis la fino de la12-a jarcento ĝi estis nurlatinlingva kaj tre ofteanonima. En la dua periodo (inter la 12-a kaj la 14-a jc.) aperis la unuaj verkoj en la nacia lingvo (ekz.Psalmaro floriana). Pollingvaj literaturaĵoj estis multe pli kutimaj ekde ĉirkaŭ 1543, kiam grandan renomon ĝuis verkistojMikołaj Rej,Andrzej Frycz Modrzewski,Stanisław Hozjusz kaj aliaj. En la 17-a jarcento gravis religiaj verkoj interalie dejezuitoj, poezio esprimanta vanton de ĝismortaj kvalitoj kaj forpasadon de amo kaj feliĉo. Koncepteman poezion verkisJan Andrzej Morsztyn. Enbaroka verkaro apartiĝas ankaŭ karikatura literaturo -satiroj, groteskaĵoj kaj parodioj.
La jaro1864 (malsukceso de lajanuara ribelo) ofte estas taksata kiel komenco depozitivismo en Pollando. En tiu tempo ŝanĝiĝis la rolo, kiun havis literaturo. Ĝi devis esti ĉefe utila, reagi al aktualaj eventoj kaj sociaj problemoj. La rolo de poezio malgrandiĝis (kvankam daŭre aperadis, verkata interalie deMaria Konopnicka kajAdam Asnyk) kaj la ĉefa stilo de verkoj estis realisma romano (ekz.Nad Niemnem deEliza Orzeszkowa,Lalka deBolesław Prus) kaj tendenca romano (ekz.Dziadunio de Kraszewski,Pan Graba de Orzeszkowa). Verkataj estis multajnoveloj (Konopnicka,Sienkiewicz,Prus) kaj historiaj romanoj:Faraono de Prus,Potop kajQuo vadis? deHenryk Sienkiewicz.
La kreiĝon de tipa, pola kuirarto forte influis historia evoluo. La teritorion de Pola Respubliko enloĝis diversaj nacioj kaj tre fortas kuirartaj influoj ĉefe orientaj (tataraj-turkaj, antaŭe mongolaj), rutenaj, germanaj, francaj, italaj kaj judaj.
La plej popularaj polaj pladoj estas samtempe tre popularaj en la najbaraj landoj. Inter ili menciindas:pierogi (pola versio devarenikoj, ravioloj ktp.),kaĉoj, farĉitaj terpombuloj, supoj (el acida brasiko aŭ milio,barĉo,pizosupo,nigra supo,buljono, supo el acidigita faruno), manĝaĵoj elterpomoj kajbrasikoj (ekz.bigoso,brasika rulaĵo), bakaĵoj, pano, kukoj (ekz.mielkukoj kajbenjetoj), produktaĵoj elkazeo, viandoj (ĉefe porka, koka kaj bova). Malpli oftas sur pola tablo fiŝoj. Inter tipe polaj specialaĵoj menciindas la kukojfaworki,pola griza saŭco kajbigoso.
Ordinara alkoholaĵo estasvodko (ekz. famażubrówka) - multe pli ofte drinkata olmedo, kiun tamen oni opinias tradicia pola alkoholaĵo. Tiuj fortaj alkoholaĵoj tamen pli kaj pli cedas sian lokon allupola helabiero. En Pollando oni povas aĉeti multajn bierojn, inter plej famaj polaj bieroj estasTyskie kajŻywiec. Multe malpli populara estasvino – kutime eksterlanda, ĉar pro netaŭga klimato ekzistas nur malmultaj kelkaj polaj vinfarejoj.
Tre populara trinkaĵo estas nigrateo trinkata ofte kun sukero kaj citrono. Ĝi venis el Anglio danke al nederlandaj komercistoj, tuj post kiam ĝi aperis en okcidenta Eŭropo. Ĝia vera populariĝo okazis tamen en la 19-a jarcento danke al rusoj. En polaj domoj oni ekuzissamovarojn. Populara estas ankaŭkafo, en Pollando trinkata de la 18-a jarcento.
Fervojlinio Poznań Główny – Szczecin Główny estas durela, elektrizita, magistrala fervojlinio, kiu kunigas fervojstacio Poznań Główny kun fervojstacio Szczecin Główny. La linio estas parto de la internacia fervoja magistralo E59 el Skandinavio ĝis Eŭropo. Tiu fervojlinio estas baza fervoja konekto inter ĉefurbo de la Okcidentpomeria Provinco kaj aliaj teritorioj de Pollando. Ĝi situas en limoj de tri polaj provincoj: Grandpollanda, Lubuŝa kaj Okcidentpomeria Provinco. Nuntempe tiu linio havas nombron 351.
La23-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Krakovo, de la 1-a ĝis 8-a de Aŭgusto 1931; ĝi havis 900 partoprenantojn. La29-a Universala Kongreso de Esperanto okazis inter la 7–15 de Aŭgusto en 1937 en Varsovio; estis 1120 partoprenantoj. La44-a Universala Kongreso de Esperanto en 1959 estis jubilea kongreso jarcenton post la naskiĝo deLudwik Lejzer Zamenhof, okazis en Varsovio, kaj estis 3256 aliĝintoj, nome unu el plej multnombraj en la historio de Esperanto. La72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 1987 en Varsovio, kun rekorda nombro de 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Finfine la94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 2009 en la pola urboBjalistoko. La kongreso estis speciala pro la datreveno de 150 jaroj ekde la naskiĝo de L. L. Zamenhof, kiu devenis ĝuste el Bjalistoko; estis 1860 aliĝintoj.
↑Lukowski, Jerzy; Zawaszki, Hubert (2001).A Concise History of Poland (unua eld.). Cambridge University Press. p. 3.ISBN 978-0-521-55917-1.
↑Norman Davies,Europe: A History, Pimlico 1997, p. 554: "Poland–Lithuania was another country which experienced its 'Golden Age' during the sixteenth and early seventeenth centuries. The realm of the last Jagiellons was absolutely the largest state in Europe"
↑Materski, Wojciech; Szarota, Tomasz (2009)."Przedmowa" [Prefaco]. Polska 1939–1945. Straty Osobowe i Ofiary Represji pod Dwiema Okupacjami [Homaj perdoj kaj viktimoj de subpremado sub du okupacioj] (en la pola). Warsaw: IPN.ISBN 978-83-7629-067-6. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2012. Alirita la 27an de Oktobro 2014.
↑Davies, Brian:State and Society on the Black Sea Steppe,1500–1700
↑Browning, Christopher R.. (2004)The origins of the Final Solution: the evolution of Nazi Jewish policy, September 1939 – March 1942, Comprehensive history of the Holocaust. Lincoln: University of Nebraska Press.ISBN 978-0-8032-1327-2.
↑Snyder, Timothy. (2015)Black earth: the Holocaust as history and warning,‑a eldono, Nov-Jorko: Tim Duggan Books.ISBN 978-1-101-90345-2.
↑Materski & Szarota (2009)Citaĵo: Liczba Żydów i Polaków żydowskiego pochodzenia, obywateli II Rzeczypospolitej, zamordowanych przez Niemców sięga 2,7- 2,9 mln osób.Traduko: La nombro de judaj viktimoj estis ĉirkaŭkalkulita je 2,9 milionoj. Tio estis ĉirkaŭ 90% el la 3.3 milionoj da judoj loĝantaj en la antaŭmilita Pollando.Fonto: IPN.
↑Materski & Szarota (2009)Citaĵo: Łączne straty śmiertelne ludności polskiej pod okupacją niemiecką oblicza się obecnie na ok. 2 770 000.Traduko: Nuntempaj ĉirkaŭkalkuloj estis de ĉirkaŭ 2 770 000 viktimoj de la germana okcupacio. Tio estis 11.3% el la 24.4 milionoj da etnan poloj en la antaŭmilita Pollando.
↑Grzegorz Motyka, Od rzezi wołyńskiej do akcji "Wisła". Konflikt polsko-ukraiński 1943–1947. Kraków 2011, p. 447. Vidu ankaŭ: Recenzo de Tomasz Stańczyk: "Grzegorz Motyka oblicza, że w latach 1943–1947 z polskich rąk zginęło 11–15 tys. Ukraińców. Polskie straty to 76–106 tys. zamordowanych, w znakomitej większości podczas rzezi wołyńskiej i galicyjskiej."
↑Grochowski, Mirosław (1997). "Poland Under Transition and Its New Geography". Canadian Slavonic Papers. Taylor & Francis. 39 (1/2): 1–26. doi:10.1080/00085006.1997.11092140. JSTOR 40869887.
↑BACC Editorial Team. (2015)Second Assessment of Climate Change for the Baltic Sea Basin. Cham: Springer, p. 385.ISBN 9783319160054.
↑ (2017)Interdisciplinary approaches for sustainable development goals. Cham: Springer.ISBN 9783319717883.
↑Shell, Marc. (2014)Islandology: Geography, Rhetoric, Politics. Stanford: University Press, p. 89.ISBN 9780804789264.
↑ (2000) “Settlement and sustainability in the Polish Sudetes”,GeoJournal50,p. 273–284.doi:10.1023/A:1007165901891. 150809158.
↑Christine Zuchora-Walske. (2013) “The Lakes Region”,Poland. ABDO Publishing, p. 28.ISBN 978-1-61480-877-0. “Insert: Poland is home to 9,300 lakes. Finland is the only European nation with a higher density of lakes than Poland. (Pollando estas hejmo de 9 300 lagoj. Finnlando estas la nura eŭropa lando kun pli alta denseco de lagoj ol Pollando)”.
↑Zbigniew Ustrunul; Agnieszka Wypych; Ewa Jakusik; Dawid Biernacik; Danuta Czekierda; Anna Chodubska (2020).Climate of Poland (PDF) (Report). Institute of Meteorology and Water Management - National Research Institute (IMGW). p. 7. Alirita la 3an de Aprilo 2022.
↑. That's Polish: Exploring the History of Poland's National Emblems. Adam Mickiewicz Institute (2016). Alirita 3a de Aprilo 2022 . “"A white eagle [...], the profile of a shaggy bison in a field of grass. These are emblems of Poland". "Nation’s (somewhat disputed) national flower – the corn poppy".”.
↑ (September 2017) “Changes in population density of the urban population in southern Poland in the period 1950-2011 against the background of political and economic transformation”,Miscellanea Geographica21,p. 107–113.doi:10.1515/mgrsd-2017-0017. 134111630.
↑Adam Zamoyski, The Polish Way: A Thousand Year History of the Poles and Their Culture. 1993, Hippocrene Books, Poland,ISBN 0-7818-0200-8[4] Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
↑Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Pollando, 2002–2007, AN OVERVIEW OF POLISH CULTURE. Alirita 12-13-2007.
↑UCHWAŁA NR XCIV/50/2008 Zgromadzenia Komunikacyjnego Związku Komunalnego GOP w Katowicach z dnia 2 grudnia 2008 r. , Strategia działania KZK GOP 2008-2020, paĝo no. 8, la 4-an de julio 2014,[5]Arkivigite je 2012-05-30 per la retarkivoWayback Machine
Tomasz Kamusella,The Un-Polish Poland, 1989 and the Illusion of Regained Historical Continuity, 2017. Basingstoke: Palgrave Pivot, 162 paĝoj,ISBN 978-3-319-60035-2.
Hartmut Kühn:Das Jahrzehnt der Solidarność. Die politische Geschichte Polens 1980–1990. Basisdruck, Berlin 1999,ISBN 3-86163-087-7.
Materski, Wojciech; Szarota, Tomasz (2009)."Przedmowa" [Prefaco]. Polska 1939–1945. Straty Osobowe i Ofiary Represji pod Dwiema Okupacjami [Homaj perdoj kaj viktimoj de subpremado sub du okupacioj] (en pola). Warsaw: IPN.ISBN 978-83-7629-067-6. Arkivita el la originalo la 23an de Marto 2012. Alirita la 27an de Oktobro 2014.
Annie de Montfort kaj Henri de Montfort,Pologne, Paris, Hachette, kol. «Les Guides Bleus», 1939, 604 p.