Lapolitika scienco (aŭpolitikologio, aŭpolitik(o)scienco) estas relative freŝa fako. Iuj datas la ekeston (almenaŭ por lamoderna politika scienco), je la16-a jarcento kunMakiavelo (disiĝo de lamoralo kaj de lapolitiko). Jam en laantikvo ekzistis formoj de ŝtatoj, lapolis (greka vorto, kiu donis la vortonpolitiko kaj kiu signifascivito) en lagrekademokratio, kaj laRes Publica (la publika afero), kiu starigis la egalecon de ĉiu pri lapolitikaj rajtoj en la antikvaRomo (krom lasklavoj).
Sed estis reale je la meza19-a jarcento, ke komenciĝis la politika kajsociaj sciencoj, precipe danke al ŝanĝoj generataj de laindustria epoko. Tiuindustriiĝo influis la sociajn sciencojn (novaj sociaj kategorioj,firmaestraro,laboristaro) kaj la kreskon de komunikiloj kaj transportado. Estis ankaŭ la fino de la grandaj esploroj, oni strebis por kompreni la mondon kaj ĝian funkciadon. Oni spektis al la kresko de laindividuismo, kaj reagas al ĝi, al la sorirado de lanaciismoj. Grava ŝanĝo: la dia mano estis elpuŝata de lasciencismo; ĝis tiam, la kleruloj devis koni ĉiujn fakojn, sed pro la multego de la novaj fakoj, ĉiuj sciencistoj povis ekde tiam dediĉi sin al sia fako.
Estis disiĝo inter laekonomio kaj lapolitiko. La ŝtato akiris de tiam novajn kapablecojn, ekde tio kresko de la administrado por subteni ĝin.
La sociaj kaj politikaj sciencoj penas koni la funkciadon de lasocio. Ili provas alporti solvojn per la multobligo de la studadoj.