Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Politico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Politico
gazetorevuo • novaĵretejovd
Dum23-a de januaro 2007 - nekonata/nuntempe
Sidejokantono Arlington
LandoUsono
Estr(ar)oRobert Allbritton
Dungitoj500(stato: 2017)
Posedata deAxel Springer SE • Capitol News Companyvd
TTTOficiala retejo
vdr

Politico estas usona amaskomunikila organizaĵo kiu traktas politikajn aferojn kaj distribuas novaĵojn per interreto, gazetoj, televido kaj radio. La organizaĵo inkluzivas laretejonpolitico.com, senpagan bultenon distribuitan en laVaŝingtono kajManhatano,revuo,podkasto kaj enhavo liverita tra aliaj amaskomunikiloj[1].

Ideologie, ties priraportado estis priskribita kielcentrisma[2].

La papera gazeto estas disdonata senpage por ĉ. 33,000 ekzempleroj al elektitaj politikaj institucioj en la areo de Vaŝingtono, kiel laKongreso, laBlanka Domo, laSupera Kortumo de Usono, departementoj kaj administraj agentejoj, lobiistaj kaj aktivulaj grupoj kaj pli. La enspezo venas dereklamado. En 2021, la kompanio estis aĉetita de la eŭropa kompanioAxel Springer SE[3].

Historio

[redakti |redakti fonton]

Politico estis establita fare de John F. Harris kaj Jim VandeHei en 2007. Ili estas administra redaktisto kaj ĉiutaga redaktisto, respektive, kaj antaŭe laboris ĉeThe Washington Post. Frederick J. Ryan Jr., kiu estas iama asistanto de prezidanto Ronald Reagan, estas prezidanto kaj direktoro de la firmao. La firmao estas posedata fare de Allbritton Communications. Ĝi estas bazita enArlington,Virginio.

La reta gazeto havis per 2011 inter 8 kaj 11 milionoj da unikaj vizitantoj monate, pli ol 6 milionoj en 2008. La nombro da dungitoj pliiĝis de 12 en 2007 al ĉirkaŭ 150 en 2011.

En 2011, la retejo lanĉis pagitan servon, Politico Pro, kiu precipe celas politikistojn kaj politikajn asistantojn, lobiistojn, aktivulojn, ktp. kaj traktas elektitajn politikajn temojn kiel ekzemplesanservo,energio,teknologio kajtransporto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Mission Statement", Politico.
  2. American Views 2020: Trust, Media and Democracy (November 9, 2020). Arkivita ella originalo je August 7, 2020. Alirita January 17, 2021 .
  3. Politico LLC – Company Profile. Arkivita ella originalo je May 22, 2020. Alirita 29 November 2019 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Politico&oldid=8984449"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp