LaMilitaglo (Polemaetus bellicosus) estas tre grandaaglo troviĝanta en malfermaj kaj duonmalfermaj habitatoj desubsahara Afriko. Ĝi estas la ununura membro de lagenroPolemaetus. Lakomuna nomo devenas el lalatinascienca nomoPolemaetus bellicosus, kiu montras kaj por la genro kaj por la specio similan signifon respektive de lagreka “polemos” kaj de la latina “bellum” samsignife “militema”.
Temas pri tre granda aglo, kun longo de 76 – 96 cm, pezo de 3.1 – 6.2 kg kaj enverguro de 188 – 227 cm.[1] Inter agloj troviĝantaj enAfriko, nur laReĝa, laVeroksia kaj laKronaglo koincidas en grando kun la Militaglo.[1] Laplumaro de plenkreskuloj havas tre malhelbrunajn (ŝajne nigrecajn) suprajn partojn, kapon kaj supran bruston. La subaj partoj estas tre blankaj kun nigraj disaj punktoj. Videblas klare kontrasto inter tre malhela supra brusto kaj blanka subaĵo. La subflugilaj kovriloj estas malhelbrunaj, kun palaj flugilplumoj ankaŭ striecaj je nigro. La beko estas tre fortika, tre larĝa ĉebaze, hokoforma kiel ĉe ĉiuj agloj kaj tre malhelgriza al nigreca. La irisoj estas tre flavaj kaj kontrastaj ĉe tiom malhela kapo.
La ino estas kutime pli granda kaj pli punkteca ol la masklo. La nematurulo estas pli pala supre kaj havas blankajn subajn partojn. Ili atingas plumaron de plenkreskulo en sia sepa jaro.
Ties preferatahabitato estas la duondezerta kaj malfermasavano. Ili evitas densajn arbarojn (kiaj laGvineaj kajKongaj arbaroj), sed necesas arboj por nestumi. La teritorio povas ege varii laŭ grando el pli da 1000 km² al areoj kie nestoj estas malpli da 10 km distaj. Tiu malsimileco okazas pro diferencoj en manĝodisponeblo.
La dieto de la Militaglo ege varias pro predodisponeblo. Ili povas predi birdojn ĝis la grando decikonio, sed plej ofte ili elektas mezgrandajn surgrundoloĝantajn speciojn kiajfrankolinoj,numidoj aŭotidoj. En kelkaj areojmamuloj konstituas la plej grandan parton de ties dieto, kun specioj kiajleporoj,prokaviuloj,mungotoj,pavianoj, junajimpaloj kaj aliaj malgrandajantilopoj. Plenkreskajcefalofenoj kiuj formas parton de la dieto de la Militaglo konsiderinde tropezas, ĝis 37 kg dumkapte; tiele la aglo revenas ripete al lakadavraĵo por manĝadi ĉar tiu estas tro peza por kunporti fluge.[1] Ili povas ataki ankaŭ hejmajn brutaron, kiajkortobirdoj,ŝafoj kaj junajkaproj, sed tio neniam estas granda parto de ties dieto.[2] Plej parto de predoj pezas el 1 al 5 kg.[3]
La Militaglo ĉasas ĉefe dumfluge, cirkle ŝvebante alte super sia teritorio, kaj subite falante por kapti sian predon surprize.
Militagloj ne havas distingajn memmontrajn flugojn ceremoniajn, sed krias laŭte 'klii-klii-klii-kluii-kluii-kulii' dum la pariĝa periodo. Ili konstruas siajn nestojn en arboj sed ankaŭ (enKaruo de Sudafriko) sur elektraj fostoj.[4] La nesto estas granda konstruaĵo, uzata jaron post jaro, kiu estas 2 m pri ladiametro kaj 0.9 m profunde. Ili havas malaltan reproduktan indicon, ĉar oni demetas maksimume nur 1ovon ĉiu duan jaron. La ovo estaskovata dum 45 tagoj kaj la ido elnestiĝas post 100 tagoj. Krom tio, spite ke ĝi iĝas pli kaj pli sendependa, la junulo restas ĉe la nesto dum pluaj 6 monatoj.
Tiu specio estas nune suferanta grandan malpliigon de nombroj, pro troa ĉasado fare de ĉasistoj. Tieskonservostatuso estis listita alPreskaŭ Minacata en 2009 kaj oni atendas novan listigon.[5] La Militaglo suferas el persekutado pere de pafado kaj de venenigo, sed ankaŭ el nerektaj minacoj, kiaj kolizioj kun elektraj linioj.[4] Alia danĝero estas deklivaj farmaj akvorezervejoj, en kiuj multaj birdoj droniĝas. En Sudafriko la specio eble perdis 20% el sia populacio en la lastaj tri generacioj.[6] En multaj areoj kie ili estas kontakte kun homoj, la aglaj populacioj ege malpliiĝis pro persekutado, ĉar ili ricevas kulpon mortigi brutaron. Vere hejmaj animaloj konstituas nur malgrandan proporcion de ties dieto, dum la esto de agloj estas certa signo de sana medio. La konservado de tiu specio dependas el edukado de farmistoj, kaj de la rekta protekto de nestolokoj.
↑Kemp, A. C. (1994). Martial Eagle (Polemaetus bellicosus). Pp. 200-201 in: del Hoyo, Elliott & Sargatal. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World, vol. 2.ISBN 84-87334-15-6
↑BirdLife International 2009. Polemaetus bellicosus. In: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2009.2. <www.iucnredlist.org>. Konsultita la13an de januaro 2010.
↑Barnes, KN (ed)(2000).The Eskom Red data book of birds of South Africa, Lesotho and Swaziland, Birdlife South Africa, Johannesburg.ISBN 0-620-25499-8