Poĥara kuŝas sur grava malnova komerca itinero interĈinio kajHindio. En la17-a jarcento ĝi estis parto de la Regno de Kaski, en la sekva jarcento ankaŭ komerca centro. De1959 ĝis1962 multe da rifuĝintoj alvenis elTibeto. Ĝis la fino de la1960-aj jaroj la urbo estis nur alirebla perpiede, la unua vojo estis konstruita en1968.
La klimato de Poĥara estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere latemperaturoj varias inter 25 kaj 33 °C, vintre 2 - 15 °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiujmonatoj pluvas. La musonsezono (kun pli oftaj pluvoj) daŭras interjulio -septembro.