Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Poezio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elPoeto)

Page version status

Malneta versio

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je24 apr. 2024.
Tabuleto de laEposo pri Gilgameŝ en laakada lingvo konservita en laBrita Muzeo; tekstero pri la grandadiluvo pri kio poste esperanta poetoAbel Montagut verkos laPoemon de Utnoa.
Kaligramo (bildoforma poeziaĵo) deGuillaume Apollinaire.
Supozebla portreto deGarcilaso de la Vega, kiu enkondukis la dekunusilaban verson italecan en la hispana poezio.
Portreto deDante Alighieri, kreinto de lastrofo nome katenitaj tercetoj, fare deSandro Botticelli.
César Vallejo, perua moderna poeto, kiu krome kreis personajn vortojn, do poeziarto eĉ povas (rajtas) krei la lingvaĵon mem.

Poezioversarto (de lagrekaποίησιςpOjesis = verkado, agado, kreado; adotado; fabrikado; komponado, poezio; poeziaĵo; < ποιέω 'fari, fabriki; generi, naski; akiri; okazigi; krei') estasliteratura ĝenro, skribita en versoj, ritme kaj melodie organizite laŭ certaj lingvaj kaj stilaj rimedoj.

En poezio oni aparta emfazas la belecon aŭestetikon de la uzata lingvaĵo pere de la lerta uzado de lavorto kompare kun la nura signifo. Tion oni atingas interalie per ritmigita lingvaĵo enversoj, perrimoj kaj peraliteracio. Poezio estas literatura speco apudprozo kaj dramo, foje ĝi estas epika, foje lirika[1].

La poezio kutime estas dividata el laklasika epoko laŭ tri subĝenroj:liriko, nome poezio kantata kun akompano deliro,rakonta poezio kaj versteatro. Kontraste al la longaj verkoj de la rakonta poezio, lirikaj verkoj estas kutime malpli longvaj verkoj, kiuj elvokas emociojn ĉe la leganto. La diferenco de versteatro al la aliaj du subĝenroj estas ke ĝiaj verkoj estas teatraĵoj, do estas prezenteblaj (ludeblaj) sursceneje. Ĉar tiu kaj la rakonta poezio estas apartaj subĝenroj, kutime oni subkomprenas ĝenerale kiel poezio ĉefe la aludojn al lalirika poezio, kvankam historie ĝi estas nur unu el la tri klasikaj tipoj de poezio.

Poezio estas ankaŭ konsiderita kiel unu el la «tekstaj tipoj» (tio estas, tipo deteksto).[2]

Poezian verkon eblas nomipoeziaĵoversaĵo; dum "poeziaĵo" estas uzata por verkoj el ĉiuj ĝenroj de la poezio, "versaĵo" kutime estas uzata nur por pli mallonga lirika verko. Foje ankaŭ la vortopoemo estas uzata por ajna poezia verko, sed en Esperanto tiu vorto ofte havas pli striktan signifon de verko de la rakonta poezio (vidu la artikolonpoemo).

Aŭtoro de poezio nomiĝaspoetoversisto. Foje lavorto uziĝas en lasignifo dehomo kun grandaj povoj de imago kajlingva esprimado. La vortplektoMizera poeto parolas iomete ŝerce prihomo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj.Laalegoria atributo de la poeto estasPegazo -ĉevalo kun flugiloj. En lahistorio la unuaj poetoj esprimis sinkantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas enBrazilo.

Por la antikva poezio estis tipa lapieda versolibera verso, por la mezepoka ĝis romantika poezio larimo; la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed eksperimentas ankaŭ per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj.

Historia evoluo de la termino kaj koncepto

[redakti |redakti fonton]

Grekio

[redakti |redakti fonton]

Origine en la unuaj okcidentaj pripensadoj pri literaturo, nome tiuj dePlatono, la greka vorto koresponda al «poezio» enhavis la nuntempan koncepton de literaturo. La termino «poiesis» signifis «faro», en teknika senco, kaj aludis al ĉia metia laboro, inklude tiun kiun faris artisto. Tia artisto estas la ποιητής (poietés) 'kreanto, aŭtoro; fabrikanto, manfaranto; faranto, leĝofaranto; poeto', inter la multaj eblaj tradukoj por la vorto. Sekve, «poiesis», estis termino kiu aludis al lakreativa agado kiel agado kiu havigas ekziston al io kio ĝis tiam ne havis ĝin.[3] Aplikita al la literaturo, ĝi referencis al la kreativa arto kiu utiligis lingvaĵon.

La greka poezio karakterizis ĉar temas pri komunikado ne cele al legado, sed al ludado antaŭ spektantaro fare de individuo aŭ ĥoro kun akompano de muzika instrumento.[4]

En sia verkoRespubliko, Platono starigas tri tipojn de «poezio» aŭ subĝenroj: la imita poezio, la neimita poezio kaj la eposo. Ĉar la literatura pripensado de Platono troviĝas en la interno de alia multe pli ampleksa, de metafizikaj dimensioj, la kriterio uzata de la greka filozofo por starigi tiun trioblan distingon ne estas literatura, sed filozofia. Platono dekomence priskribas la teatran kreadon, nometeatro, kiel «imita poezio» ĉar la aŭtoro ne parolas sianome, sed paroligas aliulojn; li priskribas, siaflanke, kiel «neimita poezio» tiun verkon kie la aŭtoro ja parolas sianome, alude precize alditirambo, nome religia kompono honore deDionizo; kaj laste, starigas trian tipon de poezio en kiu la voĉo de la aŭtoro miksiĝas kun tiu de aliaj, nome laroluloj, kaj tie estas laeposo.[5]

El tiu unua platona klasigo, elvenas la origino de la ligo de la poezia ĝenro kun la karaktero de la voĉo de la aŭtoro. Aliflanke la uzado de verso ne estas tiurilate elstara, ĉar la antikva literaturo estis komponita ĉiam per versoj (inklude teatron).

Kiel dirite, Platono pritraktas la literaturon en la kunteksto de sia traktado de iaj filozofiaj problemoj.Aristotelo la unuan fojon frontos la laboradon de literatura teorio sendependa. Lia ŝlosila verko tiurilate estasPoetiko (ĉ. 334 a.K.), tio estas, lia verkopri poezio.

Aristotelo enkondukas, unue, elementon novan en la priskribo de poezio, kiam li rimarkas ke, ĉe la lingvaĵo (nome la «imita rimedo» karakteriza de poezio), en difinataj ties formoj oni povas utiligi, krome, aliajn rimedojn kiaj la harmonio kaj la ritmo. Tiele, en la teatraj subĝenroj, la muzika poezio kaj la ditiramboj.

Due, kiam pli primeditas pri la formo de imitado, distingas inter rakonto pura aŭ kiel propra nomo (ditirambo) kaj alterna rakonto (eposo), kio iĝas divido simila al tiu establita de Platono.[6]

Funkciado

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas unu el la manifestojartaj plej antikvaj. La poezio utiligas diversajn rimedojn aŭ procedurojn: je niveloj fon-fonologia, kia lasono;semantikaj kajsintaksa, kia laritmo; aŭ pro la transpaŝo inter versoj devortoj, same kiel pro la amplekso de signifo de la lingvaĵo.

Por kelkaj modernaj aŭtoroj, la poezio praviĝas ĉe la renkonto kun ĉiu leganto, kiu havigas novajn sencojn al la verkita teksto. De antikve, la poezio estas ankaŭ konsiderata de multaj aŭtoroj realospirita kiu estas trans laarto; laŭ tiu koncepto, la kvalito de ĉio poezia transirus el la etosoj kaj de la lingvo kaj de la lingvaĵo. Komune dirite, la poezio estas formo esprimi emociojn, sentojn, ideojn kaj konstruaĵoj de la imagopovo.

Kvankam antikve, kaj lateatro kaj laeposo kaj laliriko estis verkitaj laŭ metrikajversoj, la termino poezio estas rilatigita plej ofte kun la liriko, kiu, laŭ laPoetiko de Aristotelo, estas la ĝenro en kiu la aŭtoro esprimas siajn sentojn kaj vidojn personajn. En pli etenda senco, oni diras, ke havas «poezion» situojn kaj aĵojn kiuj inspiras sensaciojn kortuŝajn aŭ misterajn, ensonĝigojn aŭ ideojn de beleco kaj perfekteco. Tradicie referenca al la ama pasio, la liriko ĝenerale, kaj speciale la nuntempa liriko, alfrontis temojn kaj sentivajn kaj filozofajn, metafizikajn kaj sociajn.

Sen temara specifeco, la moderna poezio difiniĝas per sia kapablo sintezi kaj asociigi. Ties ĉefa ilo estas lametaforo; tio estas, la esprimo kiu enhavas kaŝe komparon inter terminoj kiuj nature sugestas unuj la aliajn, aŭ inter kiuj la poeto trovas subtilajn similecojn aŭ alproksimiĝojn. Kelkaj aŭtoroj moderne diferencigis metaforon disde komparo, nome vortoj kiujn la tradicia retoriko parencigas. Ĉe tiuj aŭtoroj, la komparo estas la konstruaĵo de nova realo semantika pere de signifoj kiuj are sugestas unuvojan sencon kaj samtempe distingan kaj fremda.

Historio de ĝia origino

[redakti |redakti fonton]
Tabuleto pri ladiluvo, el laEpopeo pri Gilgameŝ, (ĉirkaŭ la7-a jarcento a.K.),Brita Muzeo.
Homero, de Philippe-Laurent Roland,Muzeo Luvro.


Estas atestiloj de skribitaj tekstoj en formo de poezio enhieroglifojegiptaj de 25 jarcentoj antaŭ Kristo. Temas pri kantoj pri laboro kaj pri religio. LaEpopeo pri Gilgameŝ, eposa verko desumeroj, estis verkita per kojnformaj karaktroj kaj sur argilaj tabuletoj ĉirkaŭ 2 000 jaroj antaŭ Kristo kaj poste surpapiruso.[7] LaIstanbula tabuleto 2461, datita el ĉirkaŭ 2000 a.K., priskribas ĉiujaran ritaron en kiu la reĝo simboleedziĝis kaj pariĝis al la diinoInano por sekurigi fekundecon kaj prosperecon; kelkaj konsideris ĝin la plej antikva ampoemo en la mondo.[8][9] Ekzemplo de egipta eposa poezio estasLa historio de Sinuhe (ĉirkaŭ 1800 a-K.).

La kantoj de laIliado kaj laOdiseado, kies kompono estas atribuita alHomero, datas de ok jarcentoj antaŭ la kristana erao. LaVedoj, religiaj libroj sanktaj de lahinduismo, enhavas ankaŭhimnojn kaj ties lasta versio estas ĉirkaŭkalkulata kiel verkita en la3-a jarcento a.K. El tiuj kaj aliaj antikvaj tekstoj oni prave supozas, ke la diversaj popoloj komponis kantojn, kiuj estis transigitaj parole. Kelkaj el tiuj kantoj akompanis la laborojn, dum aliaj utilis por alvoki la diaĵojn aŭ celebri ilin kaj ankaŭ aliaj utilis por rakonti heroajn faktojn de la komunumo. La homeraj kantoj rakontas epizodojn tre antaŭajn alHomero kaj ties strukturo permesas dedukti, ke ili cirkulis parole kaj ke ili estis kantitaj kun akompano demuzikinstrumentoj. Homero mencias en sia verkaro la figuron de laaedo (kantisto), kiu rakontis okazaĵojn en versaro kongrue kun la ludado de laliro. La ritmo de la kantoj ne celis nur la plaĉon alaŭdsento, sed ankaŭ ebligis la parkeradon de tekstoj per plej facileco.[10][11]

Aliaj alilandaj tiamaj verkoj estas lapersajavestaj libroj (nome Ĝasna) kaj la hindiaj eposoj, nomeRamaĝano kajMahabarato. Por multaj el la menciitaj verkoj kritikistoj sugestis, ke ili ludis gravan rolon por la kreado de nacia sento en la respektivaj popoloj (hindoj, grekoj, romianoj ktp.).

La lirika poezio havis elstarajn reprezentantojn en laAntikva Grekio. La unuapoeto kiu elektis siajn temojn el la ĉiutaga vivo, nome en la periodo tuj post la vivo de Homero, estisHeziodo, per sia verkoLa laboroj kaj la tagoj. Je ĉirkaŭ 600 jaroj antaŭ Kristo datas la poezio deSapfo, poetino naskiĝinta en la insuloLesbos, aŭtoro de celebraj odoj kaj nuptaj kantoj (nomeepitalamoj), el kiuj oni konservas nur fragmentojn.Anakreono, naskiĝinta unu jarcenton poste, verkis mallongajn verkaĵojn, ĝenerale celitaj al celebrado devino kajjuneco, el kiuj survivis nur malmultaj. Kalino de Efeso kajArĥiloĥo de Paros kreis la ĝenronelegio, por kanti al mortintoj.Arĥiloĥo estis la unua kiu uzis la verson jambon (konstruita per «piedoj» de po unu silabo mallonga plus alia longa). Li verkis ankaŭsatirojn. En la3-a jarcento a.K., atingis pinton la ĥora liriko, ĉefe fare dePindaro. Temis pri kantoj cele al la venkintoj de laOlimpiaj ludoj.

Romio kreis sian poezion surbaze de la greka. LaEneido, deVirgilio, estas konsiderata la unua majstroverjo de la latinlingva literaturo, kaj ĝi estis verkita malmultajn jarojn antaŭ la kristana epoko, je la maniero de la greklingvaj eposoj, por rakonti la historion de Eneo, survivinto de laTroja milito, ĝis lia alveno alItalio. La orepoko de la latinlingva poezio estas tiu deLukrecio kajKatulo, naskiĝintaj en la 1-a jarcento a.K., kaj deHoracio (majstro de laodo),Propercio kajOvidio. Katulo dediĉis sian tutan poezion al amatino kiun li nomis Lesbia. Liaj ampoemoj, direktostilaj, simplaj kaj intensaj, gapigis la poetojn de ĉiuj tempoj.

Aliaj formoj de poezio, kiel antikvaj kolektoj de religiajhimnoj kiel la hindiaSanskrito-lingvaRigvedo, la avestajGatha, laHuritaj kantoj, kaj la hebreaPsalmaro, eble disvolviĝis rekte elpopolkantoj. La plej fruaj eroj en la plej antikva survivanta kolekto de ĉina poezio, nomeŜiĉing (Shijing), estis dekomenceliriko.[12] TiuŜiĉing, kun sia kolekto de poemoj kaj popolkantoj, estis tre alte aprezita fare de la filozofoKonfucio kaj estas konsiderata unu el la oficialaj Konfuciaj klasikaĵoj. Liaj asertoj pri diversaj temoj iĝis nekalkulebla fonto pri la sciaro priantikva muzikteorio.[13]

La klopodoj de antikvaj pensuloj por determini tion kio faras poezion io distingita kiel formo, kaj tion kio distingas bonkvalitan poezion disde malkvalita poezio, rezultis en "poetiko" — nome studo de estetiko de poezio.[14] Kelkaj antikvaj socioj, kiel la ĉina traŜiĉing, disvolvis kanonojn de poeziaj verkoj kiuj havis kaj ritaran kaj estetikan gravojn.[15] Pli ĵuse, pensuloj baraktis por trovi difinon kiuj povas enhavi formalajn diferencojn tiom grandajn kiel tiuj interCanterbury Tales de Chaucer kajOku no Hosomichi deMacuo Baŝo, same kiel diferencojn en la enhavo tra laTanaĥareligia poezio, ampoezio, kajrepo.[16]

  • La plej antikva konata ampoemo. Sumera Istanbula tabuleto 2461 el Nippur, Irako. Ur 3-a periodo, 2037–2029 a.K. Antikvorienta Muzeo, Istanbulo
    La plej antikva konata ampoemo. Sumera Istanbula tabuleto 2461 el Nippur, Irako. Ur 3-a periodo, 2037–2029 a.K. Antikvorienta Muzeo, Istanbulo
  • La filozofo Konfucio estis influa en la disvolviga alproksimiĝo al poezio kaj antikva muzika teorio
    La filozofoKonfucio estis influa en la disvolviga alproksimiĝo al poezio kajantikva muzika teorio
  • Frua ĉina poetiko, nome Kǒngzǐ Shīlùn (孔子詩論), studante la Ŝiĉing (Klasikaĵo de poezio)
    Frua ĉinapoetiko, nomeKǒngzǐ Shīlùn (孔子詩論), studante laŜiĉing (Klasikaĵo de poezio)

Poeziaj rimedoj kaj formoj

[redakti |redakti fonton]

Piedoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPiedo (poetiko).

En klasika (precipelatina kajgreka) poetikopiedo estas la plej malgranda parto deverso, kiu estasritme aŭtonoma, la elemento de lametriko. Oni distingas ekzemple inter jenaj piedoj:

  • amfibrako: ̆ ¯ ̆ ("Tra densa mallumo briletas la celo")
  • anapesto: ̆ ̆ ¯ ("Ne riproĉu la sorton, ho juna animo")
  • daktilo: ¯ ̆ ̆ ("Kanto sincera de mia animo")
  • jambo: ̆ ¯ ("Mi amis vin")
  • tribrako: ̆ ̆ ̆ ("")
  • trokeo: ¯ ̆ ("En la mondon venis nova sento")
  • spondeo: ¯ ¯ ("")

(Ĉiuj ekzemploj el laFundamenta krestomatio).

Poezio de diversaj landoj kaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Poetoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPoeto.

Poetoj ĝuas konsiderindan pli ampleksan kulturan kaj artan prestiĝon kompare kun aliajverkistoj. Laŭlonge de la historio ili kunigisaŭreolon de diversaj sentoj kaj konsideroj koncerne al ties arta kapablo verki poezion, nome kunmeti tre diversajn vortojn, enhavojn, ritmojn ktp., eĉ kun preskaŭ religiaj, misteraj, kulturgravaj nuancoj. Multaj poetoj portis tiajn eksterordinarajn ecojn al siaj propraj vivoj per rimarkindajn malkutimajn ecojn.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNacia poeto.

Nacia poeto estaspoeto konsiderita de la tradicio kiel populara reprezentanto de la identeco, kredoj kaj principoj de partikularanacia kulturo.[17] La nacia poeto kielkultura heroo estas longdaŭra simbolo, distingebla el sinsekvaj tenantoj de burokrate nomumitaj alpoetokronita posteno. La ideo kaj honoro de naciaj poetoj aperis ĉefe dumRomantismo, kiel figuro kiu helpis la plifirmigon denaciŝtatoj, ĉar ĝi havigas validigon de tiesetno-lingvaj grupoj.[17]

Esperantlingva poezio

[redakti |redakti fonton]

Detala artikolopri Esperantlingva poezio

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unuaj provoj de originala poezia verkado estis tiuj deLudwik Lejzer Zamenhof mem, kiu en siaUnua Libro (1887) publikigis siajn poemojnMia penso kajHo, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de la esperantlingva poezio. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo:Nevola Mortiginto deVasilij Devjatnin. LaFundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Zamenhof, ankaŭ verkojn de aliaj esperantistoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj deLa Esperantisto kaj ĝia anstataŭintoLingvo Internacia.

Teksto de poeziaĵo verkita deClarence Bicknell okaze de la morto de Zamenhof kaj aperigita en 1917 en L'Esperanto

Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe polojWiktor Elski kajEska (Unuaj Agordoj, 1910), ĉeĥoStanislav Schulhof (Per Espero al Despero,Kion la Vivo Alportis, 1911;Aŭtunaj Floroj, 1912), svisoEdmond Privat (Tra l' Silento, 1912), poloJuljusz Kriss (Melodioj de l' Nokto, 1914) kajClarence Bicknell, anglo loĝinta longe en Italio, kiu kontribuadis per poemoj al pluraj gazetoj.

Baldaŭ post la fino de laUnua Mondmilito denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis rusoEŭgeno Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj esperantistoj enLa Nova Epoko kaj daŭrigis en la verkoPrologo. En Budapeŝto du hungaroj,Kalman Kalocsay kajJulio Baghy, ekpaŝis sur vojon, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio esperantlingva.

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay:Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kalocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolektoStreĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetotrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la esperantismon, la seniluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Julio Mangada Rosenörn (Versaĵaro, 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj, 1924;Novaj Amaj Poemoj, 1927), Imanuel Olŝvanger (Eterna sopiro, 1925), Teodor Jung (La Alta Kanto de la Amo, 1927), Jan Van Schoor (Amo kaj Poezio, 1928), Nikolao Hohlov (La tajdo, 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo;La tajdo rajtas lokon sur la sama breto kunStreĉita Kordo kajPreter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas, ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

Raymond Schwartz.

La poemaroVerdkata Testamento (1926) deRaymond Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de Esperanto tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1932 sian duan poemaronLa Stranga Butiko, "honore al la granda krizo". En tiuj verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la esperantistojn kaj iliajn instituciojn.

La plej elstaraj anoj de la skota skolo estisJohn Dinwoodie,Reto Rossetti, kajWilliam Auld. Ili kunpublikigis la poeziaronKvaropo (1952). Inter ili plej rimarkindas William Auld, aŭtoro de la majstroverkoLa Infana Raso (1958), poemo en dudek kvin ĉapitroj, kaj deUnufingraj Melodioj. De Reto Rossetti precipe memorindasEl la Maniko (prozaĵo kun brila lingvo, 1955) kaj Pinta Krajono (kolekto de spritaj poeziaĵoj, 1959). La skotan skolon partumis ankaŭMarjorie Boulton, verkistino aktiva en pluraj stiloj. En la fako de poezio, ŝiaj verkojKontralte (1955),Cent ĝojkantoj (1957) kajEroj (1959) estas menciindaj.

Dum la periodo 1952-1974 agadis verkisto el anglalingva lando kiu tamen ne ligiĝis al la skota skolo, nomeBrendon Clark, novzelandano, kies eseoKien la Poezio? (1957) kontraŭis la enkondukon de novaj vortoj kaj de aparta poezia terminaro, kion male deziris la skotskolanoj. Unu el la ĉefverkoj originale en Esperanto verkitaj en la lastaj jardekoj estas la poemo "Poemo de Utnoa"[18] deAbel Montagut. Kaj kelkaj el la ĵusaj poetoj estisUlrich Becker,Gerrit Berveling,Peter Browne,Tim Carr,Christian Declerck,István Ertl,Ibera Skolo (Ibere libere:Jorge Camacho,Miguel Fernández,Abel Montagut,Gonçalo Neves),Mao Zifu,Moskva Skolo (Mikaelo Giŝpling),Mauro Nervi,Baldur Ragnarsson,Nicola Ruggiero ktp.

Kelkaj esperantlingvaj poetoj

[redakti |redakti fonton]

Ideoj pri poezio

[redakti |redakti fonton]

Poemoj povas movi homojn trans politikaj aŭ sociaj faŭltoj . Ja poezio estas ĉiam ambigua kaj ĝi rezistas la unudimensian legadon de iu ajn ideologio. Tiusence la poezio povas instigi al dubo kaj nuanco, kondiĉe ke la leganto estas malfermita al tio. - Nicole van Overstraeten

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (eo) Jan Werner, Respondaj klarigoj,La Gazeto, n-ro 170, p. 23, la 15-an de februaro 2014.
  2. Fernando Cabo Aseguinolaza kaj María do Cebreiro Rábade, «A poesía», paĝo 296.
  3. Manuel Asensi Pérez,Historia de la Teoría..., paĝo 36.
  4. Bruno Gentili,Poesía y público..., paĝo 20.
  5. Manuel Asensi Pérez,Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 51.
  6. Manuel Asensi Pérez,Historia de la teoría de la literatura..., paĝo 68.
  7. Sanders, NK (trad.) (1972).The Epic of Gilgamesh (Reviziita eld.). Penguin Books. pp. 7–8.
  8. Mark, Joshua J. (13a de Aŭgusto 2014)."The World's Oldest Love Poem". "'[...] What I held in my hand was one of the oldest love songs written down by the hand of man [...].'"
  9. ARSU, SEBNEM."Oldest Line in the World". The New York Times. Alirita la 20an de Majo 2022. "A small tablet in a special display this month in the Istanbul Museum of the Ancient Orient is thought to be the oldest love poem ever found, the words of a lover from more than 4,000 years ago."
  10. Goody, Jack (1987).The Interface Between the Written and the Oral. Cambridge University Press. p. 98.ISBN 978-0-521-33794-6.
  11. Ahl, Frederick; Roisman, Hannah M (1996).The Odyssey Re-Formed. Cornell University Press. pp. 1–26.ISBN 978-0-8014-8335-6..
  12. Ebrey, Patricia. (1993)Chinese Civilisation: A Sourcebook,2‑a eldono, The Free Press, p. [htt://archive.org/details/chinesecivilizat00r/e/11 11–13].ISBN 978-0-02-908752-7.
  13. (Julio 1999) “In Quest of Harmony: Plato and Confucius on Poetry”,Philosophy East and West 49 (3),p. 317–345.doi:10.2307/1399898. 
  14. Abondolo, Daniel. (2001)A poetics handbook: verbal art in the European tradition. Curzon, p. 52–53.ISBN 978-0-7007-1223-6.
  15. Gentz, Joachim. (2008) “Ritual Meaning of Textual Form: Evidence from Early Commentaries of the Historiographic and Ritual Traditions”,Text and Ritual in Early China. University of Washington Press, p. 124–48.ISBN 978-0-295-98787-3.
  16. Habib, Rafey. (2005)A history of literary criticism. John Wiley & Sons, p. [htt://archive.org/details/historyofliterar0000habi/e/607 607–09, 620].ISBN 978-0-631-23200-1.
  17. 17,017,1Nemoianu, Virgil. (2002) Esterhammer, Angela:"'National Poets’ in the Romantic Age: Emergence and Importance." Romantic Poetry. John Benjamins Publishing, p. 537.ISBN 9789027234506.
  18. Abel Montagut, Poemo de Utnoa, 258 paĝoj, eld. Create Space, 2018 (2a eldono,ISBN 9781718814424.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Baldur Ragnarsson,Verki poezion en Esperanto,Beletra Almanako numero 3, Septembro2008, paĝoj 56-66.
  • Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981, 2-a eldono, reviziita kaj kompletigita, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1984. 887 paĝoj; Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto. 1.
  • Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, eldonejo Mondial, Novjorko, 2008, X + 728 paĝoj,ISBN 978-1-59569-090-6.

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
  • Asensi Pérez, Manuel,Historia de la teoría de la literatura (desde los inicios hasta el siglo XIX, Tirant Lo Blanch, Valencia, 1998.ISBN 978-84-8002-712-0
  • Cabo Aseguinolaza, Fernando y María do Cebreiro Rábade Vilar, «A poesía», en Arturo Casas (coord.),Elementos de crítica literaria, Xerais, Vigo, 2004, págs. 295-339.ISBN 978-84-9782-253-4
  • Gentili, Bruno,Poesía y público en la Grecia antigua, Quaderns Crema, Barcelona, 1996.ISBN 84-7769-070-7

Alia

[redakti |redakti fonton]
  • Varela Merino, Elena; Moíno Sánchez, Pablo y Jauralde Pou, Pablo,Manual de métrica española. Madrid: Castalia, 2005.
  • Andrés Toledo, Guillermo:El ritmo en el español. Madrid: Gredos, 1988.
  • Baehr, Rudolf:Manual de versificación española. Madrid: Gredos, 1997.
  • Bonnín Valls, Ignacio:La versificación española. Manual crítico y práctico de métrica. Barcelona: Ediciones Octaedro, 1996.
  • Bustos Gisbert, José M.:La introducción del encabalgamiento en la lírica española. Salamanca: Universidad de Salamanca. Ediciones Universidad Salamanca, 1996.
  • Butiñá, Julia:Métrica comparada: (española, catalana y vasca). Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 1994.
  • Carvajal, Antonio:De métrica expresiva frente a métrica mecánica : ensayo de aplicación de las teorías de Miguel Agustín Príncipe. Huétor Vega (Prov. Granada): Carvajal Milena, Antonio, 1995.
  • Domínguez Caparrós, J.:Contribución a la bibliografía de los últimos treinta años sobre métrica española. Madrid: C.S.I.C., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.:Métrica y poética. Bases para la fundamentación de la métrica en la moderna teoría literaria. Madrid: U.N.E.D., 1988.
  • Domínguez Caparrós, J.:Métrica española. Madrid: Síntesis, 1993.
  • Domínguez Caparrós, J.:Métrica comparada: española, catalana y vasca. Guía didáctica. Madrid: U.N.E.D., 1994.
  • Domínguez Caparrós, J.:Estudios de métrica. Madrid: U.N.E.D., 1999.
  • Domínguez Caparrós, J.:Análisis métrico y comentario estilístico de textos literarios. Madrid: Universidad Nacional de Educación a Distancia, 2002.
  • Domínguez Caparrós, J.:Diccionario de métrica española. Madrid: Alianza Editorial, 2004.
  • García Calvo, Agustín: "Tratado de Rítmica y Prosodia y de Métrica y Versificación".Zamora: Lucina, 2006.
  • Gómez Bravo, Ana María:Repertorio métrico de la poesía cancioneril del siglo XV. Alcalá de Henares : Universidad de Alcalá de Henares. Servicio de Publicaciones, 1998.
  • Herrero, José Luis:Métrica española. Teoría y práctica. Madrid: Ediciones del Orto, 1995.
  • López Estrada, F.:Métrica española del siglo XX. Madrid: Gredos, 1987.
  • Mario, Luis:Ciencia y arte del verso castellano. Miami: Ed. Universal, 1991.
  • Navarro, Tomás:Métrica española. Reseña histórica y descriptiva. Nueva York, 1956.
  • Porcu, Giancarlo,Régula castigliana. Poesia sarda e metrica spagnola dal '500 al '700 (Regla castellana. Poesía sarda y métrica española desde el siglo XVI asta el siglo XVIII). Nuoro: Il Maestrale, 2008.[1]Arkivigite je 2008-10-05 per la retarkivoWayback Machine
  • Quilis Morales, Antonio:Fonética acústica de la lengua española (1º Ed.). Madrid: Gredos, 1987.
  • Quilis, Antonio:Métrica española. Barcelona: Ariel, 2004.
  • JJHJ, Jork:777 Poemas y un corazón, capítulo 1, 77 Poemas y una Historia". México: Publicaciones UAA, 2009.
  • Torre, Esteban:El ritmo del verso: estudios sobre el cómputo silábico y distribución acentual a la luz de la métrica comparada. Murcia: Editum: Ediciones de la Universidad de Murcia, 1999.
  • Torre, Esteban:Métrica española comparada. Sevilla: Servicio de Publicaciones de la Universidad de Sevilla, 2000.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Prikanta poezio, vidu ligilojn en artikolo "Muziko".

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloPoetry en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloPoesía en la hispana Vikipedio.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Poezio&oldid=8888865"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp