Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Poemo de Utnoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Poemo de Utnoa
Poemo de Utnoa
Poemo de Utnoa
AŭtoroAbel Montagut
Eldonjaro1993
Aliaj eldonoj2018 (reviziita eld.)
EldonintoCreateSpace
Paĝoj258
ISBN9781718814424
vdr

Poemo de Utnoa estas libro, nomeeposo de lakatalunaverkistoAbel Montagut, publikigita enVieno en la jaro1993 kaj originale verkita enEsperanto. Temas pri sep kantoj kiuj enhavas totale 7095 versojn nomealeksandroj, sed ne de 14, sed de 15 silaboj.[1] La kantoj inspiriĝas en famaj eposoj de la tutmondaj kulturo kajliteraturo, kiajGilgameŝo,Eneado,Biblio,Ramajano,Iliado, kaj el modernaj aŭtoroj kiajPapini,Asimov, kaj aliaj, kaj precipe rilate al epizodo de latutmonda diluvo. La libro estas enkadrigita de enkonduko deWilliam Auld kaj postparolo deProbal Daŝgupto.

Enhavo

[redakti |redakti fonton]
Averto:La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la unua kanto jam oni komprenas, ke la historio de la homa gento estos rakontata per simbola maniero; krome oni uzas eleksteran vidpunkton ĉar temas pri kolonio daeksterteranoj kiuj venas al laTero kaj studas la konduton de teranoj. La eksterteranoj pristudas ĉu la teranoj meritas sian helpon por eviti tujan okazontan katastrofon aŭ pli bone ili atendu la detruon por posta okupado de la planedo por sia propra profito. La ĉefa argumento estas decidi ĉu la teranoj estas raciaj aŭ ne, konsiderinte, ke ili amasmurdemas. La intermeza sinteno estas aprobita, ke oni avertu almenaŭ unu teranon, ke li konstruu ŝipegon por eviti lainundon: la eksterterano Emme anoncas tion al Utnoa, nome rolulo kiu respegulas al la mitaNoa.

En la dua kanto sekvas la polemiko inter la partioj de eksterteranoj. Unu el ili ŝanĝis el flanko, ĉar vivinte ŝtelkaŝe inter teranoj, perdis sian teranajn filon kaj edzinon. Nun ili deziras la ekstermon de la neracia gento. Surtere la rivaleco interBabelo kajNineve endanĝerigas la sorton de Utnoa kiu estas interanomado. Li kun sia frato Laŝmu vizitas en Babeloorakolon por demandi pri la anonco farita al Utnoa. Dume eksplodas batalo de Babelanoj kontraŭ la nomadoj, kaj kiam Utnoa informas al sia popolo pri la neceso konstruiŝipon, nur malgranda parto restas kun ili, dum la plej parto iras batali urbanojn.

En la tria kanto oni disvolvigas diversajn aspektojn de la vivo de la eksterteraj Najanoj, nome pri speciala intelektaludo,nupto, kaj aliaj ĉiutagaĵoj kiuj montras ege altnivelan vivkondiĉon. Paralele surtere, la sekvantoj de Utnoa ekkonstruis la ŝipon, ricevinte la apogon de Ŝabda, le reĝino deUr, sed ankaŭ la malemon de la humiligitageneralo Ulmi, post hazarda ĉasakcidento.

En la kvara kanto la eksterteranoj opoziciantaj al la Dilmunidoj (nomadoj) komplotas. Arunni susuras al profetino Filge ideojn kontraŭ la ŝipkonstruantoj. Tiu alparolas la reĝinon, kiu malatentas ŝin. Poste dizertinto Tudar venas el la urbo al la ŝipkonstruantoj kaj per longa rakonto informas, ke la reĝino mortiĝis kaj alproksimiĝas rabatako detrua kontraŭ la Dilmunidoj. Fakte eĉ antaŭ la rakontofino (je filmeca sinsekvo) ekas la atako estrita de la generalo Ulmi, venĝodeziranta. Plej parto de ŝipkonstrauntoj estis masakritaj kiaj Laŝmu, la familio de Utnoa kaj aliaj, krom la dizertinto Tudar, kaj estas mortigita ankaŭ la atakestro Ulmi.

En la kvina kanto okazas nova asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Por kompensi la kontraŭan agadon fare de Arunni, oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan pere de ladrogo nomataanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Utnoa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estontahomaro, se li sukcesas savi ĝin, nome elĈina Murego al insuloSrilanko; poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Tiele Utnoa estas akompanata de po du gravuloj porkontinento, nome porEŭropo unueFidiaso kaj posteMaria Sklodovska (nomita ankaŭMaria Curie), porAfriko unueAkenatono kaj posteSunĝata Kejta kaj porAmeriko unueNezaŭhtezoma kaj posteNejlo Armstrong. En ĉiu kontinento Utnoa kontemplas la rimarkindajn verkojn, ĉefe arkitekturajn, sed ne nur, kiuj donus sencon al liaheroeco konstrui la ŝipegon por savi la homaron, kiu poste povos plenumi tiajn virtualajn atingojn. La trapaso deOceanio kajAntarkto estas pli rapida kaj senakompana. Reveninte, Utnoa direktoras en lafunebro de la frato Laŝmu, ĉefa konstruinto de la ŝipego, kaj, surprize por la leganto, bruligas la konstruatan ŝipegon.

En la sesa kanto ankaŭ la eksterteranoj kiuj apogas, kaj ankaŭ tiuj kiuj malapogas, miras, ke spite la komprenigan veturadon al la estonteco, Utnoa bruligis la ŝipegon kaj retiriĝis al la naturo kun la malmultaj supervivintoj restantaj. Venas neeĉeestintaj dilmunidoj. Jubal rakontas pri militagado de la aliaj dilmunidoj, kiuj estis foririntaj sieĝi Nineve. Pacnegocado malsukcesis kaj la estro de Ninevo igis torturmurdi nomadestron. Tiuj tribanoj volis tuj ataki venĝe, sed aliaj preferas atendi ankoraŭ venontojn kaj ekflamasinterna milito. Kiam la opozicianto foriras, sekvas tragedia batalrakonto. Ninevurbanoj masakris dilmunidojn. La survivantoj bedaŭras, ke ili ne sekvis la planon ŝipkonstrui kaj pentas. Pro tio la rakontanto Jubal venis.

La sepa kanto estas la lasta. En la tendaro la dilmunidoj rekonstruas sian vivon. Utnoafianĉiĝis kajnuptis, venis diaj signaloj, kaj oni decidis ŝipkonstrui ĉe urboEridu. Gobanoj denove reagas: Jiŝka liveras drogon al Utnoa kiu denove havasviziojn nun akompanata de Roa Numu, nur por vidi malbonaĵojn de la estonto, kio okazos se finfine li konstruos la savilon por la homaro, dokorupto, niatempaavaremo, finegocistoj, krimulaĉoj por fini ĉe labombado deHiroŝimo kaj la ekologia katastrofo kajpoluo okazigita de nehumanaj roluloj. Sekvas aludoj alindividuismo,diktatoroj kajnaziismo. Reveninte el lasonĝo, Utnoaforgesas la viditajn estontajn malbonaĵojn kaj konsideras ilin kiel iosubkonscia. Oni supozas, ke oni refaras la ŝipkonstruon, kiam finas la poemon per malferma fino. La leganto jam konas lalegendon el la biblia rakonto kaj tiele ne necesas ties ripeto.

Averto:Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Stilo

[redakti |redakti fonton]

La versoj havas dekkvinsilabojn, kio estas malofta en modernapoezio, sed longaj versoj kongruas kaj oftis en klasikajeposoj. Tre ofte oni omaĝas la stilon de Homero kaj aliaj klasikuloj: ekzemple la dua kanto ekas jene: "Kiam per rozaj fingroj aŭroro sunon anoncis"; kaj tiele oni utiligas la klasikan metaforon de la rozkoloraj fingroj deaŭroro. Por ke la arkaikeca stilo ne ĝenu la leganton tre ofte oni aldonas komparojn kiuj ege vigligas la rakonton:Kiel leono kiu ... Kiel rinocero kiu... Fakte tre ofte tiaj komparoj temas pri bestoj. Tiaj komparoj estas nomitaj deProbal Daŝgupto en sia PostparoloAbelaj komparoj kaj detale li studas ties sisteman uzadon fare de Montagut.[2]

Ankaŭ foje oni priskribas per mezlongaj detalaj klarigoj la diversajn elementojn de tuto, kiel la belaĵoj de la grandurbo Babelo.

Kaj ĉiukaze la strukturo ritma de la versoj ege taŭgas por la solena esprimo de sentencoj aŭ motoj:Hazardo suverenas sur nia mondo drakone.[3]

Mesaĝo

[redakti |redakti fonton]

Pri enhavo, menciindas la specialaĵo miksi kun tradicia mitaro pri la diluvo la inventaĵojn rilate al la vivo de eksterteranoj, kiuj oftas en literaturo ne profesia kaj klina alfalsaj sciencoj, sed kio en tiu ĉi verko kongruas kun la fikci-literatura fono de laeposo.

Pri ideologio, la aŭtoro profitas ĉiam okazojn por montri kial kaj kelkaj teranoj kaj ĝenerale eksterteranoj kliniĝas alpacemo kaj evito de perforto. Ĉefe la eksterteranoj kompreneble utiligas la sciencan progreson por ĝui altan vivnivelon. La inventoj kiujn ĝuas la eksterteranoj memorigas pri la filmoj descienc-fikcio. La uzado de eksterteranoj permesas la elsendon de la nuntempa mesaĝo por aspiri al pli altevolua kaj humana vivo. Tiele parolas Numu:

Citaĵo
 Mi estas raciulo el civilizo pli multe

evoluinta. Ni havas efektive rimedojn

de vi ne konjekteblajn kaj ni kapablas esplori

ĉi tiun pretermondon multforme plie penetre.[4] 

La uzado de eksterteranoj estas okul-signo al la modena leganto, kiu okupas la funkcion kiun iam plenumis la diaj intervenoj en eposoj. Dume al la dilmunidoj (la popolo de Utnoa) plaĉas la obeo al kio ili interpretas kiel diaj signaloj. La moderna leganto komprenas ke plej ofte tiuj dioj estas la superaj estaĵoj, do nur simple raciaj estuloj kontraste al la dilmunidoj, kiuj ankoraŭ estas nomadoj. Dioj povas ĉeesti kiam okazas naturaj katastrofoj, kaj oni ne forgesu, ke la tuta centra temo estas natura katastrofo, kiu venos baldaŭ, inundo laŭ la kompreno de teranoj, frapo demeteorito laŭ la scio de la altuloj.

La konstanta apero de la venonta katastrofo kongruas kun la ĝenerala rigardo, kiu tre ofte pesimismas, ĉefe en la sepa kanto, kio kongruas kun la nuntempa scio pri onia pasinteco kaj estonteco el Noa. La sama Numu Roa parolas:

Citaĵo
 Jen kiuj murdos patron aŭ la patrinon akuŝan,

lulile propran bebon aŭ la edzinon amindan.

Jen forrabistoj ankaŭ, la perfortuloj al inoj

kaj al senkulpaj knaboj, nur por kruelaj amoroj.

Kaj jen plej krimaj uloj en la homaro venonta,

kiuj kunfratojn buĉos, kvazaŭ enspirus aeron:

korblindaj mafianoj, kiuj sennomu sepulte:

plibonus ja al ili, sen panjutero ne naskus.[4] 

La eliro montras la eviton de la militemo kaj detruemo perpaca kunvivado. Kiel premio al la bona vivkonduto estas lamito de lapromesita lando,Dilmun, kiu funkcias kiel allogo por la nomadoj, insulo kiu iel plenumas similan simbolon kial la regno kiuDon Kiĥoto promesas al sia ŝildistoSanĉo, kondiĉe ke li bone kondutas, nome laínsula Bararataria, kvankam kompreneble temas pri du tre diferencaj verkoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Respektive po 831 en la unua kanto, 968 en la 2a, 883 en la 3a, 799 en la 4a, 1236 en la 5a, 1017 en la 6a kaj 1361 en la 7a.
  2. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto.Vieno,1993.ISBN 3-85182-007-X. Postparolo de Probal Daŝgupto, pp. 209-210.
  3. Paĝo 188, v 910.
  4. 4,04,1Paĝo 178, vv 528-531.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Literaturo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Poemo_de_Utnoa&oldid=8828109"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp