Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Podhale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podhale. Vido el Tarasówka, kunTatroj ĉe la linio dehorizonto.
Birda vido deNowy Targ, nome ĉefurbo de la regiono Podhale.
Montaranino de la regiono Podhale en la folklora festa tradicia kostumo, 1938

Podhale (laŭvorte "sub la montaj prerioj") situas en la plej suda regiono dePollando, foje menciata kiel "Polaj altaj teroj". Podhale estas situanta sur la montetaj deklivoj elTatra montaro de laKarpatoj, kaj estas karaktera pro riĉa tradicio defolkloro kiu estis tre multeromantigita en la polapatriota imaginaro. Ties folkloro estis alportita tie ĉefe de polaj setlantoj el la regionoMalgranda Pollando pli norda kaj parte el transilvanianaj setlantoj de la 14a al la 17a jarcentoj dum ties migradoj. La nomo Podhale laŭvorte tradukeblas kiel "sub la monta pado".[1] Podhale estas parto de la historia provinco Malgranda Pollando (enpola Małopolska) kun ĉefurbo enKrakovo.

Regionaj allogaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Inter la regionaj allogaĵoj estas la populara montodistrejoZakopane kaj la lago konata kiel Morskie Oko ("La okulo de la maro"), kiu laŭ loka legendo estas konektata al laAdriatiko danke al subteraj pasovojoj.Nowy Targ estas la ĉefurbo de la regiono.

La popolo en tiu regiono estas fama pro sia fromaĝo "oscypek"", nome farata el mikso de lakto de ŝafino kaj bovino, sia muziko, kaj siaj skiejoj. Vintre, ĝi estas la ĉefa turisma loko en Pollando.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Home -Geography - Podhale and Tatry. Arkivita ella originalo je 2016-09-28. Alirita 2012-08-02 .

See also

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Podhale&oldid=8408034"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp