Poŝtkarto estas peco dekartono en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto (dekstre) kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon (maldekstre), gluaspoŝtmarkon (supre, dekstre) kaj sendas la tuton sen plia aldonaĵo (do senkoverto) perpoŝto al la ricevanto. La dua flanko de la karto povas esti plenigebla per plia skribaĵo de la sendanto, sed kutime konsistas el foto, de turisma vidindaĵo, de teme taŭga bildo (de tie la terminobildokarto, saluto okaze de aparta evento aŭ festo, malserioza karikaturaĵo respektive fotokunmetaĵo) aŭ de bildigita artaĵo).
La kutima formato nuna por poŝtkartoj estaskvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la normaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de normaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).
Bildkarto kaj poŝtkarto estas vortoj kaj konceptoj tre similaj kaj proksimaj, sed ne tute identaj.Bildkarto povas esti gratulkarto kun bildo kiu povas esti transdonita mane okaze de celebro kaj tute ne sendita per poŝto. Poŝtkarto povas ne enhavi bildon se la flanko kie ofte aperas bildo estas nur frazo, poemo aŭ alitipa skribaĵo. Plej parto de poŝtkartoj estas bildkartoj, sed ne nepre inverse, ĉefe lastatempe.
La unuan poŝtkarton dum la jaro1861 patentigis lausonanoJohn P. Carlton. Ĝis tiu tempo mesaĝoj poŝte transdoniĝis en formo, kiu ne ebligis al ĉiu ajn lego de la teksto - plej ofte enkoverto, sed foje ankaŭ per ruliĝo kajsigeliĝo de la paperfolio aŭ en alispeca pakaĵo.
Dum la jaro1865 la germanoHeinrich von Stephan en poŝta konferenco enKarlsruhe proponis permesi sendadon de "poŝtaj folioj" senpoŝtmarko, sed lia propono malakceptiĝis, ĉar la plej multaj konferencanoj opiniis la dissendon de mesaĝoj malferme legeblaj de ĉiu ajn persono malmorala kaj malaprobinda. Tamen jam kvar jarojn poste, dum oktobro1869 la poŝto deAŭstrio-Hungario eldonis "porkorespondajn kartojn" kun surpresitaj poŝtmarkoj. Simile al la reguloj portelegramo laŭ la unua propono oni antaŭvidis limigon de la surskribeblaj vortoj ĝis maksimume 20 kaj kompense volis oferti aparte malaltan tarifon (40 procentoj de la tarifo por letero) - tamen finfine oni forprenis la limigon pri vortonombro, permesante liberan skribadon sur la karta dorsflanko, kaj jam dum la unua monato oni vendis rekordan nombron de 1,4 milionoj novaj "porkorespondaj kartoj". EnPrusio kaj la cetero de nordaGermanio, sed ankaŭ en la sudgermanaj ŝtatojBavario,Virtembergo kajBadeno la "porkorespondaj kartoj" enkondukiĝis la1-an de julio1870. Same dum la jaro1870 "porkorespondaj kartoj" ankaŭ enkondukiĝis enSvislando,Luksemburgio kajBritio, dum1871 enBelgio,Nederlando,Danio kajFinnlando, sekvajare enSvedio,Norvegio kaj laRusa Imperio, dum1873 enUsono,Francio,Serbio,Rumanio kajHispanio, kaj dum1874 enItalio. La1-an de marto1872 lagermanlingva nomo ŝanĝiĝis alPostkarte, do "poŝtkarto". En la internacia poŝta trafiko la poŝtkarto oficialiĝis la1-an de julio1875 surbaze de la "poŝta kontrakto deBerno".
Fine de la19-a jarcento furoriĝis bild-poŝtkartoj kun presitaj bildoj de pentritaj kaj poste fotitaj konstruaĵoj kaj pejzaĝoj. Ili haveblis je malalta prezo kaj superfluigis la longan priskribon de la vizitataj aŭ vizitindaj lokoj. Dum la jaro1899 en laGermana Regno vendiĝis 88 milionoj da poŝtkartoj, dum la jaro1905 en la sama teritorio dissendiĝis 500 milionoj da poŝtkartoj.
La antaŭa flanko de la supre dekstre bildigita karto belarte montras la lokojn por la afranko (poŝtmarko) kaj la adreso.
Ekde tiu jaro en Germanio ekvalidis leĝo ke la dekstra parto de la antaŭa flanko de la karto rezerviĝis por adreso sube kaj poŝtmarko supre, kaj la maldekstra parto ekuzeblis por mesaĝoj: antaŭe la tuta antaŭa flanko estis rezervata nur por adreso kaj poŝtkarto, kaj dorsflanke konkurencis spaco por privataj meŝaĝoj kaj bildoj.
Komence de la21-a jarcento enEŭropo dissendiĝas ĉiujare pli-malpli 400 milionoj da poŝtkartoj. Tamen kielsuveniro de turismaj vizitoj koincide kun eksmodiĝo de papera poŝto, poŝtkarto iom post iom estas anstataŭata permagnetoj porfridujoj kaj alitipaj bildoj.
Krome la elektronika ekvivalento, do retpoŝta mesaĝo kun bildo kaj en difinita formato, estas laretpoŝtkarto (angle"e-card"), ofte uzata kiel gratulkarto.
Esperanto Poŝtkruciĝo estas projekto de la2010-aj jaroj iniciatita de moskvaj esperantistoj. Ĝi konsistas el sendo de po unu poŝtkarto al unu esperantisto monate. La rezulto de la ricevoj estas montrata en retejo deFejsbuko aŭvKontakte. La ĉefa celo estas turni sin al iom eksmodiĝinta kutimo por revivigi la rilatojn inter esperantistoj.