La historio de Plymouth komencas en labronzepoko, ĉe la apudaMount Batten, kie ostoj kaj artefaritaĵoj de la fruaj loĝantoj troviĝis. Poste, laromianoj uzis la lokon kiel komerclokon. Dum larenesanco, Plymouth servis kiel gravahaveno poresploristoj irantajAmerikon kajAzion, inkluzive deFrancis Drake. En 1588 ĉi tie el la haveno ekvojis la brita militŝiparo por batali kontraŭ la tielnomataNevenkebla Mararmeo de Hispanio. Poste, dum la18-a jarcento kaj poste, ĝia rolo kiel milita haveno kreskis; jam de1733 ladokoj dungis ĉirkaŭ 3000 homojn. Krome, oni eksportisstanon el laminejoj de la ĉirkaŭaĵo. Dum la19-a kaj20-a jarcentoj, Plymouth plukreskis, iĝante grava loko por lafervojo kaj industrioj pri fuelgaso kaj kemio. Dum la20-a jarcento, multe de la urbocentro estis detruita pere de bombardado farGermanio dum ladua mondmilito.
Tie estas „Tri-Urba Esperanto-Grupo“ ekde1908, la aliaj du urboj aluditaj estas la najbarajDevonport kajEast Stonehouse. En 1919 la tri urboj kuniĝis, fine de 1928 ekestante la moderna urbo Plymouth. La Esperanto-grupo estis inter la tute unuaj en Britio, kun Londono kaj Edinburgo, kaj tiam konsideriĝis "provinca asocio". Ĉefa fondinto de la grupo estis la pionira esperantistoErnest Edward Yelland elDevonport.