Pluvialo (dirita ankaŭ “kapeo” aŭ “ĥormantelo” aŭ "mantus", latine “pluviale”) estasliturgia ornato utiligata en la Ekleziojkatolika,anglikana kaj en aliaj kristanaj konfesioj.
Ĝi konsistas en grandamantelo kun embria kapuĉo. Ĝi, fakte, ricevas sian nomon el la latinapluviale aŭmantelo kontraŭ la pluvo, kun kapuĉo)[1]. Ĝi firmeblas antaŭe per agrafo aŭ buko, diritaracionalo. Ĝia uzo, eksterdome, tial postulis la ĉeeston de la kapuĉo. Tio kion restadas de tiu lasta estas la tieldirita “malantaŭa ŝildo”.
Ĝi, kiel samuzaj ornatoj, havas la koloron de la liturgiaj tempoj, kaj uzatas en diversaj ceremonioj escepte en la Meso.
Ĝi estas vestita post lastolo supre de lasurpliso aŭ de laalbo. Ĝi longas ĝis preskaŭ al la piedoj, malfermitas antaŭe sur la brusto kaj firmeblas per buko; etendita, ĝi havas la formon de duoncirklo kun radiuso de unu metro kaj 40 ĝis 60 cm.
La pluvialo estas laŭnorme vestita en diversaj solenaj ceremonioj ekstermesaj[2], nome:
La uzo de la pluvialo iam – nome antaŭ la liturgia reformo enirigita de laDua Vatikana Koncilio – estis permesita al diversaj subjektoj eĉ apartenantaj al laminoraj ordinoj, nome sacerdotaj; kaj ĝi estis ornato de liturgiaĵoj hodiaŭ malpli konsiderataj aŭ malpli vizitataj.
En la Orienta Ortodoksiaj Eklezioj la pluvialo estas uzata ankaŭ dum la Dia Liturgio de Meso
EnItalio oni konservas la nomon “pruvialo” ĉar ĝi konservas la formon de mantelo kiu “protektis kontraŭ la pluvo kaj veteraj perturboj” kaj plej alproksimiĝas al la latina liturgia “pluviale”; aliloke ĝi ricevas la nomo de "kapeo”, aŭ “ĥormantelo” aŭ, kiel enHispanio, “mantus”.