Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Plutono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri nanplanedo. Por dio rigardu la paĝonPlutono (dio). Por transurania elemento legu la artikolonPlutonio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonPluto.
Plutono⯓♇
Rigardo de la nordpolusa teritorio kaj de la malproksima al Ĥarono flanko de Plutono, fotita de la kosma sondilo New Horizons la 14-an de Julio 2015 el distanco de proksimume 450.000 km[1]
Rigardo de la nordpolusa teritorio kaj de la malproksima al Ĥarono flanko de Plutono, fotita de la kosma sondiloNew Horizons la 14-an de Julio 2015 el distanco de proksimume 450.000 km[1]
Proprecoj de laorbito
Granda duonakso
Perihelio – Afelio29,658 340 67 AU
(4 436 824 613 km) –


Discentreco
Orbitainklinacio17.141 75°


Sideraperiodo7,8163 Gs (247,69 jaroj)
Mezacirkulrapido16 798 km/s
Fizikaj proprecoj
KategorioPlanedoido
Mezadiametro2370 ± 20 km
Maso(0,0021 termasoj)
1,305×1022 kg
MezaDenso2.03±0.06 g/cm³
Ekvatora falakcelo jesurfacom/s²
Fuĝrapidokm/s
Rotacia periodo552,1 ks (6 t 9 h 22 min)
Inklinacio de la rotaciaakso119.591 ± 0.014°
Albedo
Proprecoj de laatmosfero
Premo surfaca0,49 m/s²
(0,05 de latergravito)bar
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
37 K
Ĉefaj komponantoj

metano kaj nitrogeno

Historio kaj alioj
MalkovrintoClyde Tombaugh
Malkovrinta dato18-a de februaro1930
Lunoj5:Karono,Nikso,Hidro,Kerberoso kajStikso.
vdr

134340 Plutono estasnanplanedo rondirantaSunon plejparte ekster la orbito de la oka planedoNeptuno. Ĝis la jaro 2006 ĝi estis klasata kiel la naŭaplanedo de Suno, sed la 24-an de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo deInternacia Astronomia Unio tiel precizigis la difinojn de klasoj de objektoj en la suna sistemo, ke Plutono perdis la epitetonplanedo. Ekde tiam ĝi estas membro de la gruponanplanedoj (planedoidoj), al kiuj komence apartenas ankaŭ la plej granda konataasteroidoCereso kaj latrans-Neptuna objektoEriso. Tiu grupo verŝajne kreskos.

  • Loko: ekster la 8-a planedo: meze 5,9 × 1012 m for de Suno (39,5 AU).
  • Aĝo: 4,6×109 jaroj.

Plutono iam estas pli proksima al Suno ol Neptuno estas. Povas esti, ke ĝi iam estis luno de Neptuno. Lastan fojon Plutono troviĝis interne de la orbito de Neptuno ekde la7-a de februaro1979 ĝis la11-a de februaro1999.

Plutono havasatmosferon el maldensajmetano kajnitrogeno, kaj, sur la grundo, glacion el metano. KielTero kajMarso, Plutono havassezonojn ("vintro" kaj "vintrego") kajpolusajn glaciojn.

Oni malkovris du novajn satelitojnNikso kajHidro en 2005, la kvaran provizore nomatanS/2011 P 1 aŭ P4 en 2011 kaj la kvinan (Stikso) en 2012.

Statuso

[redakti |redakti fonton]
Kio estas nanaj planedoj? - video de la jutuba kanaloScivolemo.

Plutono estas tre malgranda: la plej malgranda el la klasikaj planedoj,Merkuro, estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno,Iono,Eŭropo,Ganimedo,Kalisto,Titano kajTritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al Tritono, luno de Neptuno. Aliflanke, Plutono povas esti konsiderata nur granda objekto de la malproksimaKujpera zono, arego da trans-Neptunaj objektoj (inter 30 AU kaj 100 AU for de Suno), estante frato deHaŭmeo kajMakemako. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno. – La decida afero por forigi Plutonon el la listo de planedoj estis la tria el la novaj planedo-kriterioj deIAU (2006): nur tia objekto povas esti nomata planedo, kiu "regas sian vojon", t.e. kiu forbalais aliajn objektojn el la ĉirkaŭaĵo de sia orbito.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]


Simboloj de Plutono: ⯓[2] kaj ♇.[3] Ili estas maloftaj je astronomio.
  • Plutono en veraj koloroj, fotita de New Horizons la 13-an de Julio 2015
    Plutono en veraj koloroj, fotita de New Horizons la 13-an de Julio 2015
  • La plej altdistingiva foto de Plutono antaŭ alflugo de New Horizons; fotita de la Kosmoteleskopo Hubble en 2002 kaj 2003
    La plej altdistingiva foto de Plutono antaŭ alflugo de New Horizons; fotita de laKosmoteleskopo Hubble en 2002 kaj 2003

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nasa.gov:Global Mosaic of Pluto in True Color. 25-a de Julio 2015.
  2. JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19 .
  3. (2004) John Lewis:Physics and chemistry of the solar system,2‑a eldono, Elsevier.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Jones, Barrie William,Pluto:sentinel of the outer solar system / Barrie W. Jones, Cambridge; Cambridge University Press,2010, 231 paĝoj. : Ill. Bibliografio;Includes bibliographical references and index;ISBN 978-0-521-19436-5 (hardback);ISBN 0-521-19436-9 (hardback)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Astronomio

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Sunsistemo
SteloPlanedosistemo
Planedoj
Eblajnanoplanedoj
Satelitoj
Aliaj objektoj
Regionoj
Vidu ankaŭ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Plutono&oldid=9010780"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp