Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Platona amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo prezentanta la bankedon de Platono. Pentraĵo de Anselm Feuerbach

Platona amo estas dirmaniero en kiu kutime estas aludataamo sublimigita, nome ignoranta la dimensiojnseksan kajpasian.

Tiu amo-formo reale elfluas el filozofia kunteksto en kiu amo, intencita kiel movo de la animo kaj ne kiel formo de rilato, estas interpretita kiel impulso al la transcendo de la sensa realo propra de la aspektaj ŝajnoj, kapabla do movi al la scio pri la absoluto. La amo povas adresiĝi ankaŭ al partnero seksaltira, sed en tiu estas konsiderataj nur intelektaj, moralaj kaj spiritaj kvalitoj. Enliteraturo platona amo elstaras en lapoezio.

Entute, amo por la ideoj kaj idealoj: amo do el si mem tute ĉasta.[1]

Origino de la koncepto

[redakti |redakti fonton]

Origine la esprimo “amo platona” surfaciĝis el la teoriigo pri la amo kiun Platono pritraktas en siaj Dialogoj. En (Simpozio (dialogo)Sokrato, inspirita de pastrinoDiotimo, parolas priἜρος (Eros = Eroto) kiel pri demono filo dePòros (Poroso = riĉeco) kajPènia (Penja = bezono). Poroso enamiĝis al si Penjan, nome la malriĉeco kiu generas la bezonon. Profitante de ebria momenta de Poroso, Penja kupliĝas kun li kaj el ilia kuniĝo naskiĝas Eros, la amo. La mito rimarkigas kiel la forto kiu antaŭenirigas la mondon havas ambiguan naturon: ĝi startante el amo por la formoj kiuj altiras al la generado kaj al la pludaŭro de la homa raso, atingigas ankaŭ la amon de la scio (litere: de la filozofio).

Ŝajnas ke la voĉoamor platonicus (platona amo) estis forĝita en la15-a jarcento kiel sinonimo deamor socraticus (sokrata amo). Ambaŭ esprimoj, enMarsilio Ficino, indikas amon adresitan al la moralaj kaj intelektaj dotoj de iu persono anstataŭ al tiu fizikaj. La esprimoj referencas al la afekcia ligo estanta inter du homoj, majstro kaj disĉiplo, kiun Platono jam priskribis en siaj Dialogoj kaj ekzempligita en la rilato inter Sokrato kaj siaj junaj studentoj, aparte kun la junulo “Alcibiade”.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Tiu psika-mensa stato ebligas ke la homo kuniĝu kun la dieco, aktiviĝante en procedo deendiigo, kiel teoriasGiordano Bruno. Foje eĉ mistikuloj per tiu amo priskribas la amon al ĉielaj figuroj.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

H.C. Desroches,Paul Claudel poète de l'amour, Cerf, 1949.

Michel Larroque,Esquisse d'une philosophie de l'amour, L’Harmattan, 2006.

Anders Nygren,Éros et agapè, Aubier Montaigne 1962.

Léon Robin,La théorie platonicienne de l'amour, Alcan 1933.

Platon,Le banquet, traduction Robin, Les Belles Lettres, 1973.

Uwe Neumann:Platon. Reinbek 2001,ISBN 3-499-50533-9.

Kurt Sier:Die Rede der Diotima. Stuttgart/Leipzig 1997,ISBN 3-598-77635-7.

Wolfgang H. Pleger:Platon. Darmstadt 2009,ISBN 978-3-534-22152-3.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Platona_amo&oldid=8895091"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp