Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de laHansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo deLondono ĝisNovgorodo kaj tra laBalta maro. Pro tio, ĝi forte influis ladanan,norvegan kajsvedan lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.
Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: enTalino, la ĉefurbo deEstonio, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas"Kiek in de Köük" (Rigardo en la kuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En lalitova lingvo, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemplebiški (platgermanen bischken aŭn bejten, iomete),knopkė (platgermaneKnopke, butoneto) aŭšnekėti (platgermaneschnacken aŭsnacken, babili).
La gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de laaltgermana:
La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo.
Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo-s:De Fischer "La fiŝisto";Fischers Huus "La domo de la fiŝisto".
La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj.La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj pervokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko.
La platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj.
Nuntempe la amasa influo de lagermana lingvo forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo.
Aparte populara vorto en la platgermana, kion en la norda duono de Germanio ankaŭ uzas multaj nelingvanoj, cetere estas la vortoMoin porSaluton, kvankam multaj nelingvanoj miskomprenas la vorton kvazaŭ neekzakta prononco de la altgermana saluto"Morg'n!", "... matenon!", dum fakte la platgermana (kajnederlanda) vortomooi havas la signifon "bona", "bela", "bonega", kio kunakuzativa n-finaĵo iĝas "Bonan..!" aŭ "Belan..!", kaj same bone taŭgas matene kiel vespere aŭ nokte, kaj same taŭgas por salutado de amiko kiel de ŝtatprezidanto.[2]
Plattdeutsches Wörterbuch, Johannes Saß, eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster 1956, la norma vortaro, 56-a eldono 2016
Hochdeutsch-Plattdeutsches Wörterbuch: 26.000 platdiĉaj vortoj kaj 2000 parolturnoj, 2011, Günter kaj Johanna Harte, eldonejo Schuster, Leer
Niedersächsisches Wörterbuch ("Vortaro de Malsupra Saksio"), eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster: (10 el 13 volumoj estis publikigitaj ĝis 2022, volumoj 11 kaj 12 prepariĝas por publikigo)
Hermann Böning:Plattdeutsches Wörterbuch für dasOldenburger Land, eldonejo Stalling, Oldenburg 1941; represo: Verlag Heimatverein Herrlichkeit,Dinklage 1970
↑1,01,1la mape nekolorigita "insulo" supre dekstre estas la komunumoSaterland, hejmo de lasaterfrisa, la insulo centre sube la urboGöttingen, kie tradicie oni ne parolas platdiĉe, kaj la "duoninsulo" sube dekstre estasBerlino, kie oni inter aliaj internaciaj lingvoj parolas norman altgermanan kaj apartan berlinan dialekton - fakte la berlina dialekto forte disvastiĝis en la ĉirkaŭan regionon deBrandenburgio ke tie la platdiĉa signife pli malfortas ol en la aliaj mape kolorigitaj regionoj
↑La supra traduko de la kantoDat du min Leevsten büst estas laŭeble laŭvorta, por komprenigi la originan tekston. En Esperanto ekzistas almenaŭ tri poeziaj adaptoj, kiujn listigas la artikolo pri la paĝo: du el ili,Kara amato de mi deKajto kajVi estas mia kor' deAnta Eņģele (kie facile eblas kunlegi la kantotekston, kun kvara strofo post la nokto) ankaŭ muzike prezentiĝas enJutubo