Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pjanĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjanĝ
la rivero proksime deKevron, ĉe la limo interTaĝikio kajAfganio
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Fontokunfluo de la riverojPamir kajVaĥandarja
- Alteco supermarnivelo2 799 m
Enfluejokunfluo proksime de la samnoma urboPjanĝ kun la riveroVaĥŝ al nova riveroAmudarjo
- Alteco310 m
Altecodiferenco2 489 m
Geografio
Alfluantoj
- DekstrajGunt, Bartang
Map
vdr

La riveroPjanĝ (taĝike encirila alfabeto Панҷ, ankaŭ latinliterigitaPanj,PandzPjandz oderPandscha) estas la 1125 kilometrojn longa orienta fontorivero de la posta riveregoAmudarjo enCentra Azio.

Vojo

[redakti |redakti fonton]

La rivero ekestas proksime de la limo interAfganio (respektive laVaĥan-koridoro en la pleja nordoriento de Afganio, en laprovinco Badaĥŝan) kajTaĝikio (respektive la en la pleja oriento de Taĝikio situanta aŭtonoma provincoMonta Badaĥŝano). Tie ĝi ekestas en la renkontejo de la altaj montaroPamiro kajHindukuŝo sudoriente de la 6726 metrojn alta montoPik Karl Marks proksime de la loĝlokoLangar en alteco de 279 metroj per kuniĝo de la riverojPamir kajVaĥandarja.

De tiu loko la rivero tra malvasta kaj kanjona rivera valo survojas, daŭre ĉe la limo inter Afganio kaj Taĥikio, ĝenerale okcidenten. Ĝi atingas la urbonIŝkaŝim kaj pasas la montonTiriĉ Mir, la per 7690 metroj plej altan monton de la Hindukuŝo, por poste ŝanĝi sian direkton norden. Okcidente de la urboĤorug de oriento en alteco de 2062 metroj enfluas la riveroGunt. Iom pli norde apud la loĝlokoVomar en alteco de 1979 metroj enfluas la akvo de la riveroBartang. Poste la rivero pli kaj pli prenas denove okcidentan direkton kaj ankoraŭ konsistigas la limon inter Afganio kaj Taĝikio.

Proksime de la samnoma loĝlokoPjanĝ, nur kelkajn kilometrojn post trafluo de riveromeza delto, ĝi en alteco de nur 310 metroj kunfluas kun la riveroVaĥŝ kaj konsistigas la riveregonAmudarjo.

Strategia signifo

[redakti |redakti fonton]

La rivero dum la sovetunia epoko havis armee grandan strategian signifon kaj ankaŭ en la 1980-aj jaroj gravis por la afgania armeo.

Pontoj super la rivero ekzistas (nur) en la loĝlokojIŝkaŝim,Ĥorug kajKalai-Ĥum, kaj ekde la jaro2007 apud la loĝlokoNiĵnij Pjanĝ ekzistas plia, kvara ponto inter Afganio kaj Taĝikio. Tiun 670 metrojn longan konstruaĵon, kiu tre mallongigas la transportovojojn en la regiono, financis la registaroj deUsono kajNorvegio. La antaŭa pramŝipa konekto po tago nur povis transporti maksimume 60 aŭtojn, kaj krome dum pluraj monatoj ĉiujare pro tro forta rivera fluo komplete nefunkciis. Intertempe la ponto sur la vojo deKabulo traKunduz alDuŝanbeo ankaŭ havas strategian signifon por la internacia kontrabandado de neleĝaj drogoj de Agfanio tra Taĝikio al Rusio kaj de tie al okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pjanĝ&oldid=8746284"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp