Piroloj aŭPyrrhula estas malgranda genro depaserinaj birdoj, kiuj apartenas al la familio deFringedoj.
Tiu genro havas distribuon enPalearkto. Ĉiuj specioj loĝas enAzio kaj du specioj ekskluzive enHimalajo kaj ankaŭ unu specio,P. pyrrhula, loĝas enEŭropo. LaAcora pirolo (P. murina) estasdraste endanĝerita (restas nur ĉirkaŭ 120 paroj), kaj loĝas nur oriente de la insulo deSanmigelo enAcoroj.
Analizoj deDNA indikas, ke laPinikolo deholarkto (Pinicola enucleator) estas la plej proksima vivanta parenco de tiu genro. Diskuteble, ĝi povus esti inkludata enPyrrhula, sed pli probable ĝi estas distinga posteulo de komuna praulo, kun la Pinikolo kiel frata grupo de la praulo de la piroloj (Arnaiz-Villenaet al., 2001). Laevoluo de la piroloj komencis tuj post la diverĝo de la Pinikolo el ili (fine de la MezaMioceno, antaŭ ĉirkaŭ dekduo demilionoj da jaroj), kaj estas probable ke tiuj lastaj specioj evoluis enNordameriko; kio estas preskaŭ certa estas ke la pirola radiado komencis en la areo de Himalajo. Ankaŭ laleŭkostiktoj ŝajne estis parto de tiuklado (Marten & Johnson, 1986).
Piroloj havas brilnigrajn flugilojn kaj vostojn. Ili montras blankan pugon. Kruroj kaj piedoj estas rozbrunecaj. La mallonga,dika beko estas adaptita al manĝo de burĝonoj, kaj estas nigra escepte ĉeP. nipalensis, kiu havas flavecan bekon. La maskloj povas esti distingataj prooranĝa aŭ ruĝa brusto. Kelkaj specioj havas nigran kronon.
La specioj de Piroloj estasloĝantaj birdoj al migrantaj; probable plej parto de populacioj estas parte migrantaj. Populacioj vintras ĉefe ene de la reprodukta teritorio, dum tiuj kiuj reproduktiĝas je pli altaj niveloj tendencas fari altitudinajn movojn. Plej parto de migrantoj moviĝas al mallongaj aŭ mezlongaj distancoj, sed kelkaj (ŝajne ĉefe elRusio) moviĝas pli longajn distancojn; en norda kaj centra Eŭropo, ne estas pruvo ke nordaj populacioj moviĝas pli malproksime ol tiuj sudaj. Nordeŭropaj birdoj moviĝas en pli ampleksa kampo ol centreŭropaj birdoj. Piroloj estas ankaŭ subitaj migrantoj; nombroj de migrantoj montras markatajn jarajn fluktuojn; ne estas ligo al manĝoresurso. Aŭtuna migrado komencas malfrue kaj estas mallonga, ĉefe oktobro–novembro; printempa migrado februaro–aprilo.
La populacio de Eŭrazia Pirolo enBritio estis en drasta malpliiĝo ekde meze de la1970-aj jaroj, sekve de periodo de relativa stabileco, kaj la nombroj falis je 62 % en 35 jaroj. La malpliiĝo estis dekomence rapida, sed estis malpli markata ekde komenco de la1980-aj jaroj. Tamen la lokaj organizoj CES kaj BBS sugestas, ke la malpliiĝo pluas almenaŭ en suda Britio. La demografia mekanismo restas neklara (Siriwardena et al. 1999, 2000b), kvankam oni supozas ke la agrikultura intensigo ludis gravan rolon. La informoj de CES indikas, ke ties produktiveco pliiĝis dum la lasta jardeko, dum la reprodukta malsukceso falis el 37 % al 21 %.
Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L. M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches.Cellular and Molecular Life Sciences58: 1159–1166.PDF plena tekstoArkivigite je 2011-07-21 per la retarkivoWayback Machine
Marten, Jill A. &Johnson, Ned K. (1986): Genetic relationships of North American cardueline finches.Condor88(4): 409-420.PDF plena tekstoArkivigite je 2012-02-11 per la retarkivoWayback Machine