Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pirho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri epira reĝo. Por aliaj signifoj vidula artikolonPirro.
Pirho
Persona informo
Naskiĝo-318
en antikvaEpiro
Morto-272
en Argo, Antikva Grekio
Lingvojantikva greka
ŜtatanecoEpirus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroAeacides of Epirus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
PatrinoPhthia of Epirus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oDeidamia I of Epirus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oAntigone(en)Traduki
Lanassa(en)Traduki
Bircenna(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
InfanojAlexandros II of Epirus(en)Traduki
 (Lanassa(en)Traduki)
Ptolemeo
 (Antigone(en)Traduki)
Olympias II of Epirus(en)Traduki
 (Antigone(en)Traduki)
Heleno
 (Lanassa(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoŝtatreprezentanto
politikisto
monarko
militistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Pirho (naskiĝis en-318 en antikvaEpiro, mortis en-272) (en la greka Πυρρος, "fajrokolora", "ruĝ-blonda") estisreĝo deEpiro de-306 ĝis-301 kaj ankaŭ de-297 ĝis-272.

Princo de unu el la ŝtatoj postvenaj alAleksandro, Pirho estis detronigita 17-jaraĝa. Li rapide sukcesis reveni al trono helpate de ptolemeaj reĝoj deEgiptio. Jam en-286, li venkis sian bofraton kaj prenis la reĝecon deMakedonio, sed ĝin tuj perdis.

En-281, la greka urboTaranto havis problemojn kunRomio kaj oni atendis romian atakon.Romo, tiame, jam komencis la konkeron deGranda Grekio en sudo deItalio. La Tarentanoj petis al Pirho interveni kaj savi ilin de romia konkero.

Pirho estis stimulita de laorakolo de Delfo helpi Tarentanojn. Li pensis eblon establiimperion en sudo de Italio. Li faris aliancon kunPtolemeo Cerauno, reĝo deMakedonio, kaj ili enirisItalion kun pli ol 23000 piedsoldatoj, 3000 rajdsoldatoj kaj 19 elefantoj.

Pro la kavalerio kaj elefantaro ili venkis la romianojn enBatalo de Herakleo kontraŭ lakonsuloPublio Valerio Laevino en-281. Ili oferis pactraktaton, kiu estis rifuzita de romio. Kiam Pirho invadisApulion en-279, li venkis tre malfacile la romianojn enBatalo de Askulo. Pro tiu venko estas la esprimo "Venko de Pirho", ĉar li diris: "plia venko tia detruos nin".

En-278 li ricevis du petojn samtempe. La grekaj urboj deSicilio petis lian helpon por elirigi la armeon deKartago, kaj la Makedonoj, kies reĝo Cerauno estis mortigita deGaŭloj, petis ke li entroniĝi enMakedonio. Pirho decidis, keSicilio estas pli avantaĝa, kaj transportigis sian armeon tien. Pirho estis proklamita reĝo de Sicilio.

En-277 Pirho kaptisErikson, kartagan fortikaĵon en Sicilio. Tio kuraĝigis grekajn urbojn regatajn de Kartago malfideliĝi al Pirho.

En-276 Pirho traktis kun kartaganoj, sed malkontento de siciliaj grekoj faris lin eliri el Sicilio. En-275 en laBatalo de Benevento li estis venkita de Romio. Pirho forlasis la militon enItalio kaj reiris alEpiro. Li atakis la reĝonAntigonon la 2-an Gonatason kaj facile venkis, prenante la tronon deMakedonio.

En-272,Klonimo petis al Pirho atakiSparton kaj meti lin en la trono. Pirho akceptis helpi Klominon, sed ne sukcesis venkiSparton. Tuj li ricevis proponon interveni en interna disputo enArgo, dum li disrabis la urbon, maljunulino ĵetis pecon de tegolo el alto de domo kaj mortigis lin.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pirho&oldid=9038758"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp