Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pirateco en Somalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Somaliaj piratoj
Suspektinda armita piratboato en laHinda Oceano apudSomalio. (2006)

Pirateco apud la Somalia bordo estas minaco al la internacia ŝip-transporto ekde la komenco de la interna milito deSomalio en la fruaj 1990-aj jaroj. Ekde2005, multaj internaciaj organizoj, inkluzive de la Internacia Oceana Organizo kaj la Monda Nutraĵa Programo, esprimas ĉagrenon pri la leviĝo de la agoj de la pirateco. La pirateco kontribuis al leviĝo de la kostoj de la ŝip-transporto kaj obstrukcis la liveradon de nutraĵhelpo. 90 % da la nutraĵhelppakoj de la Monda Nutraĵa Programo alvenas per ŝipoj, kaj la ŝipoj bezonas armean eskorton.

Pli kaj pli da nacioj ordonas, ke iliaj armeoj kontraŭbatalu la piratojn. Ĉi tiuj nacioj inkluzivasUsonon,Rusion, kajBaraton.

La7-an de oktobro2008, ĉar de la leviĝo de la forkaptoj, laKonsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis Rezolucion 1838. La rezolucio ordonas, ke mararmeaj ŝipoj kaj armeaj aviadiloj estu senditaj al la marbordo de Somalio por kontraŭbatali la piratojn. Dum la 101-a kunveno de la Internacia Oceana Organizo, Barato petis, ke laUnuiĝintaj Nacioj sendu batalionon sub unuiĝinta komando por batali kontraŭ la piratoj.

En novembro 2008 la somaliaj piratoj komencis forkapti ŝipojn ege ekster la Golfo de Aden, eble kun la celo forkapti la ŝipojn irantajn al la haveno de Mombasa enKenjo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pirateco_en_Somalio&oldid=6840589"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp