Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pipro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

16 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je14 sep. 2021.

Pipro estas la sekigitaj kaj eventuale pulvorigitaj fruktoj de piproarbusto, tio estas, liano aŭ grimpa arbusto degenropipero (precipenigra pipero). Ĝi havas pikan guston kaj uziĝas kiel spicaĵo.[1]

Specoj

[redakti |redakti fonton]
Piproberoj nigraj, verdaj, blankaj, kaj rozaj (t.e. debrazila piproarbo)
Grapoloj de nigraj piprofruktoj
Deproksima foto de sekigita piprobero

Pipro kreskas surpipera liano. Aliaj spicoj foje nomiĝas pipro pro aspekto simila al tiu de vera pipro, sed fontas de tre malsimilaj plantoj.

Piper nigrum

[redakti |redakti fonton]

Lanigra pipero (Piper nigrum) produktas, laŭ la kresketapo en kiu ĝi rikoltiĝas kaj la maniero laŭ kiu ĝi prepariĝas, verdan, nigran, ruĝan, blankan aŭ grizan pipron.

  • Verda pipro estas produktata per konservado de nematuraj fruktoj per metodo kiu konservas ilian veran koloron, ekzemplepeklakvo,liofilizado aŭ salo[2]. En iuj kuirartoj, ekzempletaja kuirarto kajtamila kuirarto, oni uzas freŝajn verdajn piproberojn sen konserva trakto. Ties gusto estas priskribita kiel "spica kaj freŝa", kun "hela aromo".[3] Ili rapide putras kaj tial estas maltaŭgaj por eksporta sendado.
  • Nigra pipro estas produktata el preskaŭ maturajberoj fermentigitaj kaj sekigitaj.[2]. Oni mallonge kuiras la berojn en varmega akvo por purigi ilin kaj pretigi ilin por sekigo.[4] La varmo disrompasĉelmurojn, rapidigante la efikon debrunigajenzimoj dum sekigo.[4] Oni sekigas la drupojn sune aŭ maŝine dum kelkaj tagoj, en kiuj la ŝelo ĉirkaŭ la semo malampleksiĝas kaj malheliĝas ĝis ĝi fariĝas maldika, sulka, nigra tavolo. La sekigita frukto nomiĝas nigra piprobero. En iuj bienoj oni la berojn plukas mane kaj sekigas sub la suno sen boligo.[5]
  • Ruĝa pipro estas plene maturaj piproberoj[2], kutime konservitaj en peklakvo kaj vinagro. Oni ankaŭ povas sekigi maturajn ruĝajn piproperojn per la samaj kolorkonservaj teknikoj, per kiuj oni produktas verdan pipron.[6]
  • Blanka pipro estas farita el maturaj (ruĝaj) aŭ preskaŭ maturaj (nigraj) beroj senigitaj jeĉirkaŭfrukto[2]. Oni faras tion per procezo nomataruado, en kiu oni enakvigas tute maturajn ruĝajn piproberojn dum proksimume semajno ĝis la ĉirkaŭfrukto moliĝas kajmalkomponiĝas; poste oni forfrotas la restaĵojn de la ĉirkaŭfrukto kaj sekigas la nudan semon. Foje oni forigas la ĉirkaŭan tavolon de la semo per aliaj mekanikaj, kemiaj, aŭ biologiaj metodoj.[7] Muelita blanka pipro estas ofte uzata enĉina,taja, kajportugala kuirarto.
  • Griza pipro estas muelita nigra pipro. Tial ĝi estas havebla nur pulvore. La mikso de la nigraĉirkaŭfrukto kaj la blanka kerno donas la karakteran grizan koloron.

Aliaj piperoj

[redakti |redakti fonton]

Lalonga pipero produktas pipron tre ofte uzitan dum la Antikva kaj Meza Epokoj, sed nuntempe preskaŭ forgesitan. La frukto konsistas el tre malgrandaj grajnoj. La gusto estas pli varma, iom sukera, kaj malpli forta ol tiu de nigra pipro, kaj simila al la gusto decinamo. Ĝi estas unu el la ingrediencoj deras el hanut.

Lakubebo, ofte kultivata enJavo, produktasjavan pipron, rondan grajnon kun vosteto.

La sovaĝa specioPiper borbonense produktaspipronVoatsiperifery, vostohavan pipron kun intensa, tranĉa gusto.

Piper angustifolium[8] estas sudamerika specio kun medicinaj utiloj, uzata de laŝipibaj indiĝenoj kontraŭ infektaj malsanoj[9].

Falsaj piproj

[redakti |redakti fonton]

Iuj plantoj havas aromajn berojn similaspektajn kun vera pipro kaj tial ricevas la saman nomon. Tamen, la botanikaj kaj gustaj ecoj de tiuj plantoj estas malsamaj de vera pipro[10].

  • Siĉuan-pipro (Zanthoxylum piperitum) venas de dorna ĉinarutaco.
  • Roza pipro aŭ brazila pipro (Schinus terebinthifolius) venas de granda brazila arbo.
  • Kajena pipro estas speco de kapsiko.
  • Melegeta pipro (Aframomum melegueta) venas de laparadizgrajno, frukto de tropika planto.

Produktado kaj komerco

[redakti |redakti fonton]
Produktado de nigra pipro, 2020
LandoProduktado
(tunoj)
 Vjetnamio
270,192
 Brazilo
114,749
 Indonezio
89,041
 Barato
66,000
 Srilanko
43,557
 Ĉinio
33,348
 Malajzio
30,804
Mondo
747,644

En 2020Vjetnamujo estis la plej granda produktanto kaj eksportanto de nigraj piproberoj, produktanta 270 192tunojn, t.e. 36% de la monda totalo (tabelo).[11] Aliaj grandaj produktantoj estasBrazilo,Indonezio,Barato,Srilanko,Ĉinujo, kajMalajzio. La tutmonda produktado varias de jaro al jaro pro variado de agrikultura mastrumado, malsanoj, kaj vetero.[12] Piproberoj estas inter la plej komercataj spicoj de la mondo, sumante 20% de ĉiuj importataj spicoj.[13]

Ĉefaj devennomoj

[redakti |redakti fonton]
grajnoj de nigra pipro
Saravaka nigra pipro.

Nigra pipro estas ŝatata de frandemuloj[14]. La tiel nomataj "devenaj" nigraj piproj estas la plej estimataj[15] :

  • La Malabar MG1, origina de laMalabara Marbordo en Barato. La grado MG1 estas la plej alta kvalito de Malabaro.
  • LaKappad deKeralo enBarato.
  • LaTellicherry TGSEB (gradoTellicherry Garbled Special Extra Bold), origina de la Malabara Marbordo. Ekzistas du gradoj en Tellicherry : TGEB kaj TGSEB.
  • La Sri Lanka G1, origina deSrilanko, pipro unika kaj malsimila de la malabaraj.
  • LaKampot, de sudaKamboĝo, la unua kiu akirisPGI (Protektitan Geografian Indikon) samtempe kun la pipro de Penja en Kameruno. Ĝi ankaŭ estas la sola establita komerca fonto de ruĝa pipro kunPuduĉeri, en suda Barato[16]
  • LaPhu-Quoc, de la tiunoma insulo en sudokcidenta Vjetnamujo.
  • LaLampong, origina de sudaSumatro en Indonezio, tre forta nigra pipro.
  • LaMuntok, estimata blanka pipro, de la insulo Bangka, en sudorienta Sumatro, en Indonezio.
  • LaSarawak Naturally Clean, origina de lamalajzia parto de la insuloBornéo.
  • La Penja deKameruno, blanka pipro.
  • LaVoatsiperifery de Madagaskaro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV2, p. 877.
  2. 2,02,12,22,3 Le poivre, l'une des épices que nous consommons le plus (france) (2018-12-05). Alirita 2018-12-06 .
  3. Ochef,Using fresh green peppercornsArkivigite je 2011-09-04 per la retarkivoWayback Machine. Alirita 6-an de novembro 2005.
  4. 4,04,1 Why Is Pepper Black? - Know Your Pantry (en-us) (22 October 2021). Arkivita ella originalo je 2023-07-11. Alirita 24-a de majo 2022 .
  5. . What Are The Different Kinds of Peppercorns? (en-US) (27 January 2016). Alirita 21 November 2019 .
  6. Katzer, Gernot (2006).PepperArkivigite je 2012-12-05 per la retarkivoWayback Machine. Gernot Katzer's Spice Pages. Alirita 2-an de decembro 2012.
  7. Cleaner technology for white pepper production. The Hindu Business line (27-a de marto 2008). Arkivita ella originalo je 9-a de majo 2008. Alirita 29-a de januaro 2009 .
  8. Matico. Medisite. Alirita 17-04-2023 ..
  9. https://reporterre.net/Au-Perou-les-plantes-medicinales-aident-a-lutter-contre-le-Covid-19
  10. Lespoivres[rompita ligilo]
  11. 11,011,1 Pepper (piper spp.), World regions/Production/Crops for 2019 (from pick list). Food And Agriculture Organization of the United Nations: Statistical Division (FAOSTAT) (2019). Alirita 25-a de marto 2021 .
  12. Karvy's special Reports — Seasonal Outlook Report Pepper. Karvy Comtrade Limited (15-a de majo 2008). Arkivita ella originalo je 2018-01-30. Alirita 29-a de januaro 2008 .
  13. Parthasarthy, V. A.. (2008)Chemistry of spices. CABI Pub.ISBN 978-1845934057.
  14. "La nigra pipro estas por mi la plej vera, la plej sovaĝa."Olivier Roellinger, « Le poivre noir raconté par Olivier Roellinger »,Saveurs du monde.
  15. « Poivres noirs »Le comptoir des poivres[rompita ligilo]. « Catalogues épices »,Aromates, épices et condiments du monde entier,aromatiques.comArkivigite je 2010-05-26 per la retarkivoWayback Machine. « Le poivre noir raconté par Olivier Roellinger »,Saveurs du monde. « Poivres de Kampot »,[1]Arkivigite je 2022-10-01 per la retarkivoWayback Machine. « Les poivres noirs »,Le Comptoir colonialArkivigite je 2011-03-25 per la retarkivoWayback Machine. « Poivre noir Tellicherry très gros grains bio »,Terra Madre.
  16. Poivre rouge de Pondichéry (fr-FR). Gastronomiac. Alirita 2022-10-21 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pipro&oldid=9039655"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp