Pinto de Grouin | |||
---|---|---|---|
france Pointe du Grouin | |||
kabo | |||
![]() Rokoj ĉe Pinto de Grouin kunGranville fone. | |||
protektata areo[+] | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Ille-et-Vilaine | ||
Koordinatoj | 48° 42′ 44″ N,1° 50′ 39″ U(mapo)48.712222222222-1.8441666666667 | ||
Maro | Manika Markolo | ||
| |||
| |||
![]() | |||
Pinto de Grouin | |||
![]() | |||
Pinto de Grouin estas kabo plej norde deCancale. Plilongige al ĝi estasLumturo de Pierre-de-Herpin. Tiu kabo utilas por konkretigi la deirlinio de la ŝipkonkursoRumvojo.
Sur tiu kabo estassemaforo konstruita en 1861, kiu utilis por prigardi la pason de la ŝipoj bordfore. Ĝi estis aĉetita en 2000 de la departementa konsilio por akcepti publikon kaj certigi la konservadon de la naturaj lokoj decôte d’Émeraude, per senpaga konstanta ekspozicio.Ĝi ofertas belan vidon al la suda parto deMonteto Sankta-Mikaelo.
Tiu roka kaj sovaĝa pinto superas la maron je 40 metroj. La panoramo etendiĝas dekabo Fréhel alGranville tragolfo de monteto Sankta-Mikaelo, kun bordforajinsuloj Chausey. Pado ebligas iri, je malalta tajdo esplori groton kavigitan en la klifo.
Insulo des Landes, kiu frontas ĝin, estas ornitologia kaj botanika rezervejo.
Ekde ties restaŭro, pinto de Grouin estis denove koloniita per trea varia kaj riĉa vegetalaro. Sesdeko da vegetalaj specioj estis censita en julio 2007. Inter la specioj estisCrithmum maritimum,Inula ŝtonbora,Spergularia marina,centaŭreo mara,Armeria, …
Salvento, ondoŝprucaĵoj, tretado, grundmalriĉeco profitas al iuj plantoj.Halofitaj (adaptiĝintaj al salmedio) plantoj tie kreskas tre bone.
Tiu flaŭro interplektita kun faŭno (insektoj, reptilioj, birdoj, ktp.) estas unu el la riĉaĵoj de pinto de Grouin kaj, ankaŭ tie, konservado kaj protektado de la loko trudiĝas.
Fronte al pinto de Grouin starasinsulo des Landes, ornitologia rezervejo
Laplutonitaj rokoj, kiuj konsistigas pinton de Grouin, ĉefe estasgranitoidoj el tipogranodiorito (trondhjemite ?) starigitan en ĉirkaŭ - 555 ± 16 Milionoj da jaroj.
Ili suferis grandan tranĉrompojn (tektonika akcidento dePlouer-Cancale), kio klarigas la aspekton de la rokoj ĉe la pinto, kun ties longaj paralelaj feneoj, kiuj estas elemento konsistiganta pli kompleksajn strukturojn; al kiuj aldoniĝas pli maldikaj tavoloj el skisto videblaj je pli malgranda skalo inter la mineraloj, kaj laŭ direkto iomete malsama ol tiu de la grandaj fendoj; sufiĉe karakterizaj, nomitaj "strukturoj C/S".
Pro la strategia pozicio de la pinto, la germana armeo tie starigis grandan reton debunkroj, en ladua mondmilito, ĉiam videbla.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBretonio. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |