Piloto estas oficisto, kiu havas la rajton kaj la kapablon, gvidiaviadilon. En la lastaj jardekoj oni ekuzis la vorton ankaŭ por komandantoj de spacveturiloj. Krome ĝi estas uzata por ŝoforoj deFormulo 1-aŭtoj, sed tiu uzo ankoraŭ ne estas konata dePIV.
Stirado de aviadilo: turniĝo (ruliĝado[1]) dekstren/maldekstrenStirado de aviadilo: leviĝo/malleviĝo (tangado[2])
Komandanta piloto (angle:pilot in command, PIC), aŭ plej konata kielkapitano, estas kiu gvidasaviadilon, havas validan pilot-licencon kaj atestitan medicinan taŭgecon por tio. Trafikaviadiloj kutime estas stirataj de du pilotoj, komandanto kajvicpiloto (angle Co-pilot aŭ First Officer (Unua oficiro)).Taskoj de la piloto estas aktiva stirado, radiokomunikado, legado de la demandolisto, kontrolo de la instrumentoj kaj aliaj. Krome la kapitano devas certigi la observadon de laregularo, kajsekurecon por aviadilo kajpasaĝeroj kaj rajtas tiucele doni la necesajn ordonojn.
En grandaj aviadiloj historie deĵoris pliaj personoj:fluginĝeniero, kiu kontrolas la teknikajn sistemojn de motoroj kajradiotelegrafisto kajnavigatoro. Post la pliboniĝo de elektronikaj instrumentoj, la plimulto de komercaj aerlinioj forigis poston de fluginĝeniero. Nuntempe nur en militaviadiloj ekzistas poston de fluginĝeniero (ekz.. transportaj aviadiloj).
Testfluga piloto estas sperta piloto, kiu testas novajn aŭ modifitajn aviadilojn per apartestreĉaj manovroj (maksimuma/minimuma rapideco, maksimuma ŝarĝo, ekstremaj kurboj, altecoj …) por eltrovi la ecojn de la aviadilo kaj tiel evoluigi pli taŭgajn maŝinojn.Testfluga pilotado estas rigardata kiel "kulmino" de aviado.
Militpiloto estas piloto de militaviadilo, kiu ofte estas oficisto deaerarmeo aŭ armea aviado.