LaPilieroj deIslamo estas, laŭ pluraj skoloj, la bazaj devoj de ĉiu islamano (arabe:arkan al-Islam aŭarkan al-din, “pilieroj de religio”). Oni tradicie nombras kvin ĉefajn[1][2], kiujnKorano ne precize elnombras aŭ nomas, malkiel laDekalogo en laBiblio, sed ili estas raportitaj en profetahadito fare deAl-Buĥari[3] kajMuslim[4]. Tiu koncepto estis adoptita de plejparto desunaistoj kaj iamaniere deŝijaistoj (kvankam la listo de pilieroj estas pli longa por ŝijaistoj), sed forpuŝita de aliaj hodiaŭ minoritataj grupoj. Devoj de islamanoj ne limiĝas je tiuj ĉi, sed apliko estas imperativa por menssanuloj ekdepubereco.
Plej gravaj islamaj fakulojImamo Al-Buĥari kajMuslim ibn al-Haĝaĵ[4] raportis en siaj haditokolektaj librojSahih Buĥari kajSahih Muslim pri profeta hadito rigardata kiel ĝusta aŭ aŭtentika (arabe /sahih/), en kiu enlistiĝas "kvin pilieroj" aŭ principoj:
"Islamo estas konstruita sur kvin pilieroj: konfeso de kredo, plenumado de preĝo, senŝuldiĝo je deviga almozdono, pilgrimado, fasto dum monatoRamadano."
La unua tradicia piliero temas pri konfeso de kredo (aŭ fidodeklaro) je laununureco deDio (Tawhid /taŭhid/) kaj samtempe je laprofetaĵo deMohamedo (arabe الشهادة /aŝ-ŝahadah/, "la konfeso"). Ĝi estas rigardata kiel la plej grava kaj konsistas el tiu frazo:
"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio" (arabe: أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله /aŝ-hadou 'al-la 'ilaha 'illallah, ŭa 'aŝ-hadou 'anna mouhammadar-rasulullah/).
En ŝijaismo, la konfeso estas iom pli longa kun kroma parto priAli:
"Mi konfesas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj mi konfesas, ke Mohamedo estas la sendito de Dio, kaj Ali estas laimamo (aŭ "amiko" en alia tradukoj) de Dio".
Ĉiutagajpreĝoj aŭSalat estas la dua piliero. La preĝonto devas sincere intenci dediĉi siajn preĝojn al Dio kaj plenumiritan sinlavadon (arabe الوضوء /al-ŭuduʼ/). La kredanto povas preĝi tie, kie li deziras, kutime sur tapiŝo sed ĉiam direkte alKaabo (Kiblo). Preĝo konsistas el sinsekvo de movoj kun laŭta citado desuraoj (la unua suraoal-Fatiha estas ĉiam citenda), kiun oni nomasrakahon (arabe ركعة /rakʿah/). Islamanoj kutime preĝas grupe enmoskeo vendrede tagmeze, kaj aŭskultaspredikon de imamo. Estas po kvin devigaj preĝoj tage[5]:
je sunleviĝo (arabe /faĵr/): 2 rakahoj
tagmeze (arabe /dhuhr/): 4 rakahoj
meze de posttagmezo (arabe /'asr/): 4 rakahoj
je sunsubiro (arabe /maĥrib/): 3 rakahoj
nokte (arabe /iŝa'/): 4 rakahoj
En landoj kun islamana plimulto,muezinoj vokas preĝontojn al diservo. Aliaj preĝoj memvolaj eblas sed estas nedevigaj.
Ĉiujaranimposton aŭzakato kredanto pagu al ŝtata aŭ religia kolektanto. Ĝi rolas kielalmozo favore al malriĉuloj, vojaĝantoj, konvertiĝintoj, ktp. kaj pagendas en proporcioj preskribitaj (tradicie 2,5%).
Pilgrimado alMekko aŭHaĝo estas la lasta tradicia piliero. Ĝi plenumendas almenaŭ unufoje dum ies vivo, se kredant(in)o havas fizikajn kaj materialajn rimedojn. Ĝi okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la lunjaro. Pilgrimantoj surhavas tre simplajn vestaĵojn. La celpunkto de la pilgrimado estas laKaabo en la granda moskeoMasĝid al-Haram, kiujn kredantoj ĉirkaŭiras sepfoje maldekstrerotacien.
Fasto dum la monato deRamadano (oka monato de lalunjaro) aŭSaŭm estas la kvara principo. Ekde la tagiĝo ĝis la sunsubiro, la fasto estas preskribita. La kredanto detenas sin manĝi, trinki, seksumi aŭ agresi memore al larevelacio. Ekzistas esceptoj por malsanuloj, vojaĝantoj kaj gravedulinoj, kiuj tamen devas fasti dum alia monato de la jaro. Je la fino de la monatoRamadamo okazas festoEid ul-Fitr (arabe "Finfasta Festo").
Ambaŭ gravaj doktrinaj skoloj de ŝijaismo agnoskas la Pilierojn de sunaismo, krom la konfeso de kredo, kiu estas ĉiamaniere deviga por ĉiu islamano. Ili tamen aldonas aliajn principojn.
Mohamedo kajAli (rigardata de ŝijaistoj kiel la posteulo de la profeto) en la marĉo de Ĥum, la 10-an de marto 632. Ilustraĵo (ĉ. 1307) de kopio de originala manuskripto deAl-Biruni (973-1048). Universitata biblioteko deEdinburgo.
PorDekduimamismo, la Pilieroj estas nomitaj "Branĉoj de la kredo" (arabe: فروع الدين /furu' ad-din/):
III, 96-97[7]: "Vere la unuaDomo, kiu estis fondita por la homoj, estis tiu enBakka, benata, kaj gvidilo por ĉiuj nacioj. En ĝi estas signoj evidentaj, ĝi estas la restadejo deAbraham. Kiu ĝin eniras, tiu havas pacon. Por tiu, kiu iel ajn povos trovi la vojon por iri pilgrime al ĝi, tio estas deva antaŭ Alaho [...]"
Finfasta manĝo en moskeo je sunsubiro.
Fasto:
II, 185[8]: "Estas la monatoRamadano, en kiu estis sendita al vi la Korano kiel gvidilo por la homaro kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo. Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu. Kiu tamen estos malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj. Alaho volas faciligi kaj ne malfaciligi vian taskon, kaj Li volas, ke vi plenumu la nombron da tagoj kaj laŭdegu Alahon, ĉar Li gvidis vin, kaj ke vi estu dankaj."
En Korano ne troviĝas la formala nuntempa konfeso de kredo (Ŝahado), tamen troveblas ĉi ties du partoj. Laŭ fakuloj, kompletaŜahado ne estas atestita en la tempo de Mohamedo[9], tamen oni trovas similajn surskribojn sur islamaj monumentoj (ekz. en la suda parto deKupolo de la Roko[10]) kaj moneroj ekde la fino de la sepa jarcento.
XXXVII, 35[11]: "ĉar al ili estis dirite: "Ne ekzistas alia Dio ol Alaho" [...]
II, 285[8]: "La sendito kredas je tio, kio estas sendita al li de lia Sinjoro kaj same la kredantoj. Ĉiu kredas je Alaho kaj je Liaj anĝeloj kaj je Liaj Libroj kaj al Liaj senditoj [...]"
Ekster la "Pilieroj" de sunaistoj, la aliaj "Branĉoj de la kredo" de ŝijaistoj havas fonton en Korano.
Bono kaj malbono:
III, 104[7]: "Estiĝu inter vi societo, kiu instigu al la bono kaj ordonu la justecon kaj malpersu la malbonon. Nur tiuj estos sukcesaj."
Amo por la membroj de la hejmo de Mohamedo (Ahl al-Bajt):
XLII, 23[7]: "Estas tio, pri kio Alaho donas la bonan novaĵon al Siaj servantoj, kiuj kredas kaj bonfaras. Diru: "Mi ne volas iun ajn rekompencon pro tio, krom la amo al la parencoj". Kiu plenumas bonan agon, por tiu Ni faras ĝin eĉ pli bona. Vere Alaho estas senkulpigema, indulgema."