Pili | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Filipinoj![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4418 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 196 (2020)[+] | ||
Loĝdenso | 786 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 33′ N,123° 17′ O(mapo)13.556111111111123.27555555556Koordinatoj:13° 33′ N,123° 17′ O(mapo)[+] | ||
Alto | 33 m[+] | ||
Areo | 126,25 km² (12 625 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+08:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pili, -tagaloge Bayan ng Pili - estas kvinaklasauniversitata urbo enFilipinoj, eninsuloLuzono (en ties sudaduoninsulo), enBikola Regiono, kie ĝi estas la ĉefurbo deprovincoSudaj Kamarinoj. Pili havas 26distriktojn.
Pili situas en sudorienta parto deinsulo Luzono rande demonto Isarog, kiu estasNacia Parko[1].Naga (Sudaj Kamarinoj) troviĝas nur 10, regiona ĉefurboLegazpi (Albajo) 69,Kezonurbo 269, ĉefurboManilo 273,Cebuurbo 367,Puerto Princesa 651,Dabao 776,General Santos 853kilometrojn (aere)[2].
Historio de Pili komenciĝis dum disvastiĝo de la kristanismo en la fruaj1770-aj jaroj fare de hispanaj misiistoj. Estis konstruita preĝejo ĉefanĝelo Sankta Rafaelo. Dum usona regado en1901 estis deklarita urbeto, eĉ la usonanoj volis establi ĉi tie la provincan ĉefurbon, ĉar en Naga ofte okazisinundoj. Estis konstruitaflughaveno inter Naga kaj Pili, ankaŭ agrikultura lernejo (nun jam universitato). Pili estis formale establita en1919 kielkomunumo. Dum la2-a mondmilito la Japana Imperia Armeo sendis 3.000 soldatojn al Pili, ili konstruistunelojn,kavernojn tra la tuta urbo, kiuj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Fine de la milito la japanoj konstruis multajn kavernojn en monto Isarog, kiel lasta rifuĝejo. Pri tio monumento memorigas. En 1955 Pili estis deklarita kiel provinca ĉefurbo anstataŭ Naga.
Pili pro pliiĝo de la ekonomio en nun estas klasifikita kiel unuaklasa municipo laŭ enspezoklasifiko. Ekde 2020 La municipo progresas al la urbiĝo (laŭ la nuna filipina klasifiko). Pili (ideala por agrikulturo) estas agroindustria centro kunmuelejoj.Rizoj,sukerkanoj,maizoj kaj kokosajoleoj estas la ĉefaj produktaĵoj. Menciindas ankaŭ la komerco.
En Pili la romkatolikismo estas la superrega religio, sed estas ekzemple konfesioAtestantoj de Jehovo.
En Pili plurajuniversitatoj,kampusoj funkcias.
Pili havasflughavenon por malgrandaj aviadiloj inter Pili kaj Naga, ankaŭ fervojanstacidomon.
Pili situas en laekvatora klimato laŭklimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1979 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, inter junio-decembro estas la pluva sezono. La averaĝa jaratemperaturo varias inter 29-34 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.