Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilado
rolulo de helena mitologio
VerkoOferverŝantoj
Elektro
Informoj
Eble samaPylade
Seksovira
PatroStrofio
PatrinoAnaxibia
GefratojAstydameia
Edzo/EdzinoElektro
InfanojMedon • Strophius
vdr

Pilado (heleneΠυλάδης,latinePylades) estas en lahelena mitologio filo de la fokida reĝoStrofio kaj lia edzino Astioĥeo (nomata ankaŭ Anaksibio).

Li estis edukata kune kun sia amikoOresto, kiu post murdo de sia patroAgamemnono, mikena reĝo, trovis rifuĝejon ĉe la reĝo Strofio. El ambaŭ knaboj fariĝis grandaj amikoj por la tuta vivo.

Oresto plenkreskis kaj havis pripensitan venĝon al murdistoj de sia patro. Pilado akompanis lin enMikenon, kie Oresto mortigis krimanAigiston kaj sian patrinonKlitemnestron, kiu perfidis sian edzon kaj lian murdon kaŝintencis kune kun sia amanto.

Oresto fariĝis nova mikena reĝo, lia popolo konsideris linan venĝon kaj murdon kompreneblaj. Sed Oreston persekutis pro lia terura faroErinioj, diinoj de venĝo. Por sia purigo li devis, laŭ klarigo de divenistino, okazigi vojaĝon en malproksimanTaŭridon kaj tie penti ĉe altaro de diinoArtemiso. Pilado okazigis la ekspedicion kun li. Sed ili ambaŭ estis tuj post veno en Taŭrido kaptitaj kaj estis destinite, ke unu el ili estos oferita. Pilado tuj proponis sian vivon por vivo de la amiko. Lastmomente savis ilin ambaŭ sacerdotinoIfigenia. Kiel estis baldaŭ malkovrita, ŝi estis la plej aĝa fratino de Oresto, kiun antaŭ longa tempo forrabis diino Artemiso, kiam ŝi antaŭe savis ŝin de ofero por sukceso de ekspedicio de ilia patro Agamemnono en militon kontraŭTrojo.

Kiam ĉio klariĝis, Ifigeneia ruze okazigis liberigon kaj kun ambaŭ junaj viroj revenis patrujon. Oresto denove gajnis mikenan tronon kaj Pilado edziĝis lian fratinonElektran.

Pilado fariĝis simbolo de sindonema amikeco.

Reflekto en arto

[redakti |redakti fonton]

Figuro de fidela amiko Pilado aperas ĉie, kie estas prilaborita historio de Oresto.

  • tragedioOresteia de Esĥilo (el la jaro. 458 a.K.)
  • Elektra deSofoklo kaj deEŭripido,Ifigenio sur Taŭrido kajOresto (el la jaro 408 a.K.) deEŭripido
  • rimarkinda estas romia statuaroOresto kaj Pilado (5-a jarcento a.K., enparizaLuvro).

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloPyladés en la ĉeĥa Vikipedio.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pilado&oldid=8406844"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp