![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Picathartes gymnocephalus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
LaPikatartedoj (Picathartidae), ankaŭ nomataj „Stilzkorvoj“, estasafrotropisafamilio el laordo de laPaseroformaj birdoj. En tiu familio estas unu genro kun du specioj.
Ambaŭ specioj vivas en latropikaj pluvarbaroj deOkcidentafriko kajCentra Afriko. LaPicathartes gymnocephalus deGvineo kajSieraleono ĝisTogolando. LaPicathartes oreas troviĝas deKameruno ĝis la nordaNiĝerio. EnGanao laPicathartes gymnocephalus staras subnaturprotektado, ĉar la populacio draste malpliiĝis persenarbarigo, kaptado de sovaĝbestoj por bestĝardenoj kaj kolektantoj.
La birdoj disponas pri longa vosto, korvosimila nigra beko, fortaj longaj kruroj kaj piedoj kaj per siaj 38 ĝis 40 centimetroj estas relative grandaj. La plumaro de laPicathartes gymnocephalus estas je la supra flanko malhel- ĝis helgriza, je la malsupra flanko blanka. La kapo estas nuda kaj flava. Karakterizaj estas du nigraj makuloj, unu sur ambaŭ flankoj de la postkapo. Ankaŭ ĉe laPicathartes oreas la supra plumaro estas malhel- ĝis helgriza kaj la kapo nuda. Sed la antaŭa kapo estas helblua kaj la postkapo karminruĝa. Ankaŭ ĉe laPicathartes oreas troviĝas nigraj makuloj je ambaŭ flankoj de la postkapo.
La Pikatartedoj nutras sin perinsektoj.limakoj kaj aliajsenvertebraj bestetoj, kiujn ili serĉoĉasadas saltetante sur la arbargrundo. Fojfoje ili manĝas ankaŭranojn kajmusojn.Ĉasante ili saltas ĝis unu metro sen uzo de la flugiloj. Ofte ili sekvas lamigrantajn formikojn kaj forvoras la ekfuĝantajn insektojn.
Pikatartedoj estas koloniaj kovantoj. Ili konstruas la pelvetoforman neston el koto kaj argilo, fiksante ĝin al la muroj derokokavoj aŭ sub rokelstaraĵo de rifo. Per plantofibroj kaj gresoj ili fortigas la murojn. La nestinternon ili pufas per plantofibroj kaj gresoj. En la neston ili metas du ovojn, kiujn ili elkovas dum 20 ĝis 22 tagoj.