Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pigniu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pigniu
Blazono de Pigniu
Pigniu
former municipality of Switzerland • vilaĝo
KantonoGrizono
DistriktoSurselva
KomunumaroRuis
Koordinatoj 46° 48′ 36″ N9° 6′ 54″ O / 46.81000 °N, 9.11500 °O /46.81000; 9.11500(mapo)Koordinatoj:46° 48′ 36″ N9° 6′ 54″ O / 46.81000 °N, 9.11500 °O /46.81000; 9.11500(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj31
Areo18,01 km²
Alteco1301 msuper marnivelo
Poŝtkodo7156
Komunumkodo3613
Mapo de Pigniu
vdr

Pigniu (germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomoPanix, en Esperanto ankaŭPanikso) estas komunumo de lakomunumaro Ruis kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 31 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Pignio situas sur alteco de 1301 ms.m. en la Paniksovalo, norda flanka valo de la valo deAntaŭa Rejno. Pigniu troviĝas ĉe la suda flanko dePaniksopasejo, trans kiu piedpado kondukas alElm en laSernfvalo enKantono Glaruso. En nordoriento la teritorio de la komunumo Pigniu etendiĝas alVorab-Glaĉero. La plej alta punkto de la komunumo estas sur 3158 ms.m. la kulmino deHausstock en nordokcidento de la komunumo sur la trilima punkto interAndiast,Glaruso Sudo kaj Pigniu. Sudoriente de Hausstock sur la komunuma teritorio situas laMer-Glaĉero. Sur la limo de la komunumoj Pigniu kajAndiast situas labaraĵlago de Pigniu. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pigniu mem la setlejojCuolms kaj laalpopaŝtejojAlp Ranasca kajAlp da Vadials.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Pigniu limas en nordo alGlaruso Sudo (GL), en nordoriento alSiat, en sudoriento alRueun, kaj en okcidento alAndiast.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Pigniu situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ekzistas mallarĝa veturebla vojo alRueun. Trans Paniksopasejo kondukas piedpado al Elm en la Sernfvalo en Kantono Glaruso. Al la publika transportreto Pigniu estas konektita perpoŝtaŭtolinio al la stacidomo deRueun.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pigniu datiĝas el la jaro1403 kielPingyow. La preĝejo Sankt Valentino, kiu estis konsekrita en la jaro1465 estis dum la 17-a jarcento pilgrimejo. Ĝis1667 ĝis apartenis al laparoĥoRueun, ek de tiam ĝi formis propran paroĥon. La 7-an de oktobro1799 la trupoj deAleksandr Suvorov, kiuj fuĝis deNapoleono pasis la Pankisopasejon kaj rabobrulis la vilaĝon. En la 1930-aj jaroj estis konstruita la veturebla vojo alRueun. La loĝantaro de Rueun dum la lastaj jaroj konstante malkresksis. En la jaro1974 la lernejo devis esti fermita.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Adolf Collenberg:Pigniu enHistoria Leksikono de Svislando (2010-02-02)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Preĝejo de Pigniu
    Preĝejo de Pigniu
  • Domo en kiu restadis generalo Suworof, kiam li 1799 pasis kun sia rusa armeo Paniksopasejon
    Domo en kiu restadis generalo Suworof, kiam li 1799 pasis kun sia rusa armeo Paniksopasejon
  • Lago de Pigniu
    Lago de Pigniu


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Surselva


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pigniu&oldid=8759795"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp