La vorto pigmeoj devenas de lagrekapygmaios (grekeπυγμαιος, „pugnulo“), kiu devenas depygmé („pugno“).Pigmeo estis en la antikvaGrekio ankaŭ mezurunuo, kiu korespondis al la longeco de 18fingrolarĝoj, preskaŭ 35 cm.
En la frua20-a jarcento la komparo rilatis al la meza korpalteco de vira homo; popoloj kies alteco estis sub 150 cm estis nomitaj pigmeoj. Ĉar tia kriterio estas simple formala, oni ekuzis la esprimon ankaŭ rilate al ne-afrikaj popoloj, ekzemple enNov-Gvineo;[1] sed tia lingvouzo ne disvastiĝis.
Ĉar la pigmeoj ne konsideras sinetnan unuon, ili ne havas propran nomon por la tuta popolo. Apud propraj nomoj de apartaj pigmegrupoj ekzistas ankaŭ kutimaj nomoj, donitaj de najbaraj popoloj, kiuj foje havas negativan signifon, kiel ekzemple „Binga“ aŭ „Babinga“).