Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Pigmea kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pigmea kalidro

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:SkolopedojScolopacidae
Genro:Calidris(disputita)
Specio:Pigmea kalidroC. pusilla
Calidris pusilla
Linnaeus,1766
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Sinonimoj

Ereunetes pusillus(vidu tekston)
Erolia pusilla

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaPigmea kalidro,Calidris pusilla, estas etakalidro kaj etavadbirdo de la familio deSkolopedoj kaj ordo deĤaradrioformaj.

Tiu birdo estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 23 g. Plenkreskuloj havas nigrajn krurojn kaj mallongan -ĉefe ĉebaze- rektan malhelan preskaŭ nigran, fortikan kaj nepintakran bekon. La korpo estas malhela grizbruna supre kaj blanka sube. Kapo kaj kolo estas iomete helgrizbruna, sed krono kaj traokula strio estas pli malhela; komenco de brusto estas iomete striita. Estas iome da ruĝeco dorse. Dumfluge videblas blanka angula mallarĝa strio en supraj flugiloj. Post reprodukta sezono plumaro iĝas griza kaj la ventro pli blanka. En piedfingroj estas etaj retaĵoj. Tiu birdo povas malfacile diferenciĝi disde aliaj etaj similaj kalidroj ĉefe de la iomete pli grandaAlaska kalidro; tiuj estas konataj grupe kiel "kalidroj".

Ties reprodukta medio estas la norda tundro enKanado kajAlasko ĉe akvo. Ili konstruas neston surgrunde. La masklo faras kelkajn neprofundajn truojn kaj la ino elektas unu kaj aldonas herberojn kaj alian materialon por kovri la truon. La ino demetas 4 brunajn ovojn; ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Post kelkaj tagoj, la ino forlasas la idojn kun la masklo, kiu siavice migras poste; la idoj manĝas ili meme kaj ekflugas post 3 semajnoj. Ili migras unu monaton post plenkreskuloj.

Ili migras malproksimege tra la tuta Kanado kaj centra kaj okcidentaUsono kaj vintras en ambaŭ marbordoj deSuda Ameriko suden ĝis sudajBrazilo kajPeruo respektive, krom kelkaj kiuj restas en sudaUsono kaj insuloj de laKaribo. Ili migras laŭ grupoj kiuj povas nombri je centoj da miloj, ĉefe en favoraj manĝaĵoj kiel laGolfo de Fundy kajDelavaro. Tiu specio estas rara sed regula vaganta al okcidenta Eŭropo.

Tiuj birdoj manĝas ĉe kotejoj, bekoplukante rapidege per nervozaj kaj mekanikaj movoj manĝaĵojn per rigardo kaj bekosento. Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn kaj krustulojn.

Kvankam sufiĉe multnombraj, tiuj birdoj estas tre dependaj de kelkaj gravaj haltejoj dum sia migrado, ĉefe golfetoShepody, ero de la golfeto de Fundy[1]Arkivigite je 2006-10-02 per la retarkivoWayback Machine.

Dum monatoj Julio kaj Aŭgusto oni povas ĉeesti unu el la du informejoj aranĝita de Naturkonservado de Kanado pri vadbirdoj ĉu ĉe Johnson's Mills ĉu ĉe Mary's.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. BirdLife International (2004).Calidris pusilla.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006.IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Datenbazo listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pigmea_kalidro&oldid=9027670"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp